pudingo: klarigpetoj

4 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 29, 2015, 4:20:27 PM8/29/15
to ED.BLdiskutlisto
En la SSV-listo troviĝas
- puding·o [1oa] (en la senco de mola deserto kies ĉefa ingredienco estas lakto) → flaŭn·o

La starngaĵo etas en la fakto ke la anstataŭenda vorto (pudingo) estas oficiala kaj ke la proponata anstaŭa SSV (flaŭno) ne estas oficiala.

Krome mi ne bone komprenas la signifmalsameco inter
- pudingo (deserta plado, mikaĵo el faruno, ovoj, graso,. sukero, boligita en pelvo, bakita aŭ vaporkuirita)
- kaj flaŭno (
Dolĉaĵo farita el miksaĵo de lakto, sukero kaj ovo aŭ faruno, ofte kun aldonaj gustigiloj kiel vanilo aŭ kakao, kiun oni kuiras ĝis ankoraŭ mola, malfirma stato.).

Dankon al kiu klarigos, JoKo Rinaldo

Ŝtonĉjo

unread,
Sep 1, 2015, 8:36:38 AM9/1/15
to la bona lingvo
Saluton,

Mi persone dirus "kremajho" au "krema postmanghajho" por tiaj  aferoj, kaj aldonas la specialan vorton en la originala lingvo se indas: "flan" (DE), "entremets" (FR), "pudding" (EN).

flaŭn·o → puding·o, krem·desert·o

Pri kukaj aferoj, mi vidas ke estas indiko pri "kresp". Sed ekzistas ankau "flano" kiu signifas la saman aferon (bedaurinde, ghi estas fundamenta, se ne, indus rubejen, he he...)
En PIV, aperas aliaj samsignifajhoj je "flano": "blin.o, flaŭn.o, pat*kuk*o, plat*pan*o, tort*o." - http://vortaro.net/#flano
Vikipedio priskribas ankau "palachinko", "talo", "pico" (9a eldono, kiun oni povus priskribi kiel flano au torto, eble inda je anstatauigo che LBL)

Mi proponas:

kresp·o, tortijl·o, blin·o, palaĉink·o   pat·kuk·o, plat·pan·o, flan·

Notu: ial, mi ne sukcesas bone aperigi la paghojn de la vikio (provis per "Chrome" k "IE"): mi devas klaki "rigardi vikitekston" por povi legi la enhavon, se ne, che paghoj aperas nur la ornamajhoj k titolo, sed ne la chefa teksto.

Amike

Shtonchjo

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2015, 12:24:29 PM9/2/15
to °listo 'lbl'
Ŝtonĉjo:

flaŭn·o → puding·o, krem·desert·o

kresp·o, tortijl·o, blin·o, palaĉink·o   pat·kuk·o, plat·pan·o, flan·

​En ordo laŭ mia kompreno de kuirarto. Sed aliaj pli spertaj bonvolu helpi.
 

Notu: ial, mi ne sukcesas bone aperigi la paghojn de la vikio (provis per "Chrome" k "IE"): mi devas klaki "rigardi vikitekston" por povi legi la enhavon, se ne, che paghoj aperas nur la ornamajhoj k titolo, sed ne la chefa teksto.

​L a teĥnika probelmo ankoraŭ ne esti solvita. Provizore bonvolu uzi ​http://uea.org/vikio/La_bona_lingvo .

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages