Saluton,
Mi persone dirus "kremajho" au "krema postmanghajho" por tiaj aferoj, kaj aldonas la specialan vorton en la originala lingvo se indas: "flan" (DE), "entremets" (FR), "pudding" (EN).
flaŭn·o → puding·o, krem·desert·o
Pri kukaj aferoj, mi vidas ke estas indiko pri "kresp". Sed ekzistas ankau "flano" kiu signifas la saman aferon (bedaurinde, ghi estas fundamenta, se ne, indus rubejen, he he...)
En PIV, aperas aliaj samsignifajhoj je "flano": "blin.o, flaŭn.o, pat*kuk*o, plat*pan*o, tort*o." -
http://vortaro.net/#flano.
Vikipedio priskribas ankau "palachinko", "talo", "pico" (9a eldono, kiun oni povus priskribi kiel flano au torto, eble inda je anstatauigo che LBL)
Mi proponas:
kresp·o, tortijl·o, blin·o, palaĉink·o → pat·kuk·o, plat·pan·o, flan·o
Notu: ial, mi ne sukcesas bone aperigi la paghojn de la vikio (provis per "Chrome" k "IE"): mi devas klaki "rigardi vikitekston" por povi legi la enhavon, se ne, che paghoj aperas nur la ornamajhoj k titolo, sed ne la chefa teksto.
Amike
Shtonchjo