Haleluja estas transkribo de la hebreaj vortoj ‘allelū Jāh, kiuj signifas “lauxdu la Eternulon” aux “gloru la Eternulon” (ne “lauxdo/ gloro estu al vi Dio). Tamen, tra la jarcentoj kaj en la kristana mondo, perdigxis la konscio pri tiu signifo, kaj la vorto restis kiel gxoja ekkrio, uzata ankaux ekster la religia kunteksto.
En la Malnova Testamento tradukita de Zamenhof (pli precize, en la Psalmaro) haleluja trovigxas 23 fojojn, memstare kiel lauxda ekkrio, sekvate de “lauxdu la Eternulon” aux “gloru la Eternulon” ; ekzemple:
148
Haleluja!
Gloru la Eternulon el la ĉielo,
Gloru Lin en la alto.
En la Nova Testamento (Londona eldono 1912) haleluja trovigxas 4 fojojn (en Apokalipso 19), cxiam memstare kiel lauxda ekkrio.
Mi ne vidas kialon por anstatauxigi tiun vorton (samkiel aliajn, ekzemple amen, hosana, kiuj jam akiris propran civitanecon).
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 17 novembre 2015 13:58
A: ~ listo lbl <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) haleluja kaj hosana
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
| Mi ne vidas kialon por anstatauxigi tiun vorton (samkiel aliajn, ekzemple amen, hosana, kiuj jam akiris propran civitanecon).
La demando estas, ke haleluja kaj hosana jam delonge perdis sian religian karakteron, kaj farigxis simple gxoja aux lauxda ekkrio.
En la komunuza itala lingvo, oni dauxre diras “grazie a Dio” (= “danke al Dio”) por diri simple “felicxe, bonsxance”, sen ia religia subkompreno. Mi ecx auxdis: “danke al Dio, mi estas sendiulo”. Do, se nepre oni volas doni ekvivalenton ekster la religia fako, mi dirus “gxoju!”, “jubilu!” (por haleluja) kaj “lauxdon!”, “gloron!”, “vivu!” por hosana.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 17 novembre 2015 16:12
A: °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) haleluja kaj hosana
Antonio:
--