nomarko, nomarĥo

4 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Apr 12, 2026, 10:28:26 AM (3 days ago) Apr 12
to la bona lingvo
Mi proponas:
  • nomeso → nomarĥio
  • nomarko, nomarĥo → nomarĥiestro
En la Tekstaro, la vortoj troviĝas nur en La Faraono, kiu uzas la vortojn nomeso kaj nomarĥo. PIV preferas: nomeso → nomarĥio (kiel antikva egipta provinco). 

Tamen, laŭ mia kompreno (sed ne en la vortaro), nomarĥio estas ankaŭ distrikto en moderna Grekujo.

Alternative, oni povas proponi alidirekte "nomarkio, nomarĥio → nomarĥejo, nomarĥujo", sed tiuj vortoj ŝajnas al mi pli dusencaj, ĉu ne?

Flanke, pri simila vorto ni jam havas:
  • monarkio, monarĥio ~ monarĥregno
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages