Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z pri permesataj pozicioj de la 26-a litero

5 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Dec 4, 2010, 5:20:00 AM12/4/10
to la bona lingvo
Ghi estas legebla en jena retejo:

http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33284 .

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Dec 5, 2010, 4:12:19 AM12/5/10
to la bona lingvo
Mi demandas min chu oni devas ankorau akcepti mesaghojn de Andreas
Kueck.
Dum pasintaj monatoj daure estis klopodoj pro atingi iun kompromison
rilate la manieron en kiu li diskutas en chi-tiu retdiskutlisto. Kio
estas pli serioza: li misfamigis ekster nia rondo, ekz. en AdE-
diskutoj, niajn klopodojn ekinterkonsenti pri kriterioj por akcepti au
malrekomendi novvortojn, markis ilin kiel 'alian planlingvon' ktp.
Ni ne akceptu lin plu kiel gaston au membron chi-tie.

renato....@virgilio.it

unread,
Dec 5, 2010, 5:43:37 AM12/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

>Ni ne akceptu lin plu kiel gaston au membron chi-tie.

Nu,
vere Andreas estas iomete aparta kaj kun tre firmaj ideoj. Sed eble ni
ne faru lin martiro. Finfine almenau principe liaj ideoj pri
konsiderado de neeuropaj lingvoj estas interesaj.

Chiuokaze nun mi
estas eksterlande kaj ne povas tre multe korespondi. Mi revenos post
kelkaj tagoj kaj tiam mi provos kotnakti Andreon.

Amike

Renato


***************************
Renato Corsetti
<renato.corsetti @ esperanto.org>
***************************

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 5, 2010, 7:09:17 AM12/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Johan:

>>Ni ne akceptu lin plu kiel gaston au membron chi-tie.

> Nu,
> vere Andreas estas iomete aparta kaj kun tre firmaj ideoj. Sed eble ni
> ne faru lin martiro. Finfine almenau principe liaj ideoj pri
> konsiderado de neeuropaj lingvoj estas interesaj.

Mi baze samopinias kun Renato.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Johan Derks

unread,
Dec 5, 2010, 7:51:00 AM12/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
La ideon ke eble ni ne faru lin martiro, mi komprenas.
Mi pli ol kiu ajn opinias ke li havas tre firmajn kaj interesajn ideojn.
Des pli malakceptebla estas lia konduto ke li pashas ekster la ringon,
kiu klopodas (almenau mi kaj kelkaj aliaj) komplezi lin, proponante internan
diskuton kun respekto al lia laboro.
Kaj liaj vortoj ekster ni pri ni estas klare misfamigaj.
Li rifuzas respondi al petoj kaj argumentoj interkonsilighi pri siaj
denuncoj kaj verdiktoj.
Tiu sinteno kaj la starigon de propra 'forumo' por kiu li petas atenton che
ni
ne nur afektas lian propran prestighon
sed ankau la valoron de malferma al chiuj esperantologia diskutado.

Johan


Renato skribis:

> Johan:

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Andreas Kueck

unread,
Dec 5, 2010, 5:13:11 PM12/5/10
to la bona lingvo
On 5 Dez., 10:12, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:
> chu oni devas ankorau akcepti mesaghojn de Andreas
> Kueck.
> [...] li misfamigis [...] niajn klopodojn ekinterkonsenti pri kriterioj por akcepti au
> malrekomendi novvortojn, markis ilin kiel 'alian planlingvon'

Mi simple pensas, ke ankau por ghi tiu au alia rezolucio de la
Esperanto-Forumo Z ja povus esti nepre utila ;-)

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages