Letero V

2 views
Skip to first unread message

Nicolas Gaufillet

unread,
Oct 4, 2008, 5:48:57 AM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bonan tagon,

Jen karaj samlistanoj, miaj lastaj eltrovoj :
(estas proponoj kiu malfermas debaton)

Vadjango : senfondo-kuirvazo
Vagabondo : vagulo
(Chu ghenas vaga nervo ?)
Vaginalito / vaginito : vagina brulumo (chu ni devas anstatauhigi la dusignifajn -ito ?)
kanguruvagonaro : ?
Vakcino : sansubstancilo (eble ni devas konservi la vorton "vakcino" ?)
Vaki : neokupumi
Vakuo : neniujo
Valero (PIV : valerata acido, sin. : pentanata acido) eble fakulo povas diri chu la sinonimo proponata pli tauhgas.
Valida : legha/tauhga
Valvo : likv/gas-shtopilo
Vampo : vampirino
Vana : neefektiva, nefruktodona
Vanta : nevalora, malinda
Vara : kurb-a-krur-a (valga)
Varapo : grimpado
Varo : (elektra senco) nula punkto
Varango : metala trabo / plifortiga stango
Varfo : rompa ondegilo
Varii : malsamighi, shanghighi
Variablo : variajho
Varianto : malsamajho
Vaskulo : hista tubeto
Vato : kotono
Vazosango (vaskulo) : hista tubeto
Vazelino : grasajho
Vazistaso : tegolo-fenestro
Vekto : stango
Vendeto : venghado
Ventoli : ventumi
Verbesino = verbezeno (jam en PIV)
Verdigro : kuproksido
Vermifugo : kontrauhvermilo
Vermiljon : cinabra koloro
Vernalizi : antauhflorigi / frukt-trudi
Verniero : mezurvergo / gradita arko
Veruko : hauhta papilomo
Verumontanito : ?
Viadukto : akvodukto
Viatiko : monsumo
Vibracio : vibro
Vibriso : nazharo
Viktualio : nutrajho
Vimplo : flageto
Vindo : chirkauhvolva tuko
Vindaso : ankrolevilo
Vipako : rezultkarmo
Virialo : momanto
Virjono : Virusero
Virozo : Virusozo : Virusmalsano
Virulenta : intense patogena
Vitralo : Vitraro
Vitrino : elmontra vitroshranko
Vivario : vivujo
Vivisekcio : bestoperaci
Vizo : enirstampo
Viziero : movebla vizagho shirmilo
Vobli ?
Vodevilo : leghera komedio
Vokto :: kontrolisto
Volano : plumflugajho
Volatila : vaporema
Volovano : entenanta pashteco
Voltea : rondira turno
Volupto : plezureco
Vomito :  flava febro
Vortico : fluidermovo
Voto : religipromeso
Vualo : vizaghtuko
Vulgara : malaltnivela
Vulkanizi : sulfurigi
Vultua : vizaghokongesto
Vulturo : anda kondoro


Agrablan dimanchon al chiuj.

Amike, Niko

--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/

Marcos Cramer

unread,
Oct 5, 2008, 11:46:58 AM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Vakcino : sansubstancilo (eble ni devas konservi la vorton "vakcino" ?)

"Vakcino" shajnas al mi konservinda. Almenau la chi-supre prezentita alternavito ne taugas.

Vaki : neokupumi

Mi proponus:

vak-i --> est-i ne-okup-at-a, est-i dispon-ebl-a, est-i liber-a
vak-ant-a --> ne-okup-at-a, dispon-ebl-a, liber-a
 
Vakuo : neniujo

Eble "neniajho". "Neniujo" ja estus iu ujo, en kiu eblas konservi vakuon. Chiuokaze, la alternativo aperu nur kun "=", ne kun "-->".
 
Valida : legha/tauhga

Mi dubas, chu indas havi linion pri ghi.
 
Vana : neefektiva, nefruktodona
Vanta : nevalora, malinda

Temas pri sufiche utilaj Fundamentaj radikoj, do ni ne bezonas liniojn pri ili.

Varii : malsamighi, shanghighi
Variablo : variajho

Estus strange malrekomendi "varii" kaj poste uzi ghin por krei alternativon al "variablo".

Lau ReVo (mi nun ne havas PIV che-mane), "variajho" jam havas alian signifon, nome "Kopio diferencanta de la originalo en iu eco; individuo aŭ grupo de individuoj diferencanta de la tipo per iu eco".

Lau mi do ambau linioj ne estas konservindaj.
 
Vato : kotono

Fundamenta radiko kun signifo klare malsama al "kotono", do certe ni ne havu linion pri ghi.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2008, 3:52:51 PM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
"Vakcino" shajnas al mi konservinda. . . .
momente mi nur aldonis

variablo --> varianto

laŭ konsilo de PIV mem.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 6, 2008, 6:20:34 AM10/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

momente mi nur aldonis

variablo --> varianto

laŭ konsilo de PIV mem.

La nova PIV tute ne konsilas tion,k kaj ghi shajnas tre stranga al mi.

Lau la nova PIV, "variablo" estas "grando kiu povas alpreni iun ajn valoron en donita aro" kaj "varianto" estas "io diferenca per la formo, ne per la enhavo au esenco".

Do temas pri du sufiche malsamaj konceptoj, kaj tute ne indas miksi ilin.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2008, 7:37:27 AM10/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Lau la nova PIV, "variablo" estas "grando kiu povas alpreni iun ajn valoron en donita aro" kaj "varianto" estas "io diferenca per la formo, ne per la enhavo au esenco".

Do temas pri du sufiche malsamaj konceptoj, kaj tute ne indas miksi ilin.
Nu, mi komprenas, ke la "varianto" de la nova PIV estas simple "variaj'o".

Pri "variablo" mi konstas pri la difino, sed ĉi ĝi ne estas kunligita kun "vari-i": "variabl-o" estas elemento, kiu povas varii". Tio ne signifas, ke mi havas proponon pri linio.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 6, 2008, 8:23:33 AM10/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Nu, mi komprenas, ke la "varianto" de la nova PIV estas simple "variaj'o".

"variant-o" estis oficialigita en la 2-a OA.  Eble ni tamen havu la linion

variant-o --> vari-ajx-o

Per piednoto en ReVo mi jhus eltrovis ke la Matematika Terminaro de Raoul Bricard proponis "vari-ant-o" anstatau "variabl-o". ReVo nomas tion arkaismo, sed PIV mencias ghin sen nomi ghin arkaismo.

Mi pro tio nun shanghis mian opinion pri "variablo", kaj opinias ke la nuna linio, kiu rekomendas "vari-ant-o" anstatau "variabl-o", povas resti tiel.

Sed tiam ni certe havu la chi-supre proponitan linion pri "variant-o".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2008, 9:30:05 AM10/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi korektis laŭe!

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 6, 2008, 1:37:50 PM10/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
> Lau la nova PIV, "variablo" estas "grando kiu povas alpreni iun ajn valoron en donita aro" kaj "varianto" estas "io diferenca per la formo, ne per la enhavo au esenco".
Do temas pri du sufiche malsamaj konceptoj, kaj tute ne indas miksi ilin.
 
Mi havas la saman impreson. Mi memoras, ke ni - antaŭ pli ol 50 jaroj - iom lernis pri "invariantoj" (ankaŭ en PIV), kiun ni eble devas nomi "nevarianto" laŭ klarigo en PIV. Iuj matematikaj esprimoj estis nevariantoj. Sed mi devas konfesi, ke pri "variantoj" en matematiko mi ne memoras. Tiun branĉon de matematikoj ni ne ĝisfunde esploris... aŭ eble mi funde forgesis pri ĝi   :o(
 
Amike salutas
Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages