cikloj plurspecaj

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2010, 10:01:05 AM3/9/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Karaj geamikoj,

mi jam listigis en mian liston de poste rigardataj vortoj la jenajn:

kareno
skuti
skutilo
skotero

pri kiuj ni havas kontraŭajn ideojn.

Nun mi rigardis la tuta n diskuton pri motorcikloj kaj similaj veturiloj diversspecaj kaj provis resumi la situacion en: http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_terminareto_pri_motorcikloj_kaj_bicikloj , en kiu mi mencias ĉiujn vortojn renkontitajn en la diskuto.

Mi kredas ke unue ni devus interkonsenti pri la linio

cikl-o [2-oa] (en la signifo de "rado") --> rad-o

Poste ni transiros al la duradaj veturiloj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 10, 2010, 8:41:27 AM3/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Mi kredas ke unue ni devus interkonsenti pri la linio

cikl-o [2-oa] (en la signifo de "rado") --> rad-o

"Ciklo" neniam signifas "rado". La aparta signifo de "ciklo", kiun ni en ĉi tiu diskuto menciis, estis "veturilo kun du aŭ tri radoj, movata per homa premo sur pedaloj aŭ per motoro" (laŭ ReVo).

Verŝajne eĉ ne necesas havi apartan vorton kun precize ĉi tiu signio. Mi ne konscias pri tiasignifa vorto en iu alia lingvo. Ĉiuokaze, ekzistas la similsignifa Fundamenta vorto "velocipedo", kies difino povas esti tute sama, nur ke oni devas forigi la lastajn tri vortoj de la ĉi-supra difino (velocipedo neniam estas movata per motoro).

Ekster ReVo mi neniam renkontis "ciklo" en tiu senco en la efektiva lingvouzo. Dum ni ne trovas efektivajn uzojn de tiu vorto, ni ĉiuokaze ne vere bezonas linion pri ĝi.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Mar 10, 2010, 9:28:27 AM3/10/10
to la bona lingvo
On 10 Mrz., 14:41, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Fundamenta vorto "velocipedo"

Ne Fundamenta, sed oficiala.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2010, 10:44:11 AM3/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

"Ciklo" neniam signifas "rado". La aparta signifo de "ciklo", kiun ni en ĉi tiu diskuto menciis, estis "veturilo kun du aŭ tri radoj, movata per homa premo sur pedaloj aŭ per motoro" (laŭ ReVo).
Jes, sed en la praktiko, kiam oni diras tri-ciklo oni certe pensas pri ciklo kiel rado. La proponoj anstataŭigi ĝin estis per tri-radilo aŭ tri-radaĵo.
Verŝajne eĉ ne necesas havi apartan vorton kun precize ĉi tiu signifo. Mi ne konscias pri tiasignifa vorto en iu alia lingvo. Ĉiuokaze, ekzistas la similsignifa Fundamenta vorto "velocipedo", kies difino povas esti tute sama, nur ke oni devas forigi la lastajn tri vortoj de la ĉi-supra difino (velocipedo neniam estas movata per motoro).
Bone. Tiu estas alia propono, sed kio estus la triciklo? Trirada velocipedo! Kaj la biciklo? Durada velocipedo. La sistemo funkcius nur ke estas herkula laboro remeti en uzon "velocipedo".

Ekster ReVo mi neniam renkontis "ciklo" en tiu senco en la efektiva lingvouzo. Dum ni ne trovas efektivajn uzojn de tiu vorto, ni ĉiuokaze ne vere bezonas linion pri ĝi.
Mi ne insistas, sed mi vidas tiun uzon daŭre ĉirkaŭ mi. Kiel oni venis al la vorto "motrociklo", ekzemple?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Mar 10, 2010, 1:44:59 PM3/10/10
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti
Je 10/03/2010 16:44, Renato Corsetti skribis:

>
Jes, sed en la praktiko, kiam oni diras tri-ciklo oni certe pensas pri ciklo kiel rado. La proponoj anstataŭigi ĝin estis per tri-radilo aŭ tri-radaĵo.

Se" rajdi" havas la 2an signifon laŭ PIV: "veturi per ia ilo, sidante kvazaŭ sur ĉevalo", ni eble devus konsideri "rajdilo"n. Almenaŭ laŭ la belgaj reguloj  ĝi povas havi ian nombron da radoj por esti "fiets" (biciklo) kondiĉe, ke ĝi estas pelata (precipe) de homa forto.

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Mar 12, 2010, 7:16:12 AM3/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Tehhnika atentigo : Ankau chi tiu mesagho de Leo, same kiel multetaj antauaj, alvenis sen plia teksto, ol la chi-suba.

2010/3/10 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Gecontroleerd door AVG - www.avg.com
Versie: 9.0.733 / Virusdatabase: 271.1.1/2734 - datum van uitgifte: 03/10/10 08:33:00



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Fra Simo

unread,
Mar 12, 2010, 8:03:37 AM3/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/10 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Marcos:

"Ciklo" neniam signifas "rado". La aparta signifo de "ciklo", kiun ni en ĉi tiu diskuto menciis, estis "veturilo kun du aŭ tri radoj, movata per homa premo sur pedaloj aŭ per motoro" (laŭ ReVo).
Jes, sed en la praktiko, kiam oni diras tri-ciklo oni certe pensas pri ciklo kiel rado. La proponoj anstataŭigi ĝin estis per tri-radilo aŭ tri-radaĵo.
Verŝajne eĉ ne necesas havi apartan vorton kun precize ĉi tiu signifo. Mi ne konscias pri tiasignifa vorto en iu alia lingvo. Ĉiuokaze, ekzistas la similsignifa Fundamenta vorto "velocipedo", kies difino povas esti tute sama, nur ke oni devas forigi la lastajn tri vortoj de la ĉi-supra difino (velocipedo neniam estas movata per motoro).
Bone. Tiu estas alia propono, sed kio estus la triciklo? Trirada velocipedo! Kaj la biciklo? Durada velocipedo. La sistemo funkcius nur ke estas herkula laboro remeti en uzon "velocipedo".
     Se "velocipedo" nepre devus esti durada, "bicikl/o" estus fortradukebla per "velociped/o egal/rad/a', au, eble, per "egal/rad/a velociped/o '. CHar shajnas, ke velocipedo povas havi diversajn radonombrojn, oni en okazo de bezono devos aldoni "du/rad/a".
     Eblus forigi ambau radikojn
"velociped/" kaj "bicikl/", rekomendante uzadon de "du/rad/ajh/o". Sed tiam necesus iu supervorto por "{unu/, du/, tri/, .../}rad/ajh/o". CHu "pedal/((hav/)a )rad/ajh/o" ???
     La kampo eble ankorau ne estas matura por firmaj finaj rekomendoj. Inter la demandoj estas tiu pri la fortraduko de "motor/bicikl/o" sen uzo de 'bicikl/".
Ekster ReVo mi neniam renkontis "ciklo" en tiu senco en la efektiva lingvouzo. Dum ni ne trovas efektivajn uzojn de tiu vorto, ni ĉiuokaze ne vere bezonas linion pri ĝi.
    Bedaurinde, "cikl/o" aperas kun signifo egala au proksima al tiu de "velociped/o" (egala au nur proksima, depende de la difino donota al chi tiu lasta vorto) en la PIV, la NPIV, la ReVo kaj aliaj vortaroj. Ankau se neniu efektive ghin uzadus kun tiu signifo, ni tial nepre devus per aparta paragrafo atentigi pri la ne-akceptebleco..
     Krome en multaj vortaroj kaj lernolibroj aperas la ne-ebla vorto "motor/cikl/o", en kiu "cikl/" havas tiun saman signifon.
     Tial ni devas havi paragrafon pri "cikl/o" sub C kaj paragrafon pri "motor/cikl/o" au au kaj
pri "motorcikl/o"sub M, kaj alian au aliajn pri "tri/cikl/o" au au kaj pri "tricikl/o" sub T.
 
Mi ne insistas,
     Tamen indas insisti, kiel mi jhus faris.
sed mi vidas tiun uzon daŭre ĉirkaŭ mi. Kiel oni venis al la vorto "motrociklo", ekzemple?

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2010, 8:51:55 AM3/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

    Bedaurinde, "cikl/o" aperas kun signifo egala au proksima al tiu de "velociped/o" (egala au nur proksima, depende de la difino donota al chi tiu lasta vorto) en la PIV, la NPIV, la ReVo kaj aliaj vortaroj. Ankau se neniu efektive ghin uzadus kun tiu signifo, ni tial nepre devus per aparta paragrafo atentigi pri la ne-akceptebleco..
Bonvolu proponi linion.

     Krome en multaj vortaroj kaj lernolibroj aperas la ne-ebla vorto "motor/cikl/o", en kiu "cikl/" havas tiun saman signifon.
Bonvolu proponi linion ankaŭ pri tio.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2010, 9:41:16 AM3/12/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Jen la artikolo de Leo, kies korpo ne alvenis al la listo:

Je 10/03/2010 16:44, Renato Corsetti skribis:
>Jes, sed en la praktiko, kiam oni diras tri-ciklo oni certe pensas pri ciklo kiel rado. La proponoj anstataŭigi ĝin estis per tri-radilo aŭ tri-radaĵo.

Fra Simo

unread,
Mar 12, 2010, 6:44:15 PM3/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
     Jen tre interesa lontribuo !  Io kun "rajd/" konvenus ankau por motorveturiloj, sur kiuj la veturanto(j) sidas en simila maniero. CHu oni povus la signifon vastigi tiel, ke ghi konvenu ankau por malgrandradaj motoraj duradajhoj, sur kiuj la kruroj ne estas apartigitaj de stango ?
 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages