(la bona lingvo) radio

4 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 27, 2010, 3:54:05 PM4/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas ke ni forigu la liga "O" el vortoj komencighantaj per "radi-", char tie tute ne temas pri prononcfaciligo sed nur pri (lau mi evitinda) nacilingva influo.

Char ni nun estas che la temo de "radio", mi menciu ke en mia persona listo de traktindaj vortoj mi jam havis "radio". Mia propono estas aldoni la jenan linion al nia listo:

radi·o → (en la senco de radiaparato) radi·aparat·o; (en la senco de radistacio) radi·staci·o

Anstatau "radiaparato" ni ankau povus havi "radiricevilo" en chi tiu linio. Supozeble ni uzu la saman esprimon en chi tiu linio kaj en la linio pri "radiofono" (che kiu ni momente havas "radioricevilo").

Mi do proponas ke la memstara "radio" estu uzata nur en la origina signifo (ekzemple "sunradio", "lumradio", "elektromagneta radio" kaj similaj aferoj).

Kion la aliaj opinias pri chi tiu propono?

Amike,

Marcos

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Apr 27, 2010, 4:32:45 PM4/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi fakte mem emas diri “radio” por la aparato kaj por la dissendo, ekzemple “hodiaŭ mi aŭdis interesan dissendon en la radio”.

Kvankam mi konsentas, ke formale la vorto devus esti “radi(o)aparato”, ŝajnas al mi sufiĉe normala afero en neformala parolado uzi la vorton “radio” ankaŭ por la ilo.

Oni emas teni la -o en la vortoj “radio” kaj “foto” pro nacilingva influo. Sed ĉu tio efektive estas malĝusta?

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 27 aprile 2010 21.54
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) radio

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2010, 5:20:37 PM4/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi fakte mem emas diri “radio” por la aparato kaj por la dissendo, ekzemple “hodiaŭ mi aŭdis interesan dissendon en la radio”.

Kombinante tion kun la propono de Marcos, mi emus registri:

radi·o = (en la senco de radiaparato) radi·aparat·o; (en la senco de radistacio) radi·staci·o

Kion vi pensas?

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Apr 28, 2010, 2:48:36 AM4/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Eble foje la vorto signifas ankau’ “Radio-dissendo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 27 aprile 2010 23.21


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) radio

 

Anna:

Johan Derks

unread,
Apr 28, 2010, 7:21:20 AM4/28/10
to la bona lingvo
Chu “Hodiaŭ mi aŭdis interesan dissendon en la radistacio” estas tio
kion Renato celas ?
Mi konsentas, ke 'aŭdi en la radio' estas malkonsilinda, sed kio
anstataŭe ?
Instrua povas esti konsideri analogiojn: “Hodiaŭ mi vidis interesan
dissendon en televido.”
Oni ne referas al iu stacio, nur al la fonto de la dissendo ĝenerale.
Bedaŭrinde krei la vorton "telesono" verŝajne ne akirigos al mi la
esperantistecon de la jaro, sed kial ne "teleradio" ?
Finfine ekzistas oportuna distingo inter proksimradiaj aparatoj,
ekzemple en kuracado,
kaj malproksimradiaj aparatoj: (radaro ? kaj) radiaparato en la senco
kiun ni pritraktas hodiaŭ.
Do mi konsideras rigardi 'teleradio' kiel analogiaĵon al 'televido'.
De tio deriviĝas vortoj kiaj teleradiaparato, teleradielsendo,
teleradistacio ktp, kiuj povas esti mallongigitaj al radiaparato,
radielsendo kaj radistacio.
Nur teleradio mem ne estu mallongigita.
La signifoj de radiaparato kaj radiilo miaopinie restas ambiguaj ĉar
povas esti afero pri teleradi(ad)o kaj pri medicina ktp radiado.

Kion aliaj pensas ?
Johan

Renato Corsetti

unread,
Apr 28, 2010, 11:42:19 AM4/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
Chu “Hodiaŭ mi aŭdis interesan dissendon en la radistacio” estas tio
kion Renato celas ?
Pli mapli jes!

Neniu radiko estas pli internacia ol "radio", mi kredas. Ni eble devas vivi kun ĝi.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Apr 28, 2010, 12:57:54 PM4/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/28 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Johan:
Chu “Hodiaŭ mi aŭdis interesan dissendon en la radistacio” estas tio
kion Renato celas ?
Pli mapli jes!
     Tio povus signifi nur, ke la tion diranta audinto iris samatage al la "radiostacio" (kiu estas malbona vorto, ankau pri kio vidu mian jhusan mesaghon !), kaj tie li audis ion interesan..
 
Neniu radiko estas pli internacia ol "radio", mi kredas. Ni eble devas vivi kun ĝi.
     Demandate estas ghuste tio, chu "radio/" estas (au estu) radiko, kaj kion ghi signifu. Renato diru al ni, kiel li ghin difinas, kaj chu per sia jhusa frazo li proponas, ke ni anstatauigu nian nunan : "radiofon·o → radi·o·ricev·il·o" per : "radiofon·o → radio·ricev·il·o", kio estas grave malsama.
----------------------------------------------------
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Fra Simo

unread,
Apr 28, 2010, 1:26:38 PM4/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/28 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
Je 27/04/2010 20:54, Marcos Cramer skribis:

Mi do proponas ke la memstara "radio" estu uzata nur en la origina signifo (ekzemple "sunradio", "lumradio", "elektromagneta radio" kaj similaj aferoj).

Kion la aliaj opinias pri chi tiu propono?

Mi tute konsentas.
     Ankau mi tute konsentas, ke ni ne allasu al "radi/o" tiajn signifojn, lau kiuj ghi povus nomi iujn aparatojn, au instituciojn, au komunikadan sistemon per Herc-ondoj, k. t. p., kaj ke ni ghin akceptu en ""sunradio", "lumradio", "elektromagneta radio" kaj similaj aferoj". Ni tamen ne forgesu, ke la senco en la jhus cititaj aj vortoj devenas de la fundamenta kaj Fundamenta signifo, lau kiu "radi/o" nomas lumradion au radion de rado, pro kio ankau radion de rondo (PIV-e "radius/o") :

radi'        rayon (de lumière, de roue) | beam, ray | Strahl | лучъ | promień.

     Mi supozas, ke ankau Marcos kaj Leo tiel komprenas la proponon de Marcos. Sed mi volis certigi, ke chiuj niaj kolegoj same komprenu.

-----------------------------------------------------------------------------------

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Fra Simo

unread,
Apr 28, 2010, 12:38:30 PM4/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Nur mallonge, pro tempomanko, dum ja multo estus dirinda pri la temo ree levita de Marcos kaj pri tio, kion Anna aldonis :

2010/4/28 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>

Chu “Hodiaŭ mi aŭdis interesan dissendon en la radistacio” estas tio
kion Renato celas ?
     SHajnas al mi, ke la signifo de "stacio" (iuspeca haltoloko por vagonaroj, kun la rilataj relparoj, kajoj, konstruajhoj k. t. p.) eble povas esti vastigata al io simila por iaj aliaj veturiloj, sed ke la ceteraj signifoj troveblaj en vortaroj ne estas eblaj. CHi tie mi ne dirus "staci/o", sed "el/send/ej/o" (au, eble, "dis/send/ej/o").
     Aliflanke, la prepozicio "en" certe ne taugas. Depende de la uzota substantivo, oni devos diri "per" au "el".


Mi konsentas, ke 'aŭdi en la radio' estas malkonsilinda, sed kio
anstataŭe ?
Instrua povas esti konsideri analogiojn: “Hodiaŭ mi vidis interesan
dissendon en televido.”
     Ankau chi tie mi ne dirus "en", sed "per".

Oni ne referas al iu stacio, nur al la fonto de la dissendo ĝenerale.
Bedaŭrinde krei la vorton "telesono" verŝajne ne akirigos al mi la
esperantistecon de la jaro, sed kial ne "teleradio" ? 
     Mi forte dubas pri akceptindeco de radiko "televid/" (kiun mi tamen mem almenau portempe uzadas, pro ties ofteco : mi ne proponas, ke ni nun ekhavu ssv-paragrafon pri "televid/"). Sed mi ne komprenas, kiel ekzisto de "televid/" povus onin instigi al kreado de "teleson/" au de "teleradi/".

[...]

La signifoj de radiaparato kaj radiilo miaopinie restas ambiguaj ĉar povas esti afero pri teleradi(ad)o kaj pri medicina ktp radiado.
      Krome "radi/apar/at/o" estas du(b)signifa, char ghi egale povus nomi aparaton por elsendado, ne nur por ricevado de radioj. Ni jam havas la jenan paragrafon : "radiofon·o → radi·o·ricev·il·o". En tiu min mirigas "radiofon/o" (nur "radiofoni/o"-n mi konis ;  en unu vortaro mi trovas, ke Bell iam proponis vorton "radiophone", sed kun alia signifo), Sed mi konsentas, ke, se iuj efektive ghin uzas, ni devas ghin fortraduki. En "radi/(o/)ricev/il/o" problema estas la interna "o/", pri kiu shajnas al mi, ke Marcos pravas.

Kion aliaj pensas ?

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]


NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Leo De Cooman

unread,
Apr 28, 2010, 2:00:15 PM4/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/04/2010 20:54, Marcos Cramer skribis:
> Mi do proponas ke la memstara "radio" estu uzata nur en la origina
> signifo (ekzemple "sunradio", "lumradio", "elektromagneta radio" kaj
> similaj aferoj).
>
> Kion la aliaj opinias pri chi tiu propono?

Mi tute konsentas.

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Apr 28, 2010, 3:20:24 PM4/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kaj kion diri pri Ĉina Radio, Pola Radio, Vatikana Radio ktp?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 28 aprile 2010 17.42


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) radio

 

Johan:

Johan Derks

unread,
Apr 29, 2010, 8:16:36 AM4/29/10
to la bona lingvo


Anna:
> Kaj kion diri pri Ĉina Radio, Pola Radio, Vatikana Radio ktp?

Bona demando !


Eble Francisko ne tute komprenis min: 'telesono' estis nur sherca
vorto.
Sed 'televido' tute ne estas shercajho !
Mi konsentas kun Leo kaj aliaj ke 'radio' estu rezervita al la
direktolinio de elektromagneta propagado k.s..
Mi proponas akcepti ke ideale oni povus diri, por distingi inter
mallongdistanca - ekz. kuraciva - radiado kaj longdistanca - ekz audo-
au vidosignalportanta - radiado: 'teleradiado' por la lasta signifo.
Ĉar Ĉina Radio ktp klare referencas al centro, ejo (kiel ghuste
rimarkigas Francisko), mi ne vida - logike - alian 'solvon' ol
(tele)radiejo. Chu tio estas tiel stranga ? Anglalingvanoj finfine
ankau ne uzas (nur) 'radio', sed 'broadcasting' (= radiado).
La minimume akceptebla formo, en mia menso, estas 'Radiejo'.
Kaj, ankau kun danko al Francisko: "Mi audis per teleradio."

Johan

Leo De Cooman

unread,
Apr 29, 2010, 4:20:25 PM4/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 29/04/2010 13:16, Johan Derks skribis:
> Sed 'televido' tute ne estas shercajho !
>
En la listo "Anekdotoj en Esperanto" mi ofte legas ŝercojn pri Kruko,
kiu "televidas" ion tenante la "telekomandilon" en sia mano. Ĉu laŭ la
aŭtoro de la ŝerco "tele" estas prefikso en tiu vorto, mi ne scias. Ni
jam diskutis pri tio, kaj mi ne emas rediskuti tion. Sed, ĉar ĉiam pli
da tiaj aparatoj funkcias je distanco ol en la tempo de Zamenhof, bona
solvo necesas.
Foje mi al mi demandas, kion Zamenhof farus, se li nun vivus inter la
modernaj aparatoj.
Ĉu li nepre malpermesus pensi pri oficialigo de sufiksoj?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 29, 2010, 5:02:45 PM4/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Sed, ĉar ĉiam pli da tiaj aparatoj funkcias je distanco ol en la tempo de Zamenhof, bona solvo necesas.
Foje mi al mi demandas, kion Zamenhof farus, se li nun vivus inter la modernaj aparatoj.
Ĉu li nepre malpermesus pensi pri oficialigo de sufiksoj?
Verŝajne ne, sed ni, post la diskuto pri kiu vi aludas, alvenis al ĉi tiu linio:

telekomand·il·o → for·a reg·il·o, distanc·reg·il·o, mal·proksim·reg·ilo, for·a ŝalt·il·o, distanc·ŝalt·il·o, mal·proksim·ŝalt·il·o

Mia prefero estas por "fora regilo".

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Apr 30, 2010, 12:09:43 PM4/30/10
to la bona lingvo
Leo:

> Ni jam diskutis pri tio, kaj mi ne emas rediskuti tion. Sed, ĉar ĉiam pli
> da tiaj aparatoj funkcias je distanco ol en la tempo de Zamenhof, bona
> solvo necesas.
> Foje mi al mi demandas, kion Zamenhof farus, se li nun vivus inter la
> modernaj aparatoj.
> Ĉu li nepre malpermesus pensi pri oficialigo de sufiksoj?

La limo inter afikso (for, i) kaj sencohava (mal)finigho (tele-, -uj)
estas malfacile markebla.
Rigore fundamentece en tele-vido ne estas (pseudo)sufikso; televido
simple estas nova radiko.
Sed evidente ju pli aperas vortoj komencighantaj je tele, des pli la
'popoletimologio' rekonos tele- kiel (pseudo)sufikson.
La demando chu la landonomoj, derivitaj de la gento per -io, estas
kunmetitaj au konsistigas novajn radikvortojn, miascie neniam estis
respondita de la Akademio.
Tamen inter la studo pri landonomoj de André Albault (1968 ?) kaj la
akcepto de -io kiel ne-plu malrekomendita sufikso okazis funda shangho
tiurilate. Albault ankorau favoris, ke -io estas allasebla nur, se la
rezultanta landonomo estas internacia.
Aktoj de la Aakdemio II (1968-1974) (ne-oficiala parto):
1. PRI LANDNOMOJ
1.
2.
......
9. I ....
II a) Forigi la kondamnon de la internacia -i-, tamen
admonante al uzado konforma al la internacieco:
cetere nenion alian oni faras jam nun, kiam oni
preferas Skotlando al Skotujo.

Neniel tiu admonado realighis en la fina decido de la Akademio (1974,
oficiala parto). La fakto ke multaj landonomoj je -io ne estas la plej
internaciaj (Danio, Svisio, Francio) ne faras ilin tie malpli
rekomendataj (apud Danujo, Svisujo, Francujo).
Ankau la Akademio forigis alian rezervon pri la egalstatuseco de -ujo
kaj -io, kiu montrighas el la titolo de la listo de landonomoj. De
1974 ghis 2009: (provizora) listo de normaj landonomoj, ekde 2009:
listo de rekomendataj landonomoj.
La grava demando chu la AdE enkondukis novan sufikson -i formale havas
negativan respondon, char la radiko i' ne estas en la Akademia
vortaro, kaj ankau praktike la AdE donis neniun indikon pri tio, chu
la rekomenditaj formoj de landonomoj je -io estas novaj radikoj au ne.
Se mi proponas teleradio, mi eksplice aldonas, ke tio estas nova
radiko kaj tele- NE estas prefikso.
Do, se Leo sugestas ke mia 'teleradio' estas precedenco por ankau
akcepti 'telekomandilo', mi respondas: ne.
Alie dirite, la timo, ke kun teleradio envenos abundo da aliaj
novvortoj, lau mi ne estas pravigita, almenau
formale ..................... !

Amike,
Johan

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 30, 2010, 12:32:50 PM4/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks skribis:

> La demando chu la landonomoj, derivitaj de la gento per -io, estas
> kunmetitaj au konsistigas novajn radikvortojn, miascie neniam estis
> respondita de la Akademio.

Tamen. Jen kelkaj citajhoj el dokumentoj, en kiuj la Akademio uzis
la vorton "sufikso" pri tiaj "-io" en landnomoj (la tutmajuskligojn
de la vorto "SUFIKSO" aldonis mi - ili ne estis en la originaj
tekstoj):

================================================================

1920 (Deklaracio, kiun vochdone aprobis la tiama Akademio):

Pri landnomoj, la Akademio insiste kaj forte konsilas al chiuj
Esperantistoj kiuj konscias, ke disciplino estas absolute
necesa por konservi la unuecon de nia lingvo (kaj aparte al la
gazetoj), uzi nur la Fundamentan kaj tradician finighon 'ujo':
Turkujo, Germanujo, Rusujo, k.t.p. La Akademio memorigas, ke
jam en 1909 ghi oficiale vochdonis kontrau la SUFIKSO 'i' por
landnomoj.

(Lau Waringien en "Lingvo kaj Vivo" p. 179, kaj lau Butler en
"Rusoj loghas en Rusujo" p. 40)

================================================================

1922: La efektivan tekston de la decido de 1922 mi ne sukcesis
retrovi, kaj tial mi ne scias, chu oni tiam uzis la esprimon
"sufikso" pri I au ne. En chiuj fontoj, kiujn mi trovis, oni
citas el ghi nur unu vorton: "malkonsilas". Sed menciindas, ke
reage al tiu decido la tiama prezidanto Cart (kiu forte kontrauis
la landnoman sufikson I) skribis jene:

Mi firme esperas, ke chiuj esperantistoj ... restos fidelaj al
la Fundamento kaj al la Zamenhofa kaj tradicia uzado, 'ne
enkondukante novan SUFIKSON'.

(Lau Waringhien en "Lingvo kaj Vivo" p. 180)

================================================================

1974 (8OA):

C/ Landnomoj

Konsciante, ke la landnomoj, tiuj tre apartaj propraj nomoj
plej ofte jam monde internaciaj, apartenas al du kategorioj de
formighado: 'Lando/landanoj' kaj 'homoj/homujo', la Akademio
decidis oficialigi kiel ekzemplojn malgrandan liston de
radikoj, kiuj estas sendube internaciaj, tradiciaj en nia
lingvo, jam akceptitaj de la granda plimulto. De la unua
kategorio oni derivas la nomon de landano per la sufikso 'ano';
de la dua kategorio oni derivas la nomon de la lando per
diversaj rimedoj lau la monda internacieco (SUFIKSO '-io',
vorto 'lando', ktp.) au per la Fundamenta sufikso '-ujo'.

[...]

3. La SUFIKSO -io

La Akademio, konsiderante, ke la Lingva Komitato, kiam ghi en
1922 malkonsilis la enkondukon de la SUFIKSO '-io' por formi
landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la tiama
uzado;

konstatante, ke nuntempe, malgrau tiu oficiala malkonsilo, la
uzado de tiu SUFIKSO '-io' ne malkreskis, sed male
disvastighis;

memorante la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antauparolo al
la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj
konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun
la malnova formo;

opinias, ke la okazo de la SUFIKSO '-io' apud la Fundamenta
'-ujo' por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas
ghusta apliko de tiu Zamenhofa metodo;

kaj, nuligante la antauan malkonsilon de la Lingva Komitato,
sed ne shanghante ghin al rekomendo, lasas al la ghenerala
uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.

================================================================

1989 ("Listo de Normaj Landnomoj"):

II. DUA KLASO DE LANDNOMOJ

(Homoj -- Homujo/Homlando ...)

Tiuj landnomoj estas derivajhoj de landano-nomoj kaj estas
diverse formitaj: per sufikse uzataj vortoj ('-land-',
'-[i]stan-', ...) au per SUFIKSOJ ('-uj-', '-i-'). Tiu maniero
formi landnomojn "estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo
neniam preferinda" (Boirac [1]). La sufiksa -uj- "servas por
elfari nomojn ... de landoj, sed nur kiam oni nomas landon per
la nomo de la gento au nacio ghin loghanta" (Boirac 1). La
SUFIKSO '-i-' en tiaj kazoj povas anstataui la sufikson -uj-,
sed principe "nur se tiel ghi formas internacian nomon" (Cart).

1-a Grupo: sufikso '-ujo' au SUFIKSO '-io'

En tiu grupo la du SUFIKSOJ estas egale uzeblaj; estas
rekomendinde uzu nur unu saman en difinita teksto.

[...]

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Fra Simo

unread,
Apr 30, 2010, 3:23:18 PM4/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/28 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Kaj kion diri pri Ĉina Radio, Pola Radio, Vatikana Radio ktp?

Anna

     Almenau tion ni povas kaj devas diri, ke tiuj nomoj ne estas Esperantaj, sekve estus utile ilin traduki al Esperanto.
     Radio estas io rekte iranta de centro de rondo al ekstero.

radi'        rayon (de lumière, de roue) | beam, ray | Strahl | лучъ | promień.


NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Apr 30, 2010, 4:44:26 PM4/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

> Radio estas io rekte iranta de centro de rondo al ekstero.
radi'        rayon (de lumière, de roue) | beam, ray | Strahl | лучъ | promień.

Jes, sed ankaŭ la radio, kiu portas la voĉon de la centra dissendejo al la ĉirkaŭa mondo.

Renato


Leo De Cooman

unread,
Apr 30, 2010, 6:41:53 PM4/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 30/04/2010 17:09, Johan Derks skribis:
> Do, se Leo sugestas ke mia 'teleradio' estas precedenco por ankau
> akcepti 'telekomandilo', mi respondas: ne.
> Alie dirite, la timo, ke kun teleradio envenos abundo da aliaj
> novvortoj, lau mi ne estas pravigita, almenau
> formale ..................... !
>
Mi ne intencis reagi kontraŭ la vorto "teleradio". Mi nur konstatis, ke
aparatoj funkciantaj je distanco ne, aŭ apenaŭ, ekzistis, kiam Zamenhof
redaktis la fundamenton, kaj mi al mi demandas, kiel li reagus al la
nuna situacio. Ie mi legis, kiel li sukcesis mallongigi la vortliston de
sia nova lingvo uzante afiksojn. Ĉu li hodiaŭ preferus multajn apartajn
radikojn komencantajn per "tele" (kun signifo "je distanco"), aŭ ĉu li
difinus la internacie uzatan "tele" (aŭ alian) kiel prefikson?

La fortraduko de telekomand·il·o per for·a reg·il·o, distanc·reg·il·o,
mal·proksim·reg·ilo, for·a ŝalt·il·o, distanc·ŝalt·il·o,
mal·proksim·ŝalt·il·o ial ne vere kontentigas min. Eble ĉar mi
komprenas la vorton "for" laŭ la signifo de la nederlanda "weg":
malaperinta.
"Fora regilo"... estas por mi la malplej malkontentiga , sed ne vere
kontentiga, ankaŭ ĉar ĝi estas duvorta fortraduko.
Distancregilo, ktp...? Hmm. Ĉu ĝi helpas regi la distancon?
Cetere la nombro da vortoj post la sageto laŭ mi iel indikas, ke ni
ankoraŭ ne trovis la tute taŭgan fortradukon. Ni bezonas (mallongan)
vorton por diri "je distanco".

Ĉu ni provis solvi la problemon per "trans"? Mi ne memoras tian proponon
(eble ĉar ĝi ne taŭgas...)

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
May 1, 2010, 5:23:58 AM5/1/10
to la bona lingvo, klasikaj-...@yahoogroups.com
Bertilo Wennergren skribis:
> Tamen. Jen kelkaj citajhoj el dokumentoj, en kiuj la Akademio uzis
> la vorton "sufikso" pri tiaj "-io" en landnomoj (la tutmajuskligojn
> de la vorto "SUFIKSO" aldonis mi - ili ne estis en la originaj
> tekstoj):

Evidente.
Mi bazas mian opinion sur jena noto en la 2009jara Listo de
rekomenditaj landonomoj:
Pri la karaktero de tiu I (uzata post popolvortoj anstataŭ UJ)
ekzistas diversaj opinioj. Iuj rigardas ĝin kiel efektivan sufikson
(kvankam neoficialan), dum aliaj preferas rigardi ĝin kiel eron de
aparta landnoma radiko paralela kun la responda popolnoma radiko. Tiuj
diversaj analizoj ĉiuokaze ne faras praktikan diferencon en la uzado
de tiaj landnomoj kiel Francio, Rusio, Japanio kaj Ĉinio. En tiu ĉi
dokumento la Akademio ne alprenas starpunkton pri tiu teoria demando.
La fakto ke la AdE uzas la nomon 'sufikso' ankau konsistigas alian
kontraudiron:
Ghi uzas la nomon SUFIKSO por -i, sed NE rekonas ghin kiel vorton
(Zamenhofe dirite, pli klare: radikon) en la Akademia vortaro. Chu AdE
per tio implice forlasas la izolecan karakteron de Esperanto, kiun
montras la sekvantaj citajhoj ?
A. La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj
vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de
la substantivo).
(el la 11a regulo de la Fundamenta gramatiko)

B. Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn
vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj
gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝangaj vortoj. Se vi
prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto
sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en
kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj,
la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la
kunigo de senŝanĝaj vortoj.
(el la Unua Libro)

Mi pardonpetas al listanoj kiuj ne shatas tiujn fundamentajn
diskutojn, sed Bertilo ne membras la retdiskutliston klasikaj-
lando...@yahoogroups.com ..............
Johan

Johan Derks

unread,
May 1, 2010, 5:27:40 AM5/1/10
to la bona lingvo
Kiu estas via problemo, Leo, pri telekomandilo ?

Johan

Andreas Kueck

unread,
May 1, 2010, 7:26:44 AM5/1/10
to la bona lingvo
On 1 Mai, 11:23, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:

> La fakto ke la AdE uzas la nomon 'sufikso' ankau konsistigas alian
> kontraudiron:
> Ghi uzas la nomon SUFIKSO por -i, sed NE rekonas ghin kiel vorton
> (Zamenhofe dirite, pli klare: radikon) en la Akademia vortaro.

La Akademia Vortaro entenas nur oficialajn kaj Fundamentajn
lingvoelementojn. La landnnom-sufikso "-i'" tamen estas nek Fundamenta
nek oficiala; ghi estas (rigardebla kiel) de la Akademio oficiale
tolerata formo nova al la Fundamenta landnom-sufikso "-uj'". Tial en
la Akademia Vortaro ne estas "-i'" .

Ech se por ghi la Akademio neniam estus uzinta la vorton "sufikso" kaj/
au se la Akademio neniam estus oficiale espriminta sian toleron,
vortoj kiel "Francio" ne kontrauus la regularon: "Franci'" chiam estas
rigardebla kiel la radiko de la nova vorto "Franci'o". Kaj novaj
vortoj principe estas permesataj en la sepa alineo de la Antauparolo
al la Fundamento. La Antauparolo siaflanke apartenas al la verketo
"Fundamento de Esperanto", verketo, kiu siaflanke estis akceptita
kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio.

Tial al uj-istoj mi (kiu estas nek uj-isto nek i-isto) rekomendas
forlasi la sensukcesan vojon, per leghaj argumentoj kontraubatali "io"-
n: Mi rekomendas al ili, malkontesti la fakte ekzistantan leghan
permeson uzi "io"-n (pardonu, Francisko!) kaj konvinki homojn uzi "-
uj"-on per tio, ke chi lasta povas plifaciligi la posedon de landnomoj
(almenau pri mi trafas tio). Chi-rilate Anna estas sur la ghusta vojo
per sia landnom-broshuro.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2010, 9:17:22 AM5/1/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Pri la uzo de "-i-" en Esperanto, mi konsentas, ke homoj uzas ĝin kiel sufikson, cetere ankaŭ en "fiziologo"/"fiziologIo" kaj  similaj, sed mi malkonsentas pri tio, ke oni devus, rajtus, povus uzi ĝin tiel, kaj baze konsentas kun Johan kaj Zamenhof:

B. Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn
vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj
gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝangaj vortoj.

Mia problemo estas alia: por senŝarĝi ĉi tiun liston je mesaĝoj (kiuj kostas penon al niaj orientaj memebroj por legi ilin), ĉu mi fondu alian liston "la-bona-gramatiko" aŭ ĉu ni uzu la liston
<la-bona-lingvo...@googlegroups.com>?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
May 1, 2010, 11:05:46 AM5/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 1/05/2010 10:27, Johan Derks skribis:
> Kiu estas via problemo, Leo, pri telekomandilo ?
>
Mi persone havas neniun problemon pri telekomandilo aŭ teleregilo (foje
necesas enmeti novajn ĉelojn, pilojn aŭ bateriojn, tiuj ja estas
problemaj, ne nur ekologie kaj mone, sed eĉ lingve :-)
Sed iuj el niaj amikoj en ĉi tiu listo ne ŝatas "tele-" kiel prefikson
kaj mi mem trovas, ke vidi ĉiajn vortojn komenciĝantajn per "tele" kiel
apartajn radikojn estas nenecesa "malŝparo". Mi do provas "ŝpari la
brasikon kaj la kaprinon" (vi komprenas min, ĉu ne?) serĉante por ĉiu
akcepteblan prefikson.

Amike salutas Leo




;

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2010, 10:32:12 AM5/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Sed iuj el niaj amikoj en ĉi tiu listo ne ŝatas "tele-" kiel prefikson  kaj  mi mem trovas
Mi ne estas dogma kontraŭgrekisto sed dogmega kontraŭokcidentisto. Se "tele-a" signifas "for-a" mi tute kontentas "fora regilo", sed tio, kion mi vere deziras substreki, estas ke oni ne povas decidi, antaŭ ol scii kiel oni diras "fora regilo", en la ĉina, japana, korea, indonezia, vjetnama, rusa, ktp. Zamenhof rajtis ne scii, sed ni ne rajtas.

Kiom mi komprenas en la araba estas io d ela speco "ilo por ŝalti".

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
May 1, 2010, 11:19:32 AM5/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks skribis:

> La fakto ke la AdE uzas la nomon 'sufikso' ankau konsistigas alian
> kontraudiron:
> Ghi uzas la nomon SUFIKSO por -i, sed NE rekonas ghin kiel vorton
> (Zamenhofe dirite, pli klare: radikon) en la Akademia vortaro. Chu AdE
> per tio implice forlasas la izolecan karakteron de Esperanto, kiun
> montras la sekvantaj citajhoj ?
> A. La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj
> vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de
> la substantivo).
> (el la 11a regulo de la Fundamenta gramatiko)
>
> B. Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn
> vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj
> gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝangaj vortoj. Se vi
> prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto
> sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en
> kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj,
> la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la
> kunigo de senŝanĝaj vortoj.
> (el la Unua Libro)

Ne estas tute klare, kian kontraudiron vi vidas. Sed mi divenas, ke
vi ial opinias, ke sufikso Esperanta nepre devas esti uzebla kiel
ordinara radiko, alie ghi iel kontrauas la Fundamenton.

Nu, kion do diri pri la sufiksoj CHJ/ kaj NJ/? Kion diri pri tio,
ke la landnoma sufikso UJ/ ne uzeblas (tiusignife) kiel ordinara
radiko?

Sed eble vi celis ion alian. Eble vi celis, ke I jam havas alian
signifon en la Fundamento. Ghi nome estas verba finajho. Se temas
pri tio, kion diri pri aliaj Fundamentaj homonimoj kiel CHIEL/
kaj CHIEL, DO kaj DO, PO kaj PO, A kaj A?

Eble vi klarigu.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Andreas Kueck

unread,
May 1, 2010, 12:39:53 PM5/1/10
to la bona lingvo
On 1 Mai, 17:05, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:

> Sed iuj el niaj amikoj en ĉi tiu listo ne ŝatas "tele-" kiel prefikson  
> kaj  mi mem trovas, ke vidi ĉiajn vortojn komenciĝantajn per "tele" kiel
> apartajn radikojn estas nenecesa "malŝparo".

Mi konjektas, ke la Akademio emas oficialigi unuarange ne afiksojn
(ordinare nur escept-okaze, kiel "mis'" kaj "end'"), sed tiajn
memstare uzeblajn vortojn, kies ideojn oni ne povas esprimi sufiche
facile nur per Fundamentaj kaj/au oficialaj radikoj. Do "tele'a" ne
nepre bezonas oficialigon pro "mal'proksim'a" kaj/au "for'a". Kaj por
prefiksa uzo (kiel en "tele'reg'il'o") "tele'" ankau ne bezonas
oficialigon pro sia internacieco. Krome: La ghis nun oficialigitaj
vortoj entenantajn "tele" estas jenaj: "telefono"; "telegramo";
"telepatio"; "teleskopo"; "televidi". Se la Akademio estus
oficialiginta "tele-" kiel afikson (au "tele'a" kiel vorton), kion
fari kun "gramo", "patio" kaj "skopo"?

Do jen mia rekomendo: Ne atendi oficialigon de "tele'", sed simple
malkontesti ghian uzeblecon lau Regulo 15, limigi la uzadon je
prefiksa pozicio (kiel en aliaj lingvoj) kaj per chio chi faciligi al
si sian Esperanto-vivon :-)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2010, 1:12:02 PM5/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Ne atendi oficialigon de "tele'", sed simple
malkontesti ghian uzeblecon lau Regulo 15, limigi la uzadon je
prefiksa pozicio (kiel en aliaj lingvoj) kaj per chio chi faciligi al
si sian Esperanto-vivon :-)
  
Nu, tio similas al vendado de sia animo (la fundamenta Esperanto laŭ Zamenhof kaj Johan) kontraŭ io tre malgranda.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
May 1, 2010, 4:23:25 PM5/1/10
to la bona lingvo
On 1 Mai, 19:12, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Andreas:
> > Ne atendi oficialigon de "tele'", sed simple
> > malkontesti ghian uzeblecon lau Regulo 15, limigi la uzadon je
> > prefiksa pozicio (kiel en aliaj lingvoj) kaj per chio chi faciligi al
> > si sian Esperanto-vivon :-)
>
> Nu, tio similas al vendado de sia animo (la fundamenta Esperanto laŭ
> Zamenhof kaj Johan) kontraŭ io tre malgranda.

Lau la Unua Oficiala Aldono, en kiu "telegramo" estis oficialigita,
tiun vorton uzis Zamenhof jam antau ghia oficialigo. Do, se iu faris
ion similan al "vendado de sia animo (la fundamenta Esperanto ...)
kontrau io tre malgranda", tiam tiu iu jam estis Zamenhof. Krome
neniel temas pri vendado de la Fundamenta Esperanto, char al ghi ja
apartenas Regulo 15. Ghin ignoradi tamen shajnas al mi kiel forjhetado
de grava parto de la Fundamenta Esperanto.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2010, 4:53:03 AM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Krome
neniel temas pri vendado de la Fundamenta Esperanto, char al ghi ja
apartenas Regulo 15. Ghin ignoradi tamen shajnas al mi kiel forjhetado
de grava parto de la Fundamenta Esperanto.
Mi ne volas ignori ĝin (inkluzive de la dua parto), sed  eltiri "tele" el "telegramo" ŝajnas iom preter la 15-a regulo.

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
May 2, 2010, 7:35:53 AM5/2/10
to la bona lingvo
Andreas: Mi rekomendas al ili, malkontesti la fakte ekzistantan leghan
permeson uzi "io"-n.

Mi ghuste persistas sur tiu legha vojo, char la subtilajhoj kaj/au
internaj kontraudiroj de la AdE (elektu lau via starpunkto) ne estas
kompreneblaj por ordinaraj esperantistoj kiel mi.
Por esti sufikso ne sufichas nomi ghin sufikso, necesas ke ghi estu
uzebla kiel memstara vorteto.
Tio estas klara kaj defendebla starpunkto (tauga alternativo
kompreneble estas la Fundamentisma starpunkto de Francisko).
Tial mi estas kontrau la 'leghigo' de tele- kiel afikso, ne char mi
estas dogmisma kontraugrekulo (mi scias ke neniu akuzas min pri tio),
sed char post akcepto de tele- venos tiuj kiuj volos leghigi mono- kaj
bi- kaj poli- ktp., detrue al unu- kaj du- kaj plur- ktp.
Tiuj vortetoj devas ne esti en Esperanto-vortaroj, sed jes teleregilo(-
komandilo), char ni bezonas ghin, estiel radiko.
La fakto ke la Antauparolo permesas krei novajn vortojn kiel Franci'o
estas lau mi chiam kontrau la (dua parto de) la 15a regulo (ech se tie
uzatas la vorton 'prefere').
Mi ne konis - ghis nun - la retdiskutliston la-bona-lingvo---
redak...@googlegroups.com.

Renato: por senŝarĝi ĉi tiun liston je mesaĝoj ........
Chu estas bona ideo fuzii la grupojn klasikaj-
lando...@yahoogroups.com kaj la-bona-lingvo---
redak...@googlegroups.com ? (Mi vidas por ghi sufiche grandan
rezervujon da redaktantoj kiujn mi konfrontis kun mia legha
argumentado kaj promesantoj pri 'ujo' de Anna.)
Amike,
Johan

Bertilo Wennergren

unread,
May 2, 2010, 9:14:33 AM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks skribis:

> Por esti sufikso ne sufichas nomi ghin sufikso, necesas ke ghi estu
> uzebla kiel memstara vorteto.

Kio do estas CHJ/ kaj NJ/? Chu kontrau-Fundamentaj
Fundamentajhoj?

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2010, 9:26:03 AM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'tutmondeca esperanto'
Johan:
Mi ne konis - ghis nun - la retdiskutliston la-bona-lingvo---
redak...@googlegroups.com.
  
Nu, ĝi estis kreita iam, kiam oni sentis la bezonon malpliigi la mesaĝojn ĉi tie. En ĝi estas nur kelkaj el la plej aktivaj listanoj  de ĉi tiu listo.

Eble kiam mankas specifa listo estas uzebla  la ĝenerala <Tutmondeca...@yahoogroups.com>, aliokaze baldaŭ ni havos pli da listoj ol da aktivaj membroj.

Amike

Renato


 

 



Renato Corsetti

unread,
May 2, 2010, 9:48:34 AM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Kio do estas CHJ/ kaj NJ/? Chu kontrau-Fundamentaj
Fundamentajhoj?
Iusence jes! Mi ne povas nun retrovi la precizan lokon en esperantologia libro (ĉu tiu de Wells?) en kiu estas la klarigo ke "-ĉjo" kaj "-njo" estas la sola ekzemplo en kiu Zamenhof pruntis sistemon el hindeŭropaj lingvoj.

Ĉar temas pri karesaj formoj de propraj nomoj, iusence ili estas ekster la sistemo.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
May 2, 2010, 11:42:01 AM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> Bertilo:

>> Kio do estas CHJ/ kaj NJ/? Chu kontrau-Fundamentaj
>> Fundamentajhoj?

> Iusence jes! Mi ne povas nun retrovi la precizan lokon en esperantologia
> libro (ĉu tiu de Wells?) en kiu estas la klarigo ke "-ĉjo" kaj "-njo"
> estas la sola ekzemplo en kiu Zamenhof pruntis sistemon el hindeŭropaj
> lingvoj.

> Ĉar temas pri karesaj formoj de propraj nomoj, iusence ili estas ekster
> la sistemo.

Sed ja allaseblaj kaj allasitaj. Simile ankau la landnoma
I povas esti allasebla, kaj efektive ghi estas jam delonge
allasita - kvankam tre malbona. Pri kontrau-Fundamenteco oni
ne povas paroli, nur pri malpliboneco.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Andreas Kueck

unread,
May 2, 2010, 12:24:28 PM5/2/10
to la bona lingvo
On 2 Mai, 15:48, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Mi ne povas nun retrovi la precizan lokon en esperantologia
> libro (ĉu tiu de Wells?) en kiu estas la klarigo ke "-ĉjo" kaj "-njo"
> estas la sola ekzemplo en kiu Zamenhof pruntis sistemon el hindeŭropaj
> lingvoj.

Eble vi celas jenan tekston de Wells: "Nur en teksto, en kiu trovighus
'-chj-' au '-nj-', la indico de aglutineco falus sub 1,00. Se ni
supozas, ke unu el tiuj sufiksoj aperas meze unu fojon en dek mil
morfemoj da teksto, la ghenerala valoro de la indico por Esperanto
devas esti 0,9999 - kiu je la grado de ekzakteco uzata de Greenberg
estas rigardata kiel 1,00."
(el: Wells, John C.: "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto". Rotterdam,
UEA, 1978, p. 33)

Al tio chi mi resendas cetere en pagho 26 de mia disertacio (detaloj
pri chi lasta:
http://www.ipernity.com/blog/55667/153121 ).

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
May 2, 2010, 12:40:38 PM5/2/10
to la bona lingvo
On 2 Mai, 10:53, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> eltiri "tele" el "telegramo" ŝajnas iom preter la 15-a regulo.

Mi ne "eltiras 'tele' el telegramo", sed deiras de la vorto τηλου kaj
ghia fonto. Chu vi prie ne legis mian alian mesaghon? Jen denove ghia
esenca teksto:

Oni povas deiri de la (klasik-)greka vorto τηλου (= malproksima).
Internacie ghi estas plej ofte uzata prefikse en la formo "tele-",
ekzemple en la malaja vorto "telekomunikasi" (= telekomunikado). Se mi
ne pretervidas ion gravan, Regulo 15 postulas nur internacian uzon kaj
ne determinas, kiamaniera estu la uzo de la koncerna vorto: Tiu chi do
ne nepre devas esti uzata kiel memstara vorto ankau internacie, sed ja
povas esti uzata chefe au ech nur ekzemple prefikse. Kaj tia povas
esti la uzo ankau en Esperanto. Tial mi ne vidas problemon en la uzo
de "teleregilo". Ghi estas bona kombinajho el Fundamentajhoj kaj
rodekkvinajho.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2010, 2:01:29 PM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Eble vi celas jenan tekston de Wells
Precize. Mi eble kunmetis tiun tekston kaj alian de Pennacchietti, kiu havis la frazon pri la hindeŭropeco.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
May 2, 2010, 4:04:18 PM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/2 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

Johan Derks skribis:


Por esti sufikso ne sufichas nomi ghin sufikso, necesas ke ghi estu
uzebla kiel memstara vorteto.
     (Ne : "kiel memstara vorteto", sed :  "kiel vortobazo"
[au : "kiel vortokomenca vortero", kion mi aldonas por tiuj legontoj, por kiuj "vortobazo" ne estus klara] !  Izolita sufikso sen finajho ja ne estus vort(et)o. Sed la intenco de Johano shajnas klara ;  la nuna interkrampajho tushas nur la dirmanieron.)


Kio do estas CHJ/ kaj NJ/? Chu kontrau-Fundamentaj
Fundamentajhoj?

     Tute klare, "chj/" kaj "nj/" ne estas sufiksoj, sed io alispeca. Nek per sia formo, nek per sia konduto ili apartenas al la sama klaso, kiel "ad/", "ajh/", "an/", "ar/", "ebl/", "ec/", k. t. p., kvankam, simile al tiuj, ili ordinare sidas inter antaua parto de la vorto kaj la finajho. Multo en ilia konduto estas propra nur al ili du, interalie tio, ke antau ili povas stumpighi la antaue venanta parto de la vorto au vortero.
      Ili tamen estas Esperantaj vorteroj, sidantaj en la Universala Vortaro. Kvankam mi vetus, ke pri tio Zamenhof  ne aparte pensis, kaj tio ne ofte okazos,
pro ilia signifo kaj ankau, se mi ne eraras, pro ilia sonado, shajnas al mi, ke ili estas uzeblaj ankau vortokomence. Iuj shatas la vorton "nj/o-knab/o" (kies rekomendindecon mi ne asertas) ;  volonte mi parolus pri ies njado au respektive chjado.
     Cetere, gravas tiu atentigo de Renato, ke "
iusence ili estas ekster la sistemo".
 
     Relegante, mi iom dubas, chu chio chi-supra estas interesa por "la-bona-lingvo". Tamen mi ne rekomendas, ke ni kreu iun novan grupon. Eble mi estus devinta sendi private al Johano kaj Bertilo.



------------------------------------------------------------------
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Fra Simo

unread,
May 2, 2010, 4:10:53 PM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/1 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Pri la uzo de "-i-" en Esperanto, mi konsentas, ke homoj uzas ĝin kiel sufikson,
     Homoj siadire Esperantistoj uzas i sufikse, sed tion ili ne povas fari en Esperanto, char ne ekzistas Esperanta sufikso "i/", nek povus ekzisti, pro tio ke la sufiksoj de Esperanto konsistas el vokalo antau konsonanto au konsonantogrupo, ne el vokalo sola.
cetere ankaŭ en "fiziologo"/"fiziologIo" kaj  similaj, sed mi malkonsentas pri tio, ke oni devus, rajtus, povus uzi ĝin tiel, kaj baze konsentas kun Johan kaj Zamenhof:

B. Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝangaj vortoj.

Mia problemo estas alia: por senŝarĝi ĉi tiun liston je mesaĝoj (kiuj kostas penon al niaj orientaj membroj por legi ilin), ĉu mi fondu alian liston "la-bona-gramatiko" aŭ ĉu ni uzu la liston
<la-bona-lingvo...@googlegroups.com>?
     La nomo de tiu grupo komprenigas, ke ghi havas unu alian celon. Aliflanke, multigo de dissendogrupoj estas malfaciligajho por la partoprenantoj. CHu ne jam ekzistas iuj aliaj lokoj, taugaj por prigramatikaj temoj ?

--
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2010, 4:43:10 PM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

Relegante, mi iom dubas, chu chio chi-supra estas interesa por "la-bona-lingvo". Tamen mi ne rekomendas, ke ni kreu iun novan grupon. Eble mi estus devinta sendi private al Johano kaj Bertilo.
Vi povas utiligi la jam ekzistantan liston <Tutmondeca...@yahoogroups.com> por mesaĝoj, pri kiuj vi ne scias, al kiu sendi ilin.

Amike

Renato


Fabio Bettani

unread,
May 2, 2010, 4:58:26 PM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/2 Fra Simo <fra...@gmail.com>:

> Homoj siadire Esperantistoj uzas i sufikse, sed tion ili ne povas fari
> en Esperanto, char ne ekzistas Esperanta sufikso "i/", nek povus ekzisti,
> pro tio ke la sufiksoj de Esperanto konsistas el vokalo antau konsonanto au
> konsonantogrupo, ne el vokalo sola.

Mi ne komprenas tian argumenton kontraŭ "i" (kiun mi jam aŭdis
pasintece de aliuloj). Nenie estas skribite, ke sufiksoj ĉiam konsistu
el vokalo antaŭ konsonantogrupo.

Ja ĉiuj oficialaj sufiksoj estas tiaj. Sed ĉu pro tio, ke en la
Fundamento ne ekzistas sufiksoj kun la konsonanto 'b', oni komprenu,
ke eventuala sufikso "ub" estus tute malakceptebla pro ĉeesto de tiu
'b'?

Ĉu pro simila kialo ankaŭ la prefikson 'tele-' rajtas uzi nur
"siadiraj Esperantistoj"? ;-)

Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2010, 5:12:02 PM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'tutmondeca esperanto'
Francisko:


La nomo de tiu grupo komprenigas, ke ghi havas unu alian celon. Aliflanke, multigo de dissendogrupoj estas malfaciligajho por la partoprenantoj. CHu ne jam ekzistas iuj aliaj lokoj, taugaj por prigramatikaj temoj ?
Kiel mi jam diris, bonvolu utiligi la liston: <Tutmondeca...@yahoogroups.com>.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
May 2, 2010, 5:24:48 PM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'tutmondeca esperanto'
Fabio:
Sed ĉu pro tio, ke en la 
Fundamento ne ekzistas sufiksoj kun la konsonanto 'b', oni komprenu,
ke eventuala sufikso "ub" estus tute malakceptebla pro ĉeesto de tiu
'b'?
  
Se mi bone komprenas, Francisko volas diri ke sufikso konsistanta nur el unu vokalo ne eblas.
"ub" estus en ordo, kaj oni povus ankaŭ paroli pri la multaj uboj de la vivo, dum nur "u" estus iom pli problema.
Ĉu pro simila kialo ankaŭ la prefikson 'tele-' rajtas uzi nur
"siadiraj Esperantistoj"? ;-)
  
Tute alia demando.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
May 2, 2010, 6:31:50 PM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 2/05/2010 21:04, Fra Simo skribis:
  Tute klare, "chj/" kaj "nj/" ne estas sufiksoj, sed io alispeca.
Tia estas ankaŭ mia opinio.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2010, 5:27:24 PM5/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Mi ne "eltiras 'tele' el telegramo", sed deiras de la vorto τηλου kaj
ghia fonto. Chu vi prie ne legis mian alian mesaghon?
Mi ja legis ĝin, sed mi ne komprenas kiu estas la malsameco inter elirado el la greka vorto aŭ el ĝia uzo en modernaj lingvoj.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
May 3, 2010, 10:28:42 AM5/3/10
to la bona lingvo
On 2 Mai, 23:27, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Andreas:
> > Mi ne "eltiras 'tele' el telegramo", sed deiras de la vorto τηλου kaj
> > ghia fonto. Chu vi prie ne legis mian alian mesaghon?
>
> Mi ja legis ĝin, sed mi ne komprenas kiu estas la malsameco inter
> elirado el la greka vorto aŭ el ĝia uzo en modernaj lingvoj.

Vi estis skribinta: "Mi ne volas ignori ĝin (inkluzive de la dua
parto), sed eltiri 'tele' el 'telegramo' ŝajnas iom preter la 15-a
regulo."

Tial mi klopodis klarigi al vi, ke la fonto de "tele'" estas ne
"telegramo", sed la greka lingvo, el kiu lingvoj prenis la vorton
τηλου, do, ke oni ne agas preter Regulo 15, se ankau por Esperanto oni
prenas tiun chi vorton.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
May 3, 2010, 3:08:54 PM5/3/10
to la bona lingvo
On 2 Mai, 13:35, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Tial mi estas kontrau la 'leghigo' de tele- kiel afikso, ne char mi
> estas dogmisma kontraugrekulo (mi scias ke neniu akuzas min pri tio),
> sed char post akcepto de tele- venos tiuj kiuj volos leghigi mono- kaj
> bi- kaj poli- ktp., detrue al unu- kaj du- kaj plur- ktp.

Leghigo (kredeble vi celas oficialigon) de "tele'" ne estas bezonata,
char ghi povas jam nun esti uzata lau Regulo 15. Tio ja ne nepre
signifas, ke "malproksima" kaj "fora" estas amase anstatauataj de
"telea", ke anstatau "ununombro" oni uzos "mononombro" ktp. - io tia
ghis nun ne okazis kaj kredeble ne okazos. Ne chio, kion la normaro
principe permesas, estas ankau efektivigata. Bedaurinde iuj aferoj,
kiujn la normaro ne permesas, tamen estas efektivigataj ...

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages