daltonismo

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 16, 2009, 10:11:18 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
jes, temas pri unu specifa speco de kolorblindeco, la plej ofta, kiu
konsistas el nedistingo inter rugxo kaj verdo (nek bruno). Gxin havas,
se mi bone memoras, 8 elcent de la icxoj
tutmonde.
Tamen, ekzistas ankaw aliaj specoj, do "kolorblindeco" mem ne suficxas

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Antonio De Salvo

unread,
Oct 16, 2009, 12:38:36 PM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Sincere dirite, mi ne komprenas kial ni ofte cerbumas por trovi ekstreman precizecon cxe vortoj (kaj konceptoj) kiuj havas aron da nuancoj. Troa precizeco, laux mi, povas konduki al tio, ke oni tre detale prezentas unu el la nuancoj, sed oni perdas el la vido la pli gxeneralan signifon (Zamonhof dirus, proverbece, "en arbaro sidi, kaj arbaron ne vidi", cxar ja oni vidas nur la unuopajn arbojn).

Daltonismo estas, esence, vida perturbo, cxe kiu oni ne kapablas distingi kelkajn kolorojn disde aliaj (temas precipe, sede ne nur, pri rugxo kaj verdo). La termino venas de la nomo de la brita hxemiisto Dalton, kiu mem trasuferis tiun perturbon (pli precize: unu el la multaj formoj de tiu perturbo: oni distingas laux la nombro de la misaj koloroj/ unu, du/ tri/ cxiuj; kaj oni distingas laux la diversaj sekvoj, minimume el sep tipoj).
Kiel ofte okazas cxe medicinaj terminoj bazitaj sur propraj nomoj, la vorto per si mem diras nenion pri la enhavo, do prave oni klopodu (mallonge) priskribi la fenomenon. Ni vidu, tiucele, kiel en diversaj lingvoj oni faras tion:

itale: popole, "daltonismo", "cecità ai colori" (= kolorblindeco); science, surbaze de grekaj vortoj, "discromatopsia" (= miskolorvido) aux "acromatopsia" (= senkolorvido);

germane: Farbenblindheit (= kolorblindeco), Achromatopsie (= senkolorvido), Achromasie (= senkoloreco)

angle: daltonism, color blindness, colour blindness (= kolorblindeco)

france: daltonisme, dyschromatopsie (= miskolorvido)

hispane: daltonismo, discromatopsia (= miskolorvido)

portugale: daltonismo, discromatopsia (= miskolorvido), discromopsia

nederlande: daltonisme, kleurenblindheid (= kolorblindeco)


Konklude: laux mi, por simpligi (= popularigi) la terminon, la plej trafaj solvoj estas "miskolorvido" (laux la scienca nomo, transprenita en kelkajn lingvojn), aux "kolorblindeco" (jam ekzistanta en esperanto).
Ne tauxgas, cxiam laux mia sento, kunmetajxoj kun "rugx-verd-", cxar la fenomeno rilatas al multaj koloroj, kaj ecx ekzistas kompleta kolorblindeco (= oni vidas nur blank-nigre).
Gxis
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2009, 1:30:37 PM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Sincere dirite. . . 
Nu, mi reŝanĝis la linion al:

daltonism·o [zam] → kolor·blind·ec·o, ruĝ·verd·blind·ec·o

Fakte la ruĝverda kolorblindeco devus esti la plej ofta, ĉu en?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 16, 2009, 3:51:43 PM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

>Nu, mi reŝanĝis la linion al:
>daltonism·o [zam] → kolor·blind·ec·o, ruĝ·verd·blind·ec·o

>Fakte la ruĝverda kolorblindeco devus esti la plej ofta, ĉu ne?

Ne.

La plej ofta perturbo estas tiu science nomata “protanopia” (konfuzo inter rugxo, verdo kaj bluo); sekvas “deuteranopia” (konfuzo inter rugxo kaj verdo: tia estis la perturbo de Dalton); poste venas “tritanopia” (konfuzo inter flavo kaj bluo); fine venas “acromatopsia” (kompleta nepercepto de koloroj)

 

Jen kial mi ne detaligus per “rugx-verd-“.

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2009, 5:33:40 PM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi:

>
> Fakte la ruĝverda kolorblindeco devus esti la plej ofta, ĉu ne?
>
Antonio:
>
> Ne.
>
Mia mondo de normala parolanto malfaka ŝanceliĝas kaj emas fali. Mi ĉiam
aŭdis, ke dalton-malsanuloj ne distingas verdon kaj ruĝon.

Se neniu protestas, mi cedas je via scienca perforto, kaj forigas la
ruĝon kaj verdon.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Oct 16, 2009, 6:47:18 PM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato;

>Mia mondo de normala parolanto malfaka ŝanceliĝas kaj emas fali. Mi ĉiam
aŭdis, ke dalton-malsanuloj ne distingas verdon kaj ruĝon.
>Se neniu protestas, mi cedas je via scienca perforto, kaj forigas la
ruĝon kaj verdon.

Ne temas pri scienca klereco, kiun fakte mi ne posedas (mi porokaze cxerpis la informojn).
Temas pri tio, ke komunuze oni rilatigas "daltonismo"-n kun la nebona vido de rugxo kaj verdo, simple cxar la fenomeno siatempe (kaj proprasperte) priskribita de Dalton rilatis gxuste al la nebona vido de rugxo kaj verdo; sed la vida perturbo pri koloroj, en la realo, estas tre pli multfaceta.
Do, aux oni diras gxenerale "kolorblindeco"/ "misvido de koloroj" aux simile, tiel kaptante cxiujn formojn, aux, se oni uzas rugx- kaj verd-, oni priskribas NUR UNU el la multaj formoj de daltonismo. Oni ankaux povas konservi la alternativojn kun rugx kaj verd, sed tiam oni devas klarigi, ke temas nur pri unu (la plej konata, kvankam ne la plej ofta) el la formoj de kolor-misvido.
Gxis
Antonio


Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 16, 2009, 10:18:53 PM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kulpas pro tio, ke mi menciis ruĝ-verdecon, vekigante tiom da komentoj.
Mi tute samopinias pri la simla "kolorblindeco". Forigu ambaŭ kolorojn.
La ordinara vjetnamo kutime parolas pri mù chữ /mu ĉu/ kiu tradukeblas per kolorblindeco. Nur fakuloj ŝatas mencii la specifajn kolorojn.
Amike,
Thu

ngoclan

unread,
Oct 17, 2009, 12:48:39 AM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anh Thu,
 
Anh nhầm, daltonismo là mù màu, chứ không phải người mù chữ (analfabeto).
Anh làm ơn cho biết nhiệm vụ của Bona Lingvo và cách làm của họ. Tôi chưa đọc tài liệu, phiền anh cho tôi biết tóm tắt.
BL quan hệ với Akademio thế nào và listano tham gia thế nào?
Tôi nghĩ nếu không ai hỏi tiềng Việt của một chữ nào đó là gì thì ta không cần cho biết.
V.-Esperantistoj đã nhiều thư, B.L. còn nhiều thư hơn, tôi không đọc kịp khi bận.
Anh đã gửi phần đầu Kiều cho RC và Gerrit chưa?
Lan

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2009, 3:11:31 AM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Thu (subtene al Antonio):
La ordinara vjetnamo kutime parolas pri mù chữ /mu ĉu/ kiu tradukeblas per kolorblindeco.
Bone. Mi faras la ŝanĝon.

Amike

Renato


Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 17, 2009, 3:19:48 AM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel mia kolegino Ngoc Lan kiu erare sendis mesaĝon al la listo, mi tajperaris.
ne estas mu chu /mu ĉu/ (analphabeto)
sed mu mau /mu maŭ/ (kolorblindeco).
Ĉu en viaj landoj, kolorblinduloj estas permesataj veturi?
Dankon al vi kaj Antonio por ĉesi sufiĉe longan diskuton pri tiu vorto.
Amike, Thu

 

Marcos Cramer

unread,
Oct 17, 2009, 5:34:28 AM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ la angla Vikipedio, "daltonism" havas en la angla du apartajn signifojn: Ĝi povas signifi "kolorblindeco" ĝenerale, aŭ ĝi povas signifi nur "ruĝverdblindeco". Simile PIV aparte emfazas ĉe "daltonismo" la ruĝverdblindecon. Ĉar laŭ mi temas pri du apartaj signifoj de "daltonismo", ni apartigu ilin per punktokomo:

daltonism·o [zam] → kolor·blind·ec·o; ruĝ·verd·blind·ec·o

Tute ne mencii "ruĝverdblindeco" laŭ mi estus granda eraro.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2009, 9:06:23 AM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
daltonism·o [zam] → kolor·blind·ec·o; ruĝ·verd·blind·ec·o
Bone, mi ŝanĝis la liston tiel:

daltonism·o [zam] → kolor·blind·ec·o; ruĝ·verd·blind·ec·o (kiel plej ofte priparolata formo de kolorblindeco en la komuna lingvo)
Kompreneble ni estus povintaj nomi ĝin ankaŭ "dalton-a mal-san-o", se ni ne malsimpligu la aferon.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 17, 2009, 9:13:20 AM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Nguyen Xuan Thu:

>Ĉu en viaj landoj, kolorblinduloj estas permesataj veturi?

 

En Italujo, laux artikolo 322 de la regularo por apliko de la strata legxaro, por ricevi stirpermeson oni devas, interalie, posedi “kolorsenton suficxan por distingi rapide kaj sekure la kolorojn uzatajn en la strata signalaro”.

Cxar en tiu signalaro estas uzataj (minimume) rugxo, verdo, flavo kaj bluo, tio signifas, ke la itala legxaro ne limigxas al la “rugxverdaj kolorblinduloj”, sed gxi koncernas ankaux aliajn tipojn de daltonismo (kolorblindeco).

Jen kial mi insistas, ke “daltonismo/ kolorblindeco” estas koncepto pli vasta ol “rugxverda kolorblindeco”. Mi pardonpetas pro mia obstino, sed iel mi estas devigata al precizeco, pro mia profesia kutimo (de 33 jaroj mi estas jugxisto, kaj pli frue… mi estis jura inspektoro pri civila motorizado, do mi okupigxis gxuste pri la reguloj por livero de stirpermesoj!)

Gxis

Antonio

 

 

 

1.Per il conseguimento, la conferma di validità  o la revisione della patente di guida per motoveicoli ed autoveicoli di qualsiasi categoria è necessario che il richiedente possegga campo visivo normale e senso cromatico sufficiente per distinguere rapidamente e con sicurezza i colori in uso nella segnaletica stradale, una sufficiente visione notturna e la visione binoculare.

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2009, 9:29:16 AM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Jen kial mi insistas, ke “daltonismo/ kolorblindeco” estas koncepto pli vasta ol “rugxverda kolorblindeco”.

en ordo. Ĉu la nuna linio kontentigas vin?

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Oct 17, 2009, 10:15:04 AM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:

> Ĉu en viaj landoj, kolorblinduloj estas permesataj veturi?

Mi fakte ne sciis la respondon koncerne Norvegujon, tial mi sercxis en la
artikolo pri kolorblindeco en la norvega vikipedio. El gxi mi cxerpas:

"Kolorblindeco povas malfaciligi iujn labortaskojn kaj aktivecojn. Unuavice
temas pri gxusta interpretado de avertaj lumoj. Tial, profesioj kiel tiuj de
stiristo de lokomotivo, sxipo aux aviadilo, kaj kvalito-kontrolisto en iuj
brancxoj, estas fermitaj al kolorblinduloj. Povas ekesti problemoj ankaux en
laboroj, cxe kiuj la kolor-senso estas aparte grava, sed ne rekte
endangxeriga, ekzemple por intern-arkitektoj, vestajx-kreistoj
("-designers") kaj aliaj. [...] Pro konsidero al tiuj, kiuj intermiksas
rugxajn kaj verdajn kolornuancojn, kio estas la plej disvastigxinta formo de
kolorblindeco, en multaj landoj oni donis al verdaj trafiklumoj blu-verdan
tonon, kiu klare distingas tiun lumon disde la varma rugxa koloro de la
haltiga signalo."

Mi ankaux auxdis, ke la rugxa kaj la verda lumo situas je malsamaj altecoj
sur la trafiklumaj fostoj, tiel ke la trafiksignalojn povas gxuste
interpreti ankaux gvidhundoj por blinduloj (la hundoj estas kolorblindaj!).

El cxio-cxi mi deduktas, ke al kolorblinduloj en Norvegujo jes estas
permesate stiri auxtomobilon.

> Dankon al vi kaj Antonio por ĉesi sufiĉe longan diskuton pri tiu
> vorto.

Malgraux tio mi sxatus fari komenton apoge al Marcos:

"Lau la angla Vikipedio, "daltonism" havas en la angla du apartajn
signifojn: Gi povas
signifi "kolorblindeco" generale, au gi povas signifi nur "rugverdblindeco".
Simile
PIV aparte emfazas ce "daltonismo" la rugverdblindecon. Car lau mi temas pri

du apartaj
signifoj de "daltonismo", ni apartigu ilin per punktokomo:

daltonism·o [zam] ? kolor·blind·ec·o; rug·verd·blind·ec·o
Tute ne mencii "rugverdblindeco" lau mi estus granda eraro."

Multaj origine fakaj terminoj kun malvasta signifo en la fako, en la
komunuza lingvo havas pli vastan signifon. Eble la angla "daltonism" kaj la
Esperanta "daltonismo" estas tia: multaj eble uzas gxin kun la gxenerala
signifo "kolorblindeco", ne konsciaj pri la limigita signifo, kiun gxi havas
en medicina scienco. La resto de la rezonado enestas en la citajxo de
Marcos.

Eventuale oni povus atentigi, ke estas pluraj specoj de kolorblindecoj (same
kiel estas pluraj rasoj de hundoj), sed por tio suficxas interkrampaj
indikoj kiel "(en gxenerala senco)" cxe la unua traduko, kaj "(kiel medicina
faktermino)" cxe la dua.

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Oct 17, 2009, 2:09:29 PM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>en ordo. Ĉu la nuna linio kontentigas vin?

jes, dankon.

Gxis

Antonio

 

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages