La "noticoj" de Nunonia.com

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2012, 11:31:38 AM3/4/12
to °listo 'lbl'
Thierry:
Chu iuj povus atentigi  la prizorgantojn de la cetere bonega projekto
http://nunonia.com
ke ilia uzo de "noticoj" estas hispanismo.

    notic·o → (mal·long·a) nov·aĵ·o
Mi atentigis ilin. Mi ne kedas, ke tio havos efikon, sed tamen mi faris.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Mar 5, 2012, 2:31:09 AM3/5/12
to la-bona...@googlegroups.com

Eble pluraj atentigoj de malsamaj homoj havus pli da efiko.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 4 marzo 2012 17.32
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) La "noticoj" de Nunonia.com

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2012, 1:57:33 PM3/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>   Eble pluraj atentigoj de malsamaj homoj havus pli da efiko.

Eble jes. La problemo estas kiel instigi homojn "atentigi". La eventuala kampanjo "Bone lingvu!" eble estus iom troa, sed se iu proprainicate volas atentigi la redaktistaron de la ret-pordego Nunonia pri tio, ke "notico" efektive devus esti "novaĵo", ilia adreso estas  Nunonia <reda...@nunonia.com>.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Mar 6, 2012, 3:47:48 AM3/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:


> Eble pluraj atentigoj de malsamaj homoj havus pli da efiko.

Mi nun ankaŭ atentigis ilin. Mi kombinis tiun atentigon kun laŭdo pri la aliaj ecoj de Nunonia, ĉar ĝenerale homoj pli emas akcepti kritikon de homoj kiuj ne nur kritikas sed ankaŭ laŭdas (kaj ĉar ĝi ja estas ĝenerale laŭdinda).

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages