sofistik-i/sofistik-a

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2010, 7:03:13 AM10/27/10
to °listo 'lbl'
Kion ni povas proponi por redoni la adjektivo sofistikan/sofistikitan en la esprimo

Mi uzas tre "sofistikitan" fotoaparaton.

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Antonio De Salvo

unread,
Oct 27, 2010, 8:14:48 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi uzus “rafinita”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 27 ottobre 2010 13.03
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) sofistik-i/sofistik-a

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Oct 27, 2010, 8:20:37 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sukcesas kompreni tiun frazon nur pro mia kompreno de la angla "sophisticated". Tiu angla vorto uzata en ĉi tia kunteksto laŭ mi signifas "teĥnike kompleksa" aŭ "teĥnike malsimple". Do por tiu frazo mi verŝajne dirus: "Mi uzas teĥnike tre kompleksan fotilon."

Tamen en aliaj kuntekstoj la angla "sophisticated" certe devus esti tradukata alimaniere.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2010, 4:22:18 AM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Provizorege mi registris:

sofistikitᅵa → rafinᅵitᅵa, teĥnikᅵe kompleksᅵa

La diskuto daŭras.

Ĝenerale: mi sekvas ĉiujn diskutojn. Kiam ili ĉesas, mi provas decidi. Ofte la diskutoj estas sen evidenta konkludo. En tiuj okazoj mi decidas mem.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Oct 28, 2010, 6:24:18 AM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu iu jam proponis “ellaborita” ?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 28 ottobre 2010 10.22
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) sofistik-i/sofistik-a

 

Provizorege mi registris:

sofistikit·a → rafin·it·a, teĥnik·e kompleks·a



La diskuto daŭras.

Ĝenerale: mi sekvas ĉiujn diskutojn. Kiam ili ĉesas, mi provas decidi. Ofte la diskutoj estas sen evidenta konkludo. En tiuj okazoj mi decidas mem.

Amike

Renato

--

Johan Derks

unread,
Oct 29, 2010, 5:54:12 AM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

Mi uzus “rafinita”.

Gxis

 

Vershajne mi ankau uzus. "Tehhnike kompleksa" estas la neutrala redono de 'sophistocated'. Tamen ghi havas la apudsignifon de 'rafinita', ech de 'ruza' au 'trompeme rafinita'.

La vorto sofisto ja en la Greka historio indikas homon kiu pretendas saghecon.

Mi ne scias, chu tiu apudsignifo estas konservita en la angla vorto kaj chu la lingvoj kiuj transprenis 'sophisticated' ankau transprenis tiun negativan apudsignifon. Tiam eble ankau 'ruztehhnika' au 'tehhnike ruza' estus oportuna.

 

Johan Derks

ro-esp

unread,
Oct 29, 2010, 7:51:32 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
ege angla nocio, ege fortradukinda

"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> Oct 29 11:54AM +0200 ^

> Antonio:
>> Mi uzus ?rafinita?.

> Vershajne mi ankau uzus.

eblete...cxu vi havas ekzemplojn en kiu vi nepre tradukus "rafinita"
al "sophisticated"?

> "Tehhnike kompleksa" estas la neutrala redono de 'sophisticated'.

Tiukaze mi eble uzus "malprimitiva". Kiam temas pri virino (kiu klare
videble lernis kiel konduti kaj kiel aspekti) mi nepre volus uzi alian
vorton. Io kia sxika, malpleba ?

> Tamen ghi havas la apudsignifon de 'rafinita', ech de 'ruza' au
> 'trompeme rafinita'.

cxu? Cetere cxe "rafini" mi unue pensas pri nafto, kaj due pri
nutrajxoj kiaj sukero, faruno, nudeloj (senbranigitaj)

> La vorto sofisto ja en la Greka historio indikas homon kiu pretendas
> saghecon.

Cxu la vortoj estas parencaj unu al la alia?

> Mi ne scias, chu tiu apudsignifo estas konservita en la angla vorto

Sendube iu cxi tie jes scias

> kaj chu la lingvoj kiuj transprenis 'sophisticated'

Mi ecx ne scias cxu ajna lingvo transprenis la vorton...

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages