> Rilate al gemo/juvelŝtono, eble ni devus pripensi ĉu ekzistas diferenco inter juvelo / juvelŝtono / gemo.
> Mi vidas, ke en PIV la vorto "juvelŝtono" estas transsendita al "gemo". Efektive tio simpligus niajn proponojn.
> La diferenco ŝajnas esti, ke gemo estas prilaborita juvelo. Juvelo estas pli ĝenerala termino.
Juvelo estas prilaborita. Ĝi ne devas esti ŝtona, ĝi povas esti ekzemple ora.
Juvelŝtono estas ŝtono por juveloj, kaj ŝajne tiel ne necese prilaborita.
Gemo estas ŝton(ec)a, sed ekster tio la signifo ne estas tute klara -- juvelŝtono? intajlo? gliptikaĵo? Vidu
la rimarkon en ReVo kiu diskutas la aferon.
> Tiu vorto estas same mistera al mi kiel "fotogliptiko". Mi ĵus serĉis rete kaj trovis jenan informon:
> "Photo-engraving/Photogravure - A printmaking or photographic process where an image is engraved onto
> a surface using photographic techniques, often used for high-quality reproductions in printing." Alivorte
> temas pri iu foto-procedo, ne pri lumo. Supozeble ni povus proponi "fotogravurado".
Oni gravuras foton per lumo. Ĉu tio estas fota aŭ luma gravuro? Mi ne scias, kiel decidi. Sed mi rimarkas:
1. PIV havas fotogliptiko = lumgravuro (kiu pliigas la ŝancojn de la akcepto kaj uzo de tiu formo).
2. La latina radiko "foto-" intencis signifi lumon, kaj en ekzemple la franca oni diras "heliogravure" laŭ la greka radiko por lumo.
3. Mi serĉis tradukojn:
En la ĉina: 照相凹版印刷 (foto-intajlo-presado).
En la araba: حفر ضوئي (luma gravuro)
En la hinda: teĥnike प्रकाशोत्कीर्णन (lumgravuro) aŭ en presado ग्रेव्योर (laŭsone "gravjor" de "gravur")
Mi ne scias... Eble ni donu ambaŭ elektojn. Aŭ ni ne simpligu ĝin.