Komplikas, sed mi kredas ke ne. "Bulko" estas ege svaga termino, sed ĝi rilatas al *pano*. (ĉu esp-o jam havas vorton por 800-grama pano?)
"Donut" en multaj kulturoj ne estas pano, sed kuko.
"ringforma bulko" pli facile interpretatas kiel "bagel"
> Ni havas:
Hmmm. Ĉu ne ekzistas fritkukoj kiuj ne estas benjetoj? ĉu "frikadel jagung" estas benjeto
krapfeno → dolĉa fritbulo
Laú wikipedia la signifokampo de "krapfen" estas pli larĝa en la sudaj dialektoj de la Germana - kaj se mi ne eraras, la vorto ne uzatas en la nordaj