Mi forgesis diri, ke mi uzas "enmemigxi" ankaux en tria aux ecx kvara senco (Itale: immedesimarsi):
- alpreni al si la animstaton de alia persono (mi enmemigxas en via doloro);
- plene alpreni al si la rolon de alia persono (enmemigxi en aktora rolo).
Cxe-okaze: inter la multaj ekzemploj pri "enmemigxo", kiujn mi havas en mia stoko, mi trovis unu, kiu estas akompanata de samsignifa vorto. La teksto estas el letero de la pola misiisto en Madagaskaro Jan Sadowski (Espero katolika 1985-12):
>1.500 lernantoj preĝis en silento kun granda sinkoncentro (enmemiĝo), kaj religiaj dancoj helpis en ilia preĝo.
Krome: mi trovis alian tekston (el artikolo de la usonano Kevin Laughery), en kiu "enmemigxo" sxajnas parenca al "izoligxo en si mem":
>Ĉu la mondo, por kies savo Kristo komisiis al ni la disvastigadon de la Bona Novaĵo, ne interpretus nian revenon al la latina kiel eklezian (aŭ, tre eble, klerikisman) deziron por izola enmemiĝo? (Espero katolika 1980-10).
Gxis
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 27 settembre 2015 00:16
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: enmemigxi