Por informo:
- koncerne la zamenhofecon de "kultivi":
Biblio, Amos 7,14
Amos respondis kaj diris al Amacja: Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
- pri la radfko "kultur-":
Biblio, Sentencoj 21,4
Fieraj okuloj kaj aroganta koro,
Kulturajxo de malvirtuloj, estas peko.
Tamen, pro intelekta honesteco mi devas memorigi, ke ne estas klare, kio en la traduko de la Londona Biblio efektive apartenas al Zamenhof:
http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1987_07.htm#8
Nur por fari ekzemplon:
Genezo 1,2:
la spirito de Dio sin portis super la akvoj (Zamenhof en "La Revuo" IV, 1909-1910, p. 339)
la spirito de Dio shvebis super la akvoj (Londona Biblio, 1912)
Chu "shvebi" estas zamenhofa? Mi dirus ke ne; kaj prave PIV markas ghin per "x", en nura rilato kun la Londona Biblio, ne kun Zamenhof.
Same, oni povus demandi sin, chu "kultiv-" en Amos estas zamenhofa au Londona.
Amike
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da: Harri Laine [mailto:
proc...@gmail.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: martedì 1 novembre 2016 10:56
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kulturi/kultivi
anna skribis 31.10.2016 20:28:
> Mi ne vidas la rilaton inter la kulturo de popolo kaj kulturado de
> tero. Tial mi preferas uzi la vorton "kultivi" por la dua senco.
Kaj mi ne komprenas, kiel iu povas ne vidi la rilaton.
Cetere, mi ne kredas, ke "kultiv" estas Zamenhofa radiko (iu ĉi-diskute diris tiel).
Niaj vortaroj sukcesis krei grandan kaĉon el ĉiuj terkulturo-rilataj vortoj (kultur-, kultiv-, agro-, agr-o, agri-, kampo), kaj iom da ordo estas dezirinda.
Mi tamen forte kontraŭas ĉiujn provojn deklari erara la verbon "kulturi" en materia senco.
Amike
Harri
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.