On 29 Apr., 22:20, Leo De Cooman <
Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:
> En la listo "Anekdotoj en Esperanto" mi ofte legas ŝercojn pri Kruko,
> kiu "televidas" ion tenante la "telekomandilon" en sia mano. Ĉu laŭ la
> aŭtoro de la ŝerco "tele" estas prefikso en tiu vorto, mi ne scias. Ni
> jam diskutis pri tio, kaj mi ne emas rediskuti tion. Sed, ĉar ĉiam pli
> da tiaj aparatoj funkcias je distanco ol en la tempo de Zamenhof, bona
> solvo necesas.
Jen mia vidpunkto:
Oni povas deiri de la (klasik-)greka vorto τηλου (= malproksima).
Internacie ghi estas plej ofte uzata prefikse en la formo "tele-",
ekzemple en la malaja vorto "telekomunikasi" (= telekomunikado). Se mi
ne pretervidas ion gravan, Regulo 15 postulas nur internacian uzon kaj
ne determinas, kiamaniera estu la uzo de la koncerna vorto: Tiu chi do
ne nepre devas esti uzata kiel memstara vorto ankau internacie, sed ja
povas esti uzata chefe au ech nur ekzemple prefikse. Kaj tia povas
esti la uzo ankau en Esperanto. Tial mi ne vidas problemon en la uzo
de "teleregilo". Ghi estas bona kombinajho el Fundamentajhoj kaj
rodekkvinajho.
--
Andreas Kueck
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj