slab-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2010, 6:25:46 AM11/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
En teksto pri inaŭguro de Zamenhofa aŭ Esperanta Objekto en Francujo mi legis:

> Sur
placo lau la nomo de loka verkisto, Johano Budu' /(Jean Boudou,
1920-1975)/, estas instalitaj 25 kvadrataj slaboj el griza sablos^tono,
kun 1,2 metraj lateroj. Sur tiuj slaboj estas gravurita elektita frazo
de la autoro en 24 lingvoj, interalie en esperanto

El tio mi komprenas ke "slabo" estas tio, kion mi nomus "tabuloj", "mamor-tabuloj", "Ŝton-tabuloj". En Vikipedio post emi trovis la jenan difinon:

> slabo - ebena area elemento streĉata precipe per flekso kaj tondo en la orta direkto al ĝia mezebeno, en la kazo de ambaŭdirekta efikado de slabo aperas en la slabo tordmomantoj

kio devus esti io terure teĥnika en la kampo de cemento kaj konstruado.

Kiel laŭ vi oni diras "slabo" en la normala lingvo? Mi vids ke iuj uzas ĝin ankaŭ por la tabulo kun la nomo de la mortinto en tomboj.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Nov 4, 2010, 9:30:37 AM11/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas, ke tio estus simple "shton-tabulo". Kompreneble, anstatau la vorto "shtono", oni ankau povus diri "marmoro", "ardezo" ktp.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 4 novembre 2010 11.26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) slab-o

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Nov 4, 2010, 10:50:57 AM11/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dirus simple "plato" (ankaux zamenhofa, en cxi tiu specifa senco: v.NPIV).
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 4 novembre 2010 11.26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) slab-o

En teksto pri inaŭguro de Zamenhofa aŭ Esperanta Objekto en Francujo mi legis:

Leo De Cooman

unread,
Nov 4, 2010, 1:57:16 PM11/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 4/11/2010 15:50, Antonio De Salvo skribis:

> Mi dirus simple "plato" (ankaux zamenhofa, en cxi tiu specifa senco: v.NPIV).
Ankaŭ mi.
Unuan fojon mi aŭdis tiun vorton en la (el alia lingvo pruntita)
nederlanda, kiam temis pri metalaj produktaĵoj en metalindustrio. Se mi
bone memoras, temis pri rafinado de kupro.

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Nov 5, 2010, 11:20:28 AM11/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaw al mi (natursxton)plato sxajnas la logika elekto

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages