>TOPIC: el
>http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/f235feb47663ab9e?hl=eo
>===========================================================================
=
>==
>
>== 1 of 2 ==
>Date: Sun 5 Jul 2009 07:24
>From: "ro-esp"
>
>
>From: LajzTajfuno
>
>> Saga propono~
>
>> Nur, cu ciuj konsentas pri "far" estanta bonlingva?
>
>sxajnas ke ne
>
>From: Adam Raizen
>> La signifo de ciuj rolmontriloj (prepozicioj) estas vasta kaj plursenca,
>
>foje jes, kaj tion mi ne sxatas. Esp-o ne igxas pli facila se gxi devigas
>homojn diveni kiun vorton uzi, aw kiel interpreti vorton
>
>> kaj se 'el' vastigis al ci tiu senco en la efektiva lingvouzo, mi
>> pensas, ke ni bone akceptu tion.
>
>se eraro igxas populara, gxi cxesas esti eraro?
>
>> Mi ne vidas antauspertan, teorian kauzon por pensi au
>> ke 'el' devas havi au ke gi ne devas havi tiun ci sencon.
>
>Nu, se iu rakontas pri letero "el" iu, mi pensas ke la letero estis
>kasxita en la korpo de tiu
>
>> Aldone, mi ne satas la nudan vorton 'far'.
>
>ne eblas diskuti pri gustoj
> gxis, Ronaldo
>
>
>
>
>
>
>== 2 of 2 ==>Date: Sun 5 Jul 2009 15:26
>From: Adam Raizen
>2009/7/5 ro-esp <ro-...@dds.nl>
>> From: Adam Raizen
>> > La signifo de ciuj rolmontriloj (prepozicioj) estas vasta kaj
plursenca,
>>
>> foje jes, kaj tion mi ne sxatas. Esp-o ne igxas pli facila se gxi devigas
>> homojn diveni kiun vorton uzi, aw kiel interpreti vorton
>
>Unue, mi tre dubas, cxu eblas havi lingvon sen tiaj cenaj kategorioj
kion vi celas per c(x)ena kategorio?
> en tiaj tre oftaj kaj bazaj vortoj. Esperanto fakte estas relative rigora
> kaj malvasta kun la signifo de rolmontriloj,
la faktermino estas "rekcio" , cxu ?
> rilate al diversaj nacilingvoj, sed iom da vastigô kaj arigo
> de sencoj estas nepra se oni volas glate uzeblan lingvon.
eble, kaj eble. Tamen, malfacilas diskuti je tiom abstrakta nivelo,
aw ecx nur eltrovi cxu ni efektive malkonsentas pri la necesa
(mal)precizeco
>Due, oni apenau lernas (au nebone lernas) lingvon kaj giajn vortojn
>per seka parkerigo, kiu povas konduki al memorproblemoj se la
> parkerigo ne estis sufice perfekta.
nu, dependas de la homo, kaj de la lingvo
> Oni lernas vortojn per uzo kaj sperto de la lingvo, tiel ke vortoj
> kaj iliaj cenaj sencaroj nature hejmigās en la menso post sufica
> konado.
Cxe "normalaj" lingvoj, oni eklernas esprimojn kiuj ofte jam firmas
de antaw jarcentoj. Tiun lukson esp-o ne havas. Homoj simple
ekuzas provizorajn esprimojn, kaj foje pluraj vivas samtempe.
Estas grava pasxo antawen ke alpendajxo, alkrocxajxo,anekso,
alligajxo nun malaperas favore al *kunsendajxo*
>> > kaj se 'el' vastigis al ci tiu senco en la efektiva lingvouzo, mi
>> > pensas, ke ni bone akceptu tion.
Mi akceptas ke homoj faras erarojn, sed mi ne stimulas tiujn erarojn.
En la nederlanda kiom en esp-o
>> se eraro igxas populara, gxi cxesas esti eraro?
>
>Nenio igas min pensi, ke tio devas esti eraro.
Mi celis tiun frazon pli gxenerale. Cxi kaze mi taksas "mi ricevis
leteron EL pollando" korekta, sed "mi ricevis leteron el Lukasz"
nepre misa. Ke iuj pawsis tion el sia nacia lingvo, tio ne jam
signifas ke gxi "vastigxis al la gxenerala lingvouzo"
>> > Mi ne vidas antauspertan, teorian kauzon por pensi au
>> > ke 'el' devas havi au ke gi ne devas havi tiun ci sencon.
>>
>> Nu, se iu rakontas pri letero "el" iu, mi pensas ke la letero estis
>> kasxita en la korpo de tiu
>Tio estas pro tio, ke vi tro strikte komprenas la sencaron de la vortoj,
*ege* strikte, kredeble jes. Mi ne parolas tokiponan aw la plimalplian.
klareco ebligas ke mi povas trakti dirajxon entute.
> kaj ne lasas al ili flekigi laubezone.
por mi la kriterio estas: cxu la esprimo povas facile esti misinterpretata.
Se jes, ne uzu gxin tiel.
> Oni tre nature bildigas sendadon kiel movigon ekde fonto gis
> celo, kaj do 'el' estas tute natura.
Mi ne emas cxi tie diskuti pri kio estu konsiderata "natura" aw ne.
Ecx en la nederlanda mi opiniis iujn aferojn en gxi tute malnaturaj,
ecx jam kiam mi estis kelkjara infano. Dependas i.a. de kulturo kion
oni opinias "natura"
Mi donu ekzemplon (bonvolu respondi sub: elspezi *** ):
En la nederlanda ekzistas esprimo "uitgeven aan", angle "to spend on".
Kiel diri tion esp-e?
"li elspezis la monon al biero" ?
"li elspezis la monon pri biero"?
"li elspezis la monon pro biero?
"li elspezis la monon por biero"?
"li elspezis la monon sur biero" ?
Tute povas esti ke ekzistas lingvoj en kiuj po unu el tiuj ne estas
absurda, kaj tamen ne havas kromsignifojn, sed law mi, ke esp-o
ne jam havas rekcion por la esprimo estos interpretata kiel
signo ke gxi ne estas matura lingvo - aw kiel signo ke la uzanto
ne bone regas la lingvon.
gxis, Ronaldo
Mi donu ekzemplon (bonvolu respondi sub: elspezi *** ): En la nederlanda ekzistas esprimo "uitgeven aan", angle "to spend on". Kiel diri tion esp-e? "li elspezis la monon al biero" ? "li elspezis la monon pri biero"? "li elspezis la monon pro biero? "li elspezis la monon por biero"? "li elspezis la monon sur biero" ?
"li elspezis la monon pri biero"? "li elspezis la monon pro biero? "li elspezis la monon por biero"?
esp-o ne jam havas rekcion