Marasmo

6 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
May 3, 2013, 8:54:22 AM5/3/13
to la-bona...@googlegroups.com

Oficialigita per la 2a OA, tamen certe vorto anstataŭig-ebla kaj -inda. Ĝi ne jam troviĝas en La Bona Lingvo. Jen la difinoj laŭ PIV:

 

marasm2o

1 Malsaneca ekstrema malgraseco k senvigleco. apatio, inerteco, kadukeco, paralizo.

2 (f) Plena senaktiveco: la komerco estas en marasmo. stagni.

 

La difinoj kaj transsendoj mem sugestas, per kiuj vortoj oni povus anstataŭigi. Mi mem aldonus por la signifo 2 la vorton “marĉo”, metafore uzata.

 

Anna

 

--------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06-9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

Marcos Cramer

unread,
May 3, 2013, 9:05:51 AM5/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem ne konis la vorton, sed almenaŭ kiel medicina fakvorto ĝi ja ŝajnas uzinda. Kiel vi povas vidi ĉe la artikolo eo.wikipedia.org/wiki/Marasmo kaj ĝiaj alilingvaj tradukoj, temas pri medicine precize difinita formo de subnutrado.

Komunlingve ĝi tamen ŝajnas al mi anstataŭiginda per "subnutrado" aŭ "severa subnutrado". Dum ni ne enkondukas apartan simbolon por marki ke esprimo estas faklingve uzinda sed komunlingve evitinda, ni uzu la mildan simbolon "~".

Por la metafora uzo mi proponas "stagno" kaj "senaktiveco".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
May 3, 2013, 10:03:15 AM5/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konas kaj foje eĉ uzas la vorton "marasma", kiu estas uzata en la itala en la normala lingvo ĉefe en la senco de "ĥaoso".  Neniam mi eĉ suspektis, ke ekzistis kuracista fakvorto pri tio aŭ ke ĝi povas esti uzata en la senco de stagno aŭ senaktiveco.

Tamen, mi pretas registri:

marasmo [2oa] ~ (medicine) sub-nutr-ad-o; (komunlingve) stagno, senaktiveco.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Pjer

unread,
May 4, 2013, 8:37:08 AM5/4/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Fakte tiu vorto venas de la greka:" marasmos" en la latina tio estas : "consumptio". En la franca ni havas du vortojn: "consomption" pri la fizika malsano, la malgrasiĝo, kaj "marasme" pri la forta malpli vigliĝo aŭ stagno de ekonomio aŭ de la psikaj fortoj.
Kiel rimarkigis Renato por la itala, en la franca nun kutime oni plu uzas simile al ĥaoso.
Medicine eble estus pli bone ligi al la vorto : konsumo, ĉar eble okazas normala nutrado sed la nutraĵoj ne profitas, ĝi konsumiĝas senutile, kaj okazas malgraseco.
Amioke, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2013, 9:11:36 AM5/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|   Kiel rimarkigis Renato por la itala, en la franca nun kutime oni plu uzas simile al ĥaoso.
Oni n eplu povas fidi PIV-on eĉ pri la franca!
Medicine eble estus pli bone ligi al la vorto : konsumo, ĉar eble okazas normala nutrado sed la nutraĵoj ne profitas, ĝi konsumiĝas senutile, kaj okazas malgraseco.
Ĉu vi akceptus linion tian:

marasmo [2oa] ~ (medicine) sub-nutr-ad-o, konsumiĝ-o; (komunlingve, laŭ la kuteksto) stagno, senaktiveco, ĥaos-o.

Marcos Cramer

unread,
May 4, 2013, 10:40:54 AM5/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis surbaze de rimarko de Pjer:

marasmo [2oa] ~ (medicine) sub-nutr-ad-o, konsumiĝ-o; (komunlingve, laŭ la kuteksto) stagno, senaktiveco, ĥaos-o

Mi neniel povus kompreni "konsumiĝo" tiumaniere, ke ĝi havas signifon similan al "subnutrado". Laŭ mi ni denove forigu tiun alternativon.

Anstataŭ "komunlingve" mi dirus "metafore" aŭ "figure". Aldone, ni povus pripensi tute malrekomendi la metaforajn uzojn per "→", kaj uzi la mildan "~" nur por la medicina fakvorto.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2013, 1:34:42 PM5/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
||  marasmo [2oa] ~ (medicine) sub-nutr-ad-o, konsumiĝ-o; (komunlingve, laŭ la kuteksto) stagno, senaktiveco, ĥaos-o

|  Mi neniel povus kompreni "konsumiĝo" tiumaniere, ke ĝi havas signifon similan al "subnutrado". Laŭ mi ni denove forigu tiun alternativon.
Mi ankoraŭ ne registris ĝin, ĉar la diskutado daŭras. Ĉu Pjer volas proponi alian alternativon?

|   Anstataŭ "komunlingve" mi dirus "metafore" aŭ "figure". Aldone, ni povus pripensi tute malrekomendi la metaforajn uzojn per "→", kaj uzi la mildan "~" nur por la medicina fakvorto.
Mi konsentas pri la -->. Mi povas ankaŭ aldoni "metafore", kvankam mi devas diri, ke en mia tuta vivo en Italujo mi ja uzis la vorton en la komunlingva senco, tute ne sciante, ke ekzistas la medicina senco. Temas pri okazo de senkonscia metaforado.

Pjer

unread,
May 6, 2013, 5:12:24 PM5/6/13
to la-bona...@googlegroups.com
 Marcos, mi ne vidis la artikolon de Wikipedia, sed temas medicine pri alia afero ol subnutrado. Tiu ĉi povas esti la kialo sed ne la malsano mem.
Kial vi ne komprenas konsumiĝo-n?
Kiel donis Anna komence: marasmo en medecine estas malgraseco (malgrasiĝo), la kialo povas esti subnutrado, sed ĉefe la konsumiĝo (malbona asimilado de la nutraĵoj kaj konsumo de la propraj proteinoj....)
Laŭ mi, tio estas subnutrado, kiun ni devus forigi,

Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages