Re: amglalingvaj vortoj en Esperanto

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 2, 2010, 11:46:41 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
>> Se mi ne eraras, mankas linio pri drilo,

militisma cerblavado?

>> grumo,

onta edzo? prizorgado dorloteca?

>> kompunda,

??

>> firsto,

??

>> gauxgxo

??

> From: "José Antonio Vergara" <joseanton...@gmail.com>

> Vi tamen tuj sekve enlistigis la jenajn ekzemplojn: malbona → mava, maljuna
> → olda,

cxu olda ne foje signifas malnova ?

> viro → masklo, virino → femalo,

masklo kaj femalo ne nur uzeblas por homoj

> ŝtuparo → eskalo

cxu vi vere ne vidas la distingon?

> sinjorino → damo, ktp.

same

> Vershajne nur olda kaj liva (mi miras ke oni ne ekuzis simple
> "lefta") estas anglaj.

liva ne estas angla. Se mi bone memoras "l(i)eva" estas pola/ukraina aw io tia

>
> Al la sama libro Jouko Lindstedt kontribuis per tre interesa artikolo:
> "Lingvo - rimedo au resurso?" Eble vortoj tiaj, kia "resurso", pli trafe
> bildigus vian pravan atentigon.

mi ne facile trovas ekvivalenton de resurso...

gxis, Ronaldo N

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2010, 1:09:11 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>mi ne facile trovas ekvivalenton de resurso...

Cxu "ricxfonto"?
Antonio

P.S. "resurso" ne venas el la angla, sed el la franca "ressource", siavice el la latina "resurgere", relevigxi.
En la itala, estas komunuza la termino "risorsa", kun sencoj pozitiva ("ricxfonto") kaj negativa ("elturnigxo")

Marcos Cramer

unread,
Feb 2, 2010, 4:15:21 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

ŝtuparo → eskalo

cxu vi vere ne vidas la distingon?

Por mi la distingo ja gravas, kaj tial mi uzas (kaj rekomendas) "ŝtupetaro" por "eskalo". Same jam faras nia linio pri "eskalo".
 
Al la sama libro Jouko Lindstedt kontribuis per tre interesa artikolo:
"Lingvo - rimedo au resurso?" Eble vortoj tiaj, kia "resurso", pli trafe
bildigus vian pravan atentigon.

mi ne facile trovas ekvivalenton de resurso...

Kiel la titiolo de la Lindstedt-a eseo jam aludas, la plej taŭga alternativo en la plej multaj okazoj estas "rimedo". Sed mi jam preskaŭ certas pri tio, ke Ronaldo ne kontentiĝos per ĉi tiu alternativo, ĉar li jam en multaj antaŭaj diskutoj montris, ke li neniam emas akcepti, kiam por iu anglalingva vorto ne estas 100-elcente samsignifa Esperanta esprimo. Tamen tiel ĉiam estas kiam oni komparas diversajn lingvojn: Diversaj lingvoj ne nur esprimas konceptojn per malsamaj vortoj, sed fakte esprimas malsamajn konceptojn. La angla ne havas havas la koncepton "rimedo" kaj Esperanto ne havas la koncepton "resource", kvankam la du konceptoj tre similas, kaj nur malofte oni devas traduki unu el la du per alia vorto ol la alia el la du.

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Feb 12, 2010, 11:48:53 AM2/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Grosjean-Maupin <grojhanmopen'> tradukas la francan "ressource" <rosurs'> per "rimed/o" au "bezon/rimed/o". La dua shajnas al mi stranga (mi ne bone kaptas la rilaton inter la du radikoj). Sed la dua en multaj kuntekstoj taugos.
     La metaforan uzon de "font/", troveblan en la propono de Antonio, ankau en la NPIV-a difino, eble kauzis la simileco kun "source" <surs> ("fonto") , kiu devenas el la sama latina radiko, sed alprenis specialan sencon. Tiu metaforo eble foje taugos. Tamen shajnas al mi, ke "ressource"  nomas ne la fonton mem, sed tion, kion el fonto oni cherpas au cherpi povas, kaj kio helpas au necesas por vivado au agado.

    Ni memoru, ke vortoj funkcias nur ene de iu diratajho. Por efektive traduki au helpi al tradukanto, krom pri iuj tehhnikecaj terminoj,  necesas koni la kuntekston.


2010/2/2 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Ronaldo:
>mi ne facile trovas ekvivalenton de resurso...

Cxu "ricxfonto"?
Antonio

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Fra Simo

unread,
Feb 15, 2010, 8:56:54 AM2/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Skriberaron korektu !

2010/2/12 Fra Simo <fra...@gmail.com>
     Grosjean-Maupin <grojhanmopen'> tradukas la francan "ressource" <rosurs'> per "rimed/o" au "bezon/rimed/o". La dua shajnas al mi stranga (mi ne bone kaptas la rilaton inter la du radikoj). Sed la unua en multaj kuntekstoj taugos.

     La metaforan uzon de "font/", troveblan en la propono de Antonio, ankau en la NPIV-a difino, eble kauzis la simileco kun "source" <surs> ("fonto") , kiu devenas el la sama latina radiko, sed alprenis specialan sencon. Tiu metaforo eble foje taugos. Tamen shajnas al mi, ke "ressource"  nomas ne la fonton mem, sed tion, kion el fonto oni cherpas au cherpi povas, kaj kio helpas au necesas por vivado au agado.

    Ni memoru, ke vortoj funkcias nur ene de iu diratajho. Por efektive traduki au helpi al tradukanto, krom pri iuj tehhnikecaj terminoj,  necesas koni la kuntekston.


2010/2/2 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Ronaldo:
>mi ne facile trovas ekvivalenton de resurso...

Cxu "ricxfonto"?
Antonio

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages