Marcos Cramer
unread,Mar 5, 2009, 12:08:45 PM3/5/09Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
En la Interreto troveblis nur unu sola uzo de "randoma" (en la formo "randomajn"), ŝajne de Usona Esperantisto. Tio klare estas traduk-eraro el la angla lingvo (aŭ manko de traduko, ĉar temas pri senŝanĝa transpreno de la angla vorto "random"). La Esperanto traduko de "random" estas "hazarda". (En la neformala lingvaĵo "random" foje ankaŭ povas signifi ion similan al "stranga", sed tio ne bezonas okupi nin).
Ĉar la vorto ŝajne ne estas uzata en Esperanto (krom ĉe unuopa erara uzo), ni laŭ mi tute ne bezonas linion pri ĝi.
Amike,
Marcos