loĝistiko

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 18, 2013, 12:28:58 PM10/18/13
to °listo 'lbl'
Leo:

Ie mi legis jenan frazon: "Tio portas loĝistikan simpligon, ĉar la ligita aranĝo ofte povos liveri loĝigon, manĝojn, aliĝmeĥanismojn kaj organizajn fortojn, tiel ke la ĉefa laboro de UEA por SPAMO estas la organizado de la gvidantoj kaj la programo."
Se mi bone komprenas, la aŭtoro mem difinas la signifojn: "liveri loĝiĝlon, manĝojn, ...".
Do "provizado" ŝajnas al mi taŭga vorto, kiel ĝi troviĝas en SSV: loĝistik·o ~ proviz·art·o, proviz·ad·o
Se temas pri scienco (laŭ la neoficiala sufikso ik) oni povus ankaŭ diri provizoscienco.

Mi mem ne bezonas la neanalizeblan vorton "loĝistiko". Se iu proponas la oficialigon de sufikso "ik", li devus malakcepti la "ikon de loĝistoj".

Amike salutas Leo

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages