enmemigxi

6 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 26, 2015, 5:36:36 PM9/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu la vorto iom ajn klaras al neparolantoj de la nederlanda? Mi
rivelos la signifon poste..


Cetere, cxu ni jam havas bonan alternativon por la komputilista
termino "kasxmemoro"?


gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

lowenstein, anna

unread,
Sep 26, 2015, 5:50:22 PM9/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi supozas, ke la termino "enmemiĝi" signifas retiriĝi en sin mem, t.e. esti konscia nur pri siaj propraj emocioj, kaj ne interesiĝi pri eksteraj aferoj, ĉu ne? Sed se vi volas diri, ke ĝi estas traduko de specifa psikologia termino, mi ne scias, kio estus tiu termino. Se la signifo estas klara kaj ĝusta, tamen, fakte ne gravus, se oni ne scius, kiu estas la pli konata termino.

Anna



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Sep 26, 2015, 6:16:34 PM9/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi uzas "enmemigxo" laux du signifoj:

1- responde al la itala "raccoglimento" (iamaniere sinonimo de "enpensigxo", "meditado", "enprofundigxo"):

>Oni povas konstati, rigardante la ekspoziciatajn verkojn, la altan kvaliton de la religia bulgara pentroarto; estas videbla forta spirita enmemiĝo. (Radio Roma, 27.5.1979)

>Estas impresiga la nombro sed ĉefe la spirito de enmemiĝo kaj de preĝado de la gejunuloj, kiuj, miloj kaj miloj, ankaŭ hodiaŭ trapasas la Sanktan Pordon de la vatikana Baziliko. (Espero katolika 2000-7,8)

>Joseph Ratzinger pritraktas la diversajn reagojn de Jozefo kaj ĉefe de Maria fronte al la neatendita anonco: konfuzo, penado, kuraĝo, granda enmemiĝo karakterizas la Virgulinon en la vortoj de la Papo. (Espero katolika 2012-10,12)

2-responde al la itala "identificazione" (sinonimo de identigxo)
>La historio de “L'Osservatore Romano” enmemiĝas kun tiu de la Eklezio. (Radio Roma 19.12.1981)

Gxis
Antonio De Salvo



-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: sabato 26 settembre 2015 23:37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) enmemigxi

Antonio De Salvo

unread,
Sep 27, 2015, 4:10:55 AM9/27/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi forgesis diri, ke mi uzas "enmemigxi" ankaux en tria aux ecx kvara senco (Itale: immedesimarsi):
- alpreni al si la animstaton de alia persono (mi enmemigxas en via doloro);
- plene alpreni al si la rolon de alia persono (enmemigxi en aktora rolo).

Cxe-okaze: inter la multaj ekzemploj pri "enmemigxo", kiujn mi havas en mia stoko, mi trovis unu, kiu estas akompanata de samsignifa vorto. La teksto estas el letero de la pola misiisto en Madagaskaro Jan Sadowski (Espero katolika 1985-12):
>1.500 lernantoj preĝis en silento kun granda sinkoncentro (enmemiĝo), kaj religiaj dancoj helpis en ilia preĝo.

Krome: mi trovis alian tekston (el artikolo de la usonano Kevin Laughery), en kiu "enmemigxo" sxajnas parenca al "izoligxo en si mem":
>Ĉu la mondo, por kies savo Kristo komisiis al ni la disvastigadon de la Bona Novaĵo, ne interpretus nian revenon al la latina kiel eklezian (aŭ, tre eble, klerikisman) deziron por izola enmemiĝo? (Espero katolika 1980-10).

Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 27 settembre 2015 00:16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: enmemigxi

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2015, 11:09:43 AM9/28/15
to °listo 'lbl'
Antonio:

​|   ​
Mi forgesis diri, ke mi uzas "enmemigxi" ankaux en tria aux ecx kvara senco

​Ronaldo, bonvolu diri al ni, kiu estas la senco, kiun vi celis, por ke ni povu fini la debaton.

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

ro-esp

unread,
Sep 28, 2015, 7:04:56 PM9/28/15
to la bona lingvo


Op maandag 28 september 2015 17:09:43 UTC+2 schreef Renato Corsetti:

​Ronaldo, bonvolu diri al ni, kiu estas la senco, kiun vi celis, por ke ni povu fini la debaton.

Mi trovis gxin kiel traduko de la nederlanda "de hand in eigen boezem steken" , kio plimalpli signifas "agnoski ke oni mem faris tion kion oni estas kritikanta" aw "agnoski sian propran parton en misajxo"

Mi do konkludas ke gxi ne vere estas esperanto-vorto.

                                                                                               gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Sep 29, 2015, 7:20:29 AM9/29/15
to °listo 'lbl'
Ronaldo:

​|    ​
Mi trovis gxin kiel traduko de la nederlanda "de hand in eigen boezem steken" , kio plimalpli signifas "agnoski ke oni mem faris tion kion oni estas kritikanta" aw "agnoski sian propran parton en misajxo"

​Efektive 'enmemi​ĝi' ne taŭgas por tio.

Amike

Renato

~~~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages