eŭritmio

8 views
Skip to first unread message

Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 14, 2013, 5:04:01 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj listanoj,
Dum ĉi-jara IJK, oni multe parolis pri "nova" arto, nomita eŭritmio. Tiu vorto estas ankaŭ en Vikipedio. Fakte, ĉi-jare, oni festas ĝian centjariĝon. Temas pri dancado por esprimi onian senton. Tradukoj al la ĉina (arta gimnastiko) aŭ vjetnama (ritma gimnastiko) ne tute taŭgas, miaopinie. Ĉu ni akceptu la vorton eŭritmo aŭ ĉu ni proponas pli simplan vorton, la la koncepto de la bona lingvo? La proponoj de listanoj el diversaj landoj kaj kulturoj multe helpus.    Bv legi en                                                                

Josenilton

unread,
Sep 14, 2013, 5:16:10 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu en principo, kiel unua difino, povas esti "terapia komunikdanco"? [Ni vidu, ke la origina nomo jam naskiĝas kiel neologismo. Do ni eble bezonas "malkonstrui" tiun nomon, favore de la difino de la afero, uzante difinan nomon, kaj poste, eble, krei pli ĝustsencan neologismon, se necese, favore de la didaktika mallongeco de la nomo kaj ankaŭ por kongrui kun la internacia ununoma tendenco. Aŭ simple ni povas adopti la jam envikipediigitan nomon, mi ne scias.]


2013/9/14 Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2013, 7:17:31 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:


|   |  Ĉu ni akceptu la vorton eŭritmo aŭ ĉu ni proponas pli simplan vorton, la la koncepto de la bona lingvo?

Mi rigardis en Vikipedio kaj ŝajne oni traktas ĝin kiel propran nomon.

Ni povus provi per linio de la speco:

eŭritmio = bel-ritm-a danc-o, sent-esprim-a danco

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Sep 14, 2013, 7:16:50 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
"Euritmio" estas dancarto kiu estas ligita al antropozofio.
Ghia akcepto au neakcepto en la IL ne dependas de ni, sed de esperantistoj-antropozofoj (kaj homoj eventuale, kiuj akceptas ghin kiel novan modon sen esti antropozofoj). Provizore mi supozas, ke ili preferas sian "fakan" terminon euritmio.
Estas kontraunature fiksi iun alternativan kunmetajhon por afero pri kiu oni ne estas iniciito.
Ankau por japanaj boks- kaj dancartoj okcidentanaj esperantistoj ne fiksas ne-japanajn kunmetajhojn, chu?
Amike,
Johan
 
 
 ----- Oorspronkelijk bericht -----

Josenilton

unread,
Sep 14, 2013, 7:30:28 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com

Nobla John, data venia, se vi permesas, sed principe ni estas lingvistoj, kaj lingvistoj fakas pri ĉio rilata al lingvo, inkluzive de Taksonomio, kiu nomas aferojn el ĉiuj sciobranĉoj.

Ideale estus, ke cxio, kio ekzistas en la mondo, devus esti unue nomita en Esperanto, post konsulto al Bona Lingvo. (☺)



2013/9/14 Johan Derks <johan...@gmail.com>

Marcos Cramer

unread,
Sep 14, 2013, 7:44:04 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi fakte aŭdis "eŭritimio" de denaskulino, kiu mem praktikas tiun dancon en sia valdorfa lernejo.

Mi ĝenerale estas akceptema al apartaj radikoj por nomi apartajn dancojn, ekzemple "tango", "fokstroto" aŭ "labambo". "Eŭritmio" povus eble aparte veki ĉe ni bonlingvuloj la emon elpensi alternativon pro tio ke ĝi estas grekdevena vorto analizebla en la greka (kiel "bonritmeco"), ĉar ni ja kutimas kritiki tiajn grekaĵojn en Esperanto. Sed en ĉi tiu kazo mi ne emas malrekomendi la grekaĵon, same kiel mi ne emas malrekomendi aliajn Esperantajn radikojn por nomi dancojn.

Konklude, ni ja povus javi linion kun la milda signo "~", sed certe ne kun la malrekomenda signo "→". La alternativo "belritma danco" proponita de Renato ŝajnas bona, ĉar ĝi memorigas pri la signifo de la greka esprimo kaj pro tio povus esti komprenata ankaŭ de homoj, kiuj ne legas niajn liniojn. Mi malpreferas mencii duan alternativon. Do la linio povus laŭ mi esti

eŭritmi·o → bel·ritm·a danc·o

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Sep 14, 2013, 8:11:11 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Unue gravas esti realisma lingvisto, kiu ne altrudas alternativojn al subkulturoj.
Due gravas konsideri, chu laboro malantaua skribotablo entute havas sencon, se ghi ne estas akceptata de la parolantoj.
Kio estas "data venia"?
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 14 september 2013 13:30
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) eŭritmio

Nobla Johan, data venia, se vi permesas, sed principe ni estas lingvistoj, kaj lingvistoj fakas pri ĉio rilata al lingvo, inkluzive de Taksonomio, kiu nomas aferojn el ĉiuj sciobranĉoj.

Johan Derks

unread,
Sep 14, 2013, 7:42:48 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Tre bone, sed tio estas pli ekspliko ol alternativa vorto (nova formo).
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 14 september 2013 13:17
Onderwerp: (la bona lingvo) eŭritmio
--

Josenilton

unread,
Sep 14, 2013, 7:50:40 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias tre ĝeneraliga tiun BEL-RITMA DANCO-n. Unuarigarde ni devas nomi la aferojn laŭ ties funkcioj, celoj, substancoj..., ne laŭ ties pure etimologidevena nomo. Esperanto ne estas nur laŭliter-traduka lingvo, sed ĝi estas ĉefe nomreguliga aŭ nomkorekta lingvo.


2013/9/14 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--

Josenilton

unread,
Sep 15, 2013, 5:57:26 AM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Vi tute pravas, Johan.
Data venia estas entrudighinta latinajxo, kiun mi enmetis. Mi petas vin malkonsideri gxin kaj ecx petas pardonon pro gxia uzo.


2013/9/14 Johan Derks <johan...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Sep 15, 2013, 7:06:45 AM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton:

 

|   Esperanto ne estas nur laŭliter-traduka lingvo, sed ĝi estas ĉefe nomreguliga aŭ nomkorekta lingvo.

 

Do, bonvolu proponi ion.

Amike

Renato

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

Josenilton

unread,
Sep 15, 2013, 7:13:04 AM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ŝatis vian proponon SENT-ESPRIMA DANCO, ĉar tio estas ĝia ĉefa karakterizo, ne ĝia beleco, malgraŭ ĝia etimologia deveno en tiu ĉi lasta senco. Tamen, ankaŭ EŬRITMIO povas apudiĝi al ĝi, sed post ĝi, pro ties internacieco kaj markeca trajto.


2013/9/15 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Renato Corsetti

unread,
Sep 15, 2013, 10:27:24 AM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
|   Data venia estas entrudighinta latinajxo
Nu, fakte mi daŭre rimarkis, ke ĉefe kleraj latinidlingvanoj uzas en Esperanto enmeti latinajn esprimojn, kiujn oni normale enmetas en la latinidajn lingvojn, mi kreis paĝon por tiuj esprimoj por doni la samsignifan esprimon en Esperanto.

Bonvolu rigardi en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Esperanto_ne_estas_la_latina , kaj konsili.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Josenilton

unread,
Sep 15, 2013, 10:36:59 AM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankegon! Mi rapide entrughighos en ghin! ☺


2013/9/15 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Renato Corsetti

unread,
Sep 15, 2013, 11:55:21 AM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

Bone, do ni havas proponojn:

 

eŭritmi·o = bel·ritm·a danc·o, sent-esprim-a danco

Markos limiĝus nur al la unua esprimo kaj Josenilton aldonus ankaŭ la duan.

Kion pensas la aliaj?

Johan Derks

unread,
Sep 15, 2013, 2:11:08 PM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke chiu danco esprimas senton.
Oni povus havi la saman kontrauon pri "belritma danco", sed almenau ghi apudas la originan intencon.
Se mi scius alternativon por 'bel', mi dirus ghin, char aparte de beleco, ghi havas iun aspekton de solenecon, charmo, spiriteco ............
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 15 september 2013 17:55
Onderwerp: (la bona lingvo) eŭritmi-o
--

Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 15, 2013, 10:02:05 PM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

eŭritmi·o = bel·ritm·a danc·o, sent-esprim-a danco

Mi pensas, ke ambaŭ proponoj taŭgas kaj kompletigas unu la alian. Tamen, mi preferas la unuan (belritma danco). Ĉu oni skribas majuskle? Ĉiakaze, ili pli taŭgas ol la tradukoj ĉina (arta gimnastiko) kaj la vjetnama (ritma gimnastiko)          Amike,                                                                                                                                                                               Thu


2013/9/15 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Pjer

unread,
Sep 16, 2013, 4:25:30 AM9/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
En la franca "eurythmie" ekde la malnova greklingvo koncernas arton, ne nur danco sed ankaù verko, arĥitekturo. En la ĉitiea diskuto ni parolas pri danco kreita de Rudolf Steiner, ĉu ne estas bone proponi kun grandlitero (majusklo) komence: Eùritmio = bel-ritm-a danco ...  ? kaj eùritmio = bel-ritm-ad-o?

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2013, 5:27:59 AM9/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
En la franca "eurythmie" ....
Ankaŭ en la itala, kaj tio klarigas, ke la celo de la ĉina kaj vjetnama tradukoj eble estis traduki tiun pli ĝeneralan esprimon, kiu koncernas arton.

Krome PIV, mi ĵus konstatis, havas la vorton "eŭritm-o" = regula pulso.

Eble ni povus havi:

eŭritmi·o (dancoformo proponita de Rudolf Steiner) = bel·ritm·a danc·o, sent-esprim-a danco
eŭritm-o (pri pulsado) --> regula pulso

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Sep 16, 2013, 5:59:52 AM9/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, espe...@phnet.fi, ko...@phnet.fi/esperart
Mi shatus informighi de antropozofo, chu li konsentas, ke Euritmio estas sent-esprima au ke pli tauga karakterizo estas sent(o)montra, sent(o)prezenta au io tia. 
(Mi mem unu jaron instruis en Steiner-lernejo, sed ideologie kaj karaktere ne sidis bone tie.)
kaj ankau chu li konsideras euritmion kiel "markon" de Steiner-lernejoj, kiun oni povus reprezenti majuskle.
Chu vi, sinjoro Eriksson, havas opinion?
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 16 september 2013 11:27
Onderwerp: (la bona lingvo) eŭritmi-o

--

Johan Derks

unread,
Sep 18, 2013, 5:19:14 AM9/18/13
to la-bona...@googlegroups.com, Börje Eriksson
Mi ricevis de finna antropozofo Börje Eriksson jenan respondon al mia demando, chu "euritmio" estas pli sento-esprima au (ankau) sent(o)montra, sent(o)prezenta au io tia:
 
Mi estas ghardenisto kaj eble ne respondas tiel kiel sperta eŭritmisto respondus... Eble estas pli facile diri kio eŭritmio ne estas. Fakte mi rigardis en Wikipedia/esperanto kion oni diras pri eŭritmio, kaj tio vere nenion komunan havas kun mia sperto de eŭritmio. Almenau ghi ne estas gimnastiko au jogo!, malgrau ke oni uzas eŭritmion ankau por pedagogio, terapio kaj ech kiel kuracil-metodo. Sed chefe eŭritmio estas arto per kiu oni faras vortojn, muzikon, sentojn, pensojn, eble spiritajn etosojn kiel humuro, videblaj. Do, per eŭritmiaj movoj oni provas trovi esprimi diversajn aferojn, ne nur sentojn. La germanlingva Wikipedio esprimas lau mi bone tiel:  
 ((eine expressionistische Kunst, eine Gebärdensprache, die dasjenige durch den ganzen Leib als bewegte Plastik auszudrücken vermag, was durch Sprache sehr umständlich zu beschreiben und vermitteln ist, bzw. Gedichte und Tonstücke sichtbar umzusetzen.))
Eble oni do povus diri ke eŭritmio estas iu certa formo de "signolingvo" parolata per la tuta korpo, kvankam eble ne komprenebla tiel bone per intelekto kiel normala lingvo. (Mi mem komprenas la senton de eŭritmio pli bone kiam mi mem ghin faras ol kiam mi estas rigardanto.) Sentoj gravas, kvankam ne nur ili, malfacile tamen estas trovi alian pli taugan vorton ol de vi uzata "sent-esprima" arto per movoj.
Mi esperas ke mi almenau iomete povis klarigi la celon de tiu multflanka arto, eŭritmio, kiun mi ne rigardas nur kiel marko de Steiner-lernejoj, oni jam uzas eŭritmion en diversaj aliaj lokoj, ech ne nur antropozofiaj, chu korekte au ne, tion mi ne volas jughi
.
Mi dankas al li, kvankam estas malfacile decidi nun, chu sento-esprima ankorau taugas.
Por mi ne. Vorto, kiu ankau proksimighas la esencon estas simbola danco, sed ghi same ne estas ideala alternativo por euritmio kiel bel-ritma, sent-esprima.
 
Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Sep 18, 2013, 5:46:45 AM9/18/13
to la-bona...@googlegroups.com, Börje Eriksson
Johan:
Borje Eriksson skribis:

malfacile tamen estas trovi alian pli taugan vorton ol de vi uzata "sent-esprima" arto per movoj.
Johan komentas:

|  Vorto, kiu ankau proksimighas la esencon estas simbola danco, sed ghi same ne estas ideala alternativo por euritmio kiel bel-ritma, sent-esprima.
Bone. Ni plucerbumu.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages