tawzi

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 28, 2010, 8:08:42 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> Oct 24 09:48PM +0200 ^

> Marcos:
>> Mi dirus "senvesti?o-spekta?o". (Mi uzas "spekta?o" kun la sama
>> signifo kiel >>"spektaklo", la? propono de ReVo. Kion opinias la
>> aliaj pri tio?)

> La priskribo estas tute ghusta, sed mankas la signifo 'to tease':
> tauzi, eksciti.
> Mi pensas pri tauzo-nudigho, sed mi ne estas certa pri tio, chu oni
> komprenos 'tauzo' > kiel mi celas ghin.

Law desmedt:verwarren, in de war brengen,dooreenschudden,
verfomfaaien, toetakelen,ruw behandelen. PIV (mangxu gxin la mefisto)
malkontestas :malmilde trakti per skuado aw tirado,malordigi per
tirskuado aw cxifonigo

Mi certas ke tion ci ne celas

Cxu indus havi linion: tawzi-->malkaresi (aw io alia) ?


gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Leo De Cooman

unread,
Oct 29, 2010, 8:11:47 AM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 29/10/2010 1:08, ro-esp skribis:

>
> Cxu indus havi linion: tawzi-->malkaresi (aw io alia) ?
taŭzi --> malglatigi?

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2010, 6:29:18 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ PIV la ĉefa senco de "taŭzi" estas "malordigi, tirskuante aŭ ĉifante". ReVo donas similan ĉefan signifon.

Laŭ mi ĝi estas utila radiko, kaj mi pli emus proponi ĝin por oficialigo ol malrekomendi ĝin. Sed eble mi ŝanĝos mian opinion se iu proponas ĉi tie tre bonan alternativon. Nura "malordigi" tamen ne kontentigus min, kaj "malglatigi" eĉ malpli.

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Oct 30, 2010, 9:45:26 AM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

“Taŭzi” estas unu el la neoficialaj vortoj, kiujn mi uzis en “La ŝtona urbo”. Mi decidis uzi neoficialajn vortojn nur post serioza pripensado, kiam ŝajnas al mi, ke ne ekzistas oportuna alternativo. Jen la citaĵoj el la Tekstaro de Esperanto.

 

j apud li estis Dumna, kiu ne plu similis tiun distaŭzitan, sendentan avinaĉon, sed nun aspektis alte
fante niajn hararojn ĝis ili similis malnovajn distaŭzitajn nestojn. La sola maniero fuĝi el la vento
rdigitaj bukloj sur lia frunto. Ignorante nian distaŭzitan staton, ili tiris nin eksteren en la lumon
n laŭeble, kaj atendis nian vicon por kombi niajn taŭzitajn harojn. La virinoj portis al ni kombilojn
: ŝia robo mispendis, ŝiaj haroj estis freneze distaŭzitaj, kaj ŝia vizaĝo aspektis nekredeble verda.
 venis de trans la maro. Ili estis malpuregaj kun taŭzitaj barboj, kaj en iliaj vizaĝoj regis esprimo
ario rapidis en nian ĉambron kun la haroj ankoraŭ taŭzitaj de la dormo, kaj diris, ke ni venu al la v
aj oni enkondukis Filonon. Li aspektis ĉifite kaj taŭzite, kun plurtaga barbo. Mi ekstaris por renkon

 

Ĉi tie vi vidas nur unu linion por ĉiu citaĵo, sed se vi mem serĉas en la Tekstaro, klakante sur la vorto eblas ricevi la tutan koncernan alineon.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 30 ottobre 2010 0.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) tawzi

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2010, 3:33:05 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 29/10/2010 23:29, Marcos Cramer skribis:

> Nura "malordigi" tamen ne kontentigus min, kaj "malglatigi" eĉ malpli.

Mi kuraĝas lastan proveton: taŭzi --> (se temas pri ŝtofoj) malgladi

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Oct 30, 2010, 4:05:19 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Se temas pri sxtofoj, eble tauxgus "cxifi".
Tamen, laux mia persona sento "tauxzi" ne aplikeblas al sxtofoj. Mi senprobleme uzas, kontrauxe, "(dis)tauxzitaj haroj".
Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 30 ottobre 2010 21.33


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) tawzi

Je 29/10/2010 23:29, Marcos Cramer skribis:

Amike salutas Leo

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages