renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org
> En Vikipedio ĉio estas trovebla. Oni atentigis min pri la paĝo
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Tomasz_Gollob en kiu oni parolas pri pola
> motorbiciklisto, kaj difinas lin kiel "skoriisto". En la angla la
> specialaĵo havas la nomon "Speedway". Kio estus tio en Esperanto?
>
> Cetere li ankaŭ okupiĝas pri "motokroso". Ankaŭ tiu vorto prezentas
> problemojn en Esperanto. Ĉu simple ĝi iĝu "motokros-o"?
>
> Amike
>
> renato
> --
>
> /renato corsetti/
> /via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,/
> /ren...@esperanto.org/
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
MI ne scias kial rapidvojo ne estas permesita en Esperanto.
> MI ne scias kial rapidvojo ne estas permesita en Esperanto.
Ĝi estas neniel malpermesita, kiel montras ankaŭ viaj
ekzemploj. Ankaŭ ĉi tie, kiel en ĉiuj prilingvaj diskutejoj,
iuj opinias, ke normala Esperanto estas erara kaj ke PAG ne
estas sufiĉe dika. Ili fabrikas novajn "logikajn" regulojn
kaj tiel konfuzas kaj malfaciligas Esperanton.
Harri
Se ghi estus permesata (de aglutinaj reguloj), mi rajtus uzi ankau
"rughrozo" por mia "rugha rozo". Kaj milojn tiajn kunmetojn.
Estas aparta kutimo de la germana ortografio (kaj de la hungara, supozeble ankau de kelkaj aliaj lingvoj), ke adjektivon kun la poste venanta substantivo oni povas skribi unuvorte, sen interspaco inter la du vortoj.
> Se oni akuzas geamikojn, ke ili "fabrikas novajn regulojn" kaj ke
> ili "konfuzas kaj malfaciligas Esperanton", estas deca pruvi tiajn
> akuzojn, au almenau klarigi siajn akuzojn.
Mia mesaĝo nur celis atentigi al bonvena nova ano de la listo, ke
li estu singarda rilate la opiniojn de la listanoj, kaj ne kredu naive,
ke ĉiuj ĉi tie defendas normalan Esperanton.
La afero mem, pri "dikfingro" k.a., estis "klarigita" ankaŭ ĉi tie, sed
vi ŝajne ne aprobas tion, ke el samaj faktoj malsamaj personoj
povas fari malsamajn konkludojn. Ili simple pritaksas la argumentojn
malsame.
Neniu devigas vin uzi formojn, kiujn vi opinias malbonaj, sed
bonvolu ĉesi gurdi, ke "rapidvojo" ne estas permesata en
Esperanto. Se tio tre kapdolorigas vin, aldonu linion pri la temo,
fine de via mesaĝo, Katone, post la subskribo. Tie spertaj
retumantoj ofte montras proverbojn aŭ ŝercojn aŭ aliajn amatajn
ĉevaletojn. Povus esti ekzemple devizo ate de ci ante cian
kontraŭadon ante dikfingrojn kaj rapidvojojn.
Amike
Harri
Kara Marcel,
Mi ne vidas tiujn ombrajn nubojn.
En chi-tiu kazo ni ne lasu nin gvidi per timo ke
nelingvismaj esperantistoj (mis)uzos la eblecon fari esceptojn al ghenerala
regulo, mi pensas.
La ghenerala regulo estas tre klara.
Iam venos eble la bezono fari vortojn kiaj rapidbiciklo kaj rapidstrato,
kiuj ne estas simple rapidaj bicikloj au rapidatrafikaj stratoj.
Kiel vi diras ankau germanoj ne facile kreas la kontestitajn kombinajhojn
kaj - mi pensas - ne estas lingvoj kiuj jes facilkutime formas ilin.
Do ni ne bezonas timi ke inundos nin vortoj el falsa amikeco kun tia lingvo.
La vera danghero estas en la akceptado de 'internciaj' vortoj kiuj estas nur
'europaj'.
> Marcel:
>
> > Do ekzistas du kampoj, kaj ambau "jam alprenis firman vidpunkton pri
> chi tiu afero".
>
> Mi mem estas ekster la du kampoj. Mi akceptas la tradiciajn vortojn
> "dikfingro, alt-lernejo, ktp..." kiel apartajn german-formajn vortojn.
> Mi akceptas la klarigon de Abengo, ke "rapidvojo" estas "vojo de
> rapido", sed mi mem normale ne kreas tiajn vortojn. "Privata letero" ne
> iĝas "privat-letero", aŭ almenaŭ nun mi ne povas antaŭvidi situacion
> en
> kiu tiu vorto povus esti kreata.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
>
> /renato corsetti/
> /via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,/
> /ren...@esperanto.org/
> MI ne scias kial rapidvojo ne estas permesita en Esperanto. Mi konas multe
> da esperantaj vortoj similaj al rapidvojo. Ekzemple:
>
> - Altlernejo, Altfrekvenco
> - Bondeziroj, bongusto, bonŝanco
> - Mezlernejo
> - Plenopovo, plennokto
> - Tujmesaĝo, tujmesaĝilo
>
> En la germana lingvo estas multe da similaj vortoj: Ekzemple:
>
> - Schnellzug
> - Eilpost
> - Gutachtung
> - Hochofen, Hochschule
> - Kühlschrank
> - Schnellbahn, Schnellimbiß, Schnellpost
>
> En PIV trovas ankaŭ kelkaj similaj vortoj, bongusto, bonordoro
>
> via amike
> Abengo
>