Re: (la bona lingvo) demando - plia komento

3 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Sep 6, 2014, 9:03:39 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Espereble la membroj de La Bona Lingvo ricevis la suban mesaĝon, ĉar mi mem ankoraŭ ne ricevis ĝin. Intertempe mi volus aldoni unu plian detalon. En la tempo de Albault, komunikado inter la 45 membroj de la Akademio estis tre malrapida kaj malfacila, ĉar tiam kompreneble ne ekzistis Interreto. Vi povas mem imagi la situacion. Finfine pluraj membroj de la Akademio eĉ eksiĝis pro la tiama rekomendo pri landnomoj.

Nuntempe, kompreneble, la situacio estas tute alia. La akademianoj en malsamaj kontinentoj povas tuj diskuti inter si. Tiel ne povus okazi, ke unu homo povus tro forte influi la decidojn, ĉar se aliaj akademianoj ne konsentus kun li/ŝi, ili certe tuj aŭdigus siajn kontraŭargumentojn. Tial la rekomendo de 2009 jam estis pli vaste kaj serioze diskutata ol la antaŭa, kaj tio certe validos ankaŭ rilate al estontaj decidoj.

Anna

2014-09-06 13:44 GMT+02:00 lowenstein, anna <anna.lo...@esperanto.org>:
Rilate al landnomoj, la Akademio en 2009 faris rekomendon, ne Oficialan Aldonon, ĉar la situacio de landnomoj ja foje ŝanĝiĝas. La antaŭa rekomendo estis farita, kiam Albault estis prezidanto, kaj enhavis kelkajn tre dubindajn proponojn, kiujn la Akademio en 2009 formale nuligis. Espereble estontaj akademioj agos pli respondece ol okazis en la epoko de Albault.

Certe estas neoportune konstante ŝanĝi la landnomojn kvazaŭ arbitre, kaj mi mem estis nekontenta pro la nuna rekomendo pri "Gronlando", ĉar mi lernis diri "Groenlando" (mi ne bone memoras, sed verŝajne tio estis en la malnova PIV, kaj certe en la malnova angla-Ea vortaro de Wells). Sed ĉar la Akademio decidis pri Gronlando, mi nun uzas tiun formon. Mi certe protestos, se en posta rekomendo oni volus ŝanĝi tion.

Kore,
Anna

2014-09-06 12:02 GMT+02:00 caraco jean-claude <cara...@gmail.com>:
Mi konsentas, sed Ukraino por landnomo ja estis jam rekomendo de la Akademio. Se la Akademio konstante modifas siajn rekomendojn, la uzanto ne povas sekvi.

Jean-Claude

Le 06/09/2014 11:14, lowenstein, anna a écrit :
Pri multaj landnomoj estas malsamaj opinioj kaj argumentoj, sendube bonaj, por aliaj formoj. Se ĉiuj uzus aliajn formojn laŭ siaj personaj preferoj, la rezulto estus ĥaosa situacio. Tial estas preferinde sekvi la rekomendon de la Akademio, por ke la lingvouzo en Esperanto estu unueca.

Anna

2014-09-06 11:04 GMT+02:00 caraco jean-claude <cara...@gmail.com>:
Mi scias tion, sed la formo Ukrainio malrespekas la Rekomendojn pri Landnomoj, kiam André Albault estis prezidanto de la Akademio.
La oficialigo de Ukrainujo estas fuŝa decido. Ukraino signifas "apudlima regiono". Ukraino estas regiono ne popolo. Nur la akademianoj de Esperanto kredas ke ukraino estas popolo.

Jean-Claude

Le 06/09/2014 10:51, Renato Corsetti a écrit :
jean-claude:
|   Oni devas prononci la I. En la ukraina oni diras Україна = Ukraina.
Jes, kaj pro tio la Akademio havas la formon Ukrainujo kun prononcata "i":
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages