imploziv-a

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2009, 6:26:38 AM8/9/09
to °listo 'la bona lingvo'
Resendo de malnova mesaĝo, kiu neniam estis respondita:


Ĉu imploziva (konsonanto) --> aer-en-ir-a (konsonanto) ?   La samon validus por "injektiva".

Eble vjetnamaj 
E-istoj kompetentas, cxar laux mia scio la vjetnama lingvo havas tiajn 
konsonantojn.
  
Thu, ĉu vi legas ĉi tion?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Aug 9, 2009, 4:44:18 PM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

Ĉu imploziva (konsonanto) --> aer-en-ir-a (konsonanto) ?   La samon validus por "injektiva".

Tio bedaŭrinde estas tro ĝenerala alternativo.

Laŭ la anglalingva Vikipedio ekzistas tri specoj de aer-eniraj ("ingressive") konsonantoj: La 'implozivoj' estas glote aer-eniraj ("glottal ingressive"), kaj la klaksonoj estas kutime lange aer-eniraj ("lingual ingresssive"), sed ankaŭ povas malofte esti pulme aer-eniraj ("pulmonic ingressive").

Do ne eblas uzi "aerenira konsonanto" kun la sama signifo kiel "implozivo". "Glote aerenira konsonanto" eble estas samsignifa (se la anglalingva Vikipedio pravas), sed verŝajne estas iom tro peza por la fakuloj kiuj ofte devas paroli pri tiaj sonoj, kaj verŝajne ankaŭ ne vere plibonigas la komunikadon kun nefakuloj. Do mi nun ne povas pensi pri iu alternativo kiu entute indas esti menciata en nia listo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2009, 5:07:25 PM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu imploziva (konsonanto) --> aer-en-ir-a (konsonanto) ?   La samon validus por "injektiva".
Marcos:

Do mi nun ne povas pensi pri iu alternativo kiu entute indas esti menciata en nia listo.
Ni atendu la revenon al la komputilo de Otto, kiu unue levis la temon.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Aug 10, 2009, 6:02:26 AM8/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Do ne eblas uzi "aerenira konsonanto" kun la sama signifo kiel "implozivo".
> "Glote aerenira konsonanto" eble estas samsignifa (se la anglalingva
> Vikipedio pravas), sed verŝajne estas iom tro peza por la fakuloj kiuj ofte
> devas paroli pri tiaj sonoj, kaj verŝajne ankaŭ ne vere plibonigas la
> komunikadon kun nefakuloj. Do mi nun ne povas pensi pri iu alternativo kiu
> entute indas esti menciata en nia listo.

Mi sugestas "maleksploda konsonanto".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Fra Simo

unread,
Aug 10, 2009, 8:24:45 AM8/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/8/10, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>:
     GHuste tion mi estis propononta.
     La klarigojn, kiujn Marcos cherpis el la anglalingva Vikipedio mi ne klare komprenas, sed "mal/eksplod/a" respondas al tio, kion lau mia impreso oni en iuj aliaj lingvoj nomas "implosive" (france <emploziv'>) au iel tre simile.
     Se temus pri du apartigindaj signifoj, enprofundighon en la temon ni  eble lasu al fakuloj.

Marcos Cramer

unread,
Aug 10, 2009, 11:16:56 AM8/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo skribis:

Mi sugestas "maleksploda konsonanto".

Bona ideo. Kvankam tio estas iom kreema uzo de "mal-", mi opinias ke ĉiu kiu iam aŭdis pri tiaj sonoj povas facile imagi ke "maleksploda konsonanto" celas precize tiujn sonojn, ankaŭ pro la simileco al la internacia formo "implosive".

Ĉar tio do estas bona alternativo al "implozivo", mi retiras mian antaŭan opinion ke ni ne havu linion pri la temo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 10, 2009, 3:44:40 PM8/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
 
Ghuste tion mi estis propononta.
Se ankaŭ Francisko konsentas pri "maleksploda", ne plu estas kialoj por ŝanceliĝi (fundamenta variaĵo por heziti). Mi registras ĝin kaj Otto, kiam li revenos, kritiku ĝin.

Amike

Renato



Fra Simo

unread,
Aug 10, 2009, 5:14:16 PM8/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/10, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Francisko:
 
Ghuste tion mi estis propononta.
Se ankaŭ Francisko konsentas pri "maleksploda", ne plu estas kialoj por ŝanceliĝi (fundamenta variaĵo por heziti).
 
     Do ni tuj aldonu la jenan, ankorau mankantan paragrafon :
hezit·i → ŝancel·iĝ·i [zam]
(Mi krome volus indikadon, ke "ŝancel·" estas Fundamenta (kaj simile pri la Fundamentaj radikoj, eble ankau afiksoj, tra la tuta ssv-tabelo. Unu ebla maniero tion indiki estus tiujn skribi au grandlitere, au kun substreko.)
 
     Atentu la ceteraj amikoj, ke en la frazo de Renato la vorto "ankau" pli gravas, ol la posta ! Ke ion mi proponas, tio ne estas per si mem kialo suficha por tion opinii nepre rekomendinda (kvankam mi opinias, ke ofte mi pravas, kaj efektive ofte mi estas prava :-) ). Sed mi lonsentas, ke samtempa kaj sendependa proponado de io sama fare de Bertilo kaj de mi, tio estas priatentinda!
 

Pilar Otto

unread,
Aug 13, 2009, 11:18:10 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
>> /Ĉu imploziva (konsonanto) --> aer-en-ir-a (konsonanto) ? La
>> samon validus por "injektiva"./

>>
> Marcos:
>> Do mi nun ne povas pensi pri iu alternativo kiu entute indas esti
>> menciata en nia listo.
> Ni atendu la revenon al la komputilo de Otto, kiu unue levis la temon.

Mi ankoraux ne tralegis cxiujn mesagxojn, sed sxajnas, ke "maleksploda"
tauxgas. Tamen, se fidi la anglan Vikipedion, kiun Marcos citis, ankaux
pulman implozivon eblus nomi maleksploda. Pri la langaj implozivoj sxajne ne
estas problemo, cxar por ili ni ja havas la vorton "klak-sono".

Laux mia memoro mi menciis "imploziva" pro diskuto pri alispecaj
lingvosonoj. Por traduki unu terminon, kiu konsistigas parton de terminara
sistemo, necesas iom koni ankaux la ceterajn terminojn de la sistemo, por ke
ankaux la tradukajxoj konsistigu koheran sistemon. En la atendovico de
fonetikaj terminoj eble nun staras "ejective". Gxi estas eksploda, sed ne
kiel la "plozivoj", cxe kiuj estas nur unu fermajxo, kies malfermigxo
kauxzas la eksplodon kaj eligon de aero el la pulmoj. Cxe "ejective" estas
du fermajxoj: la gloto kaj iu loko en la busxo. Kiam tiu lasta malfermigxas,
eligxas la aero konservita en la busxo, sed ne aero el la pulmoj. Cxu estus
komprenebla la lauxvorta tradukajxo "(aer-)eljxeta konsonanto"? Tiaj
ekzistas en kelkaj amerikaj lingvoj (majaa, kecxua ...) kaj lauxdire en
kauxkazaj lingvoj.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Aug 13, 2009, 11:43:31 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Otto!

Mi registris maleksploda konsonanto kaj
(aer-)eljxeta konsonanto.

Efektive Vikipedio uzas ejektivo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages