resilienc-o

20 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2014, 8:22:56 AM3/28/14
to °listo 'lbl'
En Fejsbuko oni komenci demandi kiel oni diras en Esperanto 'resilienco'.

La afero ŝajnas relative komplika se oni provas rigardi en Vikipedio
http://en.wikipedia.org/wiki/Resilience_(disambiguation)

Ĉu iu havas proponojn?

Amike

Renato


-- 

renato corsetti ren...@esperanto.org

lowenstein, anna

unread,
Mar 28, 2014, 8:26:13 AM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Tio dependas de la kunteksto. Se temas pri emocia "resilienco" mi dirus "kapablo (emocie) resalti".

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 28, 2014, 12:13:35 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
POSTTRAŬMA REARANĜIĜO/READAPTIĜO/REINTEGRIĜO/REFORMIĜO/RESTRUKTURIĜO. 
 
La ideo, kaj pri emocia traŭmo, kaj pri fizika traŭmo, estas la kapablo, kiun la traŭmito (homo aŭ objekto) havas, reakiri sian antaŭan formon, sammomente aŭ plej eble rapide.

Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2014, 1:07:30 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
La ĝenerala signifo de la angla "resilience" estas "la kapablo de iu aŭ io sukcese primajstri ŝanĝojn". Estas malfacile kapti tiun ĝeneralan signifon en konciza bone komprenebla vorto en Esperanto. Sed kiam oni pensas pri unuopa apliko de la vorto, certe eblas trovi alternativojn. Por la psikologia senco, verŝajne taŭgas "restariĝemo". Por la ekologia senco ("la kapablo de ekologia sistemo adaptiĝi post ŝanĝoj tiel ke ĝi evitas grandajn perdojn kaj resaniĝas rapide"), verŝajne taŭgas "rezistemo".

Amike,
Markos

Josenilton

unread,
Mar 28, 2014, 1:22:48 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi tre ŝatis tiujn alternativojn.

 

Sed kion diri, en la tereno de Fiziko, pri la materialoj, kiuj kvazaŭelaste memreakiras sian antaŭan formon, post malformiga ŝoko, frapo, bato, premo, varmigo, rompo, tensio, rezidua deformo, difekto...? Ĉu validus la internacidevena faktermino REZILIENCO?

 


--

Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2014, 1:37:16 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Sed kion diri, en la tereno de Fiziko, pri la materialoj, kiuj kvazaŭelaste memreakiras sian antaŭan formon, post malformiga ŝoko, frapo, bato, premo, varmigo, rompo, tensio, rezidua deformo, difekto...? Ĉu validus la internacidevena faktermino REZILIENCO?

Verŝajne taŭgas "deformrezistemo".

Amike,
Markos

Josenilton

unread,
Mar 28, 2014, 1:44:27 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Okazas  nur, ke la materialo suferas la deformon, sed poste ĝi maldeformiĝas aŭ reformiĝas, tio estas, ĝi reakiras sian antaŭan formon. Do, en vero, ĝi ne estas nepre deformrezistema, sed ĝi estas deformiĝ-nerestema. Ĉu povas esti, do, NEDEFORMIĜEMO?

--

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2014, 1:55:36 PM3/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi estas konservanta ĉiujn mesaĝojn pri ĉi tiu vorto.

Pro la indiko de Markos pri la ĝenerala signifo ĉu "ŝanĝelteno" povus taŭgi, kvankam en itala vortaro oni indikas la ĝeneralan signifon kiel "rezisto".

amike

Renato

renato corsetti

ren...@esperanto.org
 

lowenstein, anna

unread,
Mar 29, 2014, 3:37:24 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
La problemo pri tiuj teknikaj terminoj, kiujn oni uzas nur en fiziko aŭ en alia fako, estas ke poste la homoj komencas apliki ilin pli vaste kun ĉiuj kromsignifoj, kiujn ili akiris en la naciaj lingvoj. La sama afero okazis pri "rilaksi". Sed supozeble la vortoj jam ekzistis nacilingve antaŭ ol oni ekuzis ilin fake, kaj ne inverse. Do, teorie ni povus fari same en Esperanto, t.e. trovi taŭgan terminon por la teknika uzo surbaze de la normale vortprovizo.

Anna

lowenstein, anna

unread,
Mar 29, 2014, 5:23:50 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu eblus esprimi la aferon pozitive anstataŭ negative? Ekzemple "form-retenema" aŭ "form-rezista".

Anna

Josenilton

unread,
Mar 29, 2014, 6:55:01 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

Nu, antaŭ ol okazos eksterbonlingva nomigo de la afero laŭ fizika vidpunkto (se tio vere ne jam okazis), kaj obee al nia principo de klariga simplemeco, ni povas enlistigi DEFORM-REZISTEMON kaj/aŭ NEDEFORMIĜEMON. Kion vi ĉiuj pensas?

 

 

Josenilton

unread,
Mar 29, 2014, 7:09:42 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Jes. Mi kredas, ke tiuj alternativoj samvalidas.

Josenilton

unread,
Mar 29, 2014, 7:44:08 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
En Wikitrans estas la termino REZISTECO, kiel traduko de la angla RESILIENCE ( http://epo.wikitrans.net/search.php?q=RESILIENCE ).

Sed mi pensas, ke tiu traduko ne bone klarigas la specifecon de la fenonemo sub ni analizo.

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2014, 8:09:50 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Eble ni jam povas provi paŝi al ebla linio. Ĉi tiu estas nekompleta:

resilienco --> (en la normala lingvo) rezist-o, rezist-em-o, form-reten-em-o, adapt-o-kapabl-o; (en fiziko) ........

Ĉu vi povas kompletigi ĝin per sugestoj pri la 'tradukoj' en unuopaj fakaj kuntekstoj?

Amike

Renato
-- 

renato corsetti ren...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 29, 2014, 8:43:01 AM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi petas permeson redifini al la nomiga kolegio, kio estas la afero, kiu baldaŭ havos sian oficialan nomon en LA BONA LINGVO:

 

Ĝi estas la propreco, kiun havas kelkaj korpoj, reteni sian originan formon, post ol ili spertis elastan deformiĝon. Por la efektivigo de la fenomeno, necesas, ke okazu unue deformiĝo. Do, la afero ne estas la kapablo rezisti al deforma faktoro, sed ĝi estas la kapablo de la korpo reakiri la antaŭan formon post sia deformiĝo kaŭzata de ekstera faktoro (varmo, malvarmo, premo ktp). Se mi difinis ĝin bone, kiel reprezenti klare ĝin en Esperanto, per unu sola vorto?


Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2014, 12:44:08 PM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|  Ĝi estas la propreco, kiun havas kelkaj korpoj, reteni sian originan formon, post ol ili spertis elastan deformiĝon.

Mi ne havas problemojn ŝanĝi la linion:


resilienco --> (en la normala lingvo) rezist-o, rezist-em-o, form-reten-em-o, adapt-o-kapabl-o; (en fiziko) ........

tiel ke la unua variaĵo estus renormaliĝo. Sugestu la linion, kiun vi preferus.

Amike

Renato

renato corsetti ren...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 29, 2014, 3:05:20 PM3/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke, el la subaj alternativoj, FORMRETENEMO plej bone difinas la aferon.


Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2014, 4:30:52 AM3/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|  Mi opinias, ke, el la subaj alternativoj, FORMRETENEMO plej bone difinas la aferon.

Mi plue ŝangas la linion al:

resilienco --> (en la normala lingvo) renormaliĝo, rezist-o, rezist-em-o, form-reten-em-o, adapt-o-kapabl-o; (en fiziko) form-re-ten-em-o, ........
Ni atendu ankaŭ la opinion de la aliaj.

Amike

Renato
-

renato corsetti ren...@esperanto.org

Pjer

unread,
Mar 30, 2014, 6:20:23 PM3/30/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Tiun vorton oni uzas en fiziko, ŝtalscienco, ekologio, vivaĵscienco, psikologio...
ŝajnas al mi, ke la kunmetaĵo : re'stat'iĝ'em'o, povus taŭgi kiel ĝenerala vorto en ĉiuj kampoj.
 mi ĵus malkovras ĉisube : re'normal'iĝ'o, kiu etas ankaŭ tre proksima ideo.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages