nova broŝurforma libreto pri la enhavo de niaj listoj

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2011, 5:10:53 AM6/10/11
to te - adreso de TE 2, °listo 'lbl'
por uzo dum la ĉi-someraj kongresoj.

se vi havas amikojn, kiuj deziras ricevi retan ekzmepleron, ili simple petu min. se oni volas ricevi paperan ekzempleron, tio kostos 5 eŭrojn kaj la sendokostojn.

amike

renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Esperanto estas facila - 2011 06 08.doc

Eduardo Trápani

unread,
Jun 10, 2011, 9:00:38 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Bonege!!!

> por uzo dum la ĉi-someraj kongresoj.

Mi tamen planas uzi tion en la ĉi-VINTRAJ ;) kongresoj, post unu Monato en
Brazilo (Brazila, Brazila Junulara kaj Tutamerika kongresoj).

Sezonoj estas evitinde uzeblaj por precizigi tempon en internacia kunteksto. Ĉe
bona parto de la mondo ekzemple temas nur pri pluv/seka sezono. Aŭ ekzistas
aliaj sezonoj kiuj estas pli gravaj, ekzemple la uragana sezono. Kaj eĉ kiam
oni havas samajn sezonojn ili okazas en malsamaj momentoj ĉi tie (suda parto de
Sudameriko) kaj ĉe vi.

Mi eklegis tuj partojn de la dokumento. Mi ne konsciis pri plaĝo/strando.
Mmmm, mi klopodos uzi "strando" pli ofte (mi havas kelkajn monatojn ĝis la
venonta somero :)) tiel ke la infanoj almenaŭ konos ambaŭ vortojn. Mi pensas ke
ili "strando" neniam aŭdis.

Cetere, dum malfermado de la dosiero mi ricevis atentigon pri "makrooj". Mi ne
scias ĉu tio estas normala afero. Malaktiviginte ilin ĉio normale aspektas.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2011, 9:47:57 AM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Eduardo!

Efektive temas ĉe ni pri someraj kaj ĉe vipri vintraj aranĝoj.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages