http://evertype.com/books/espdic.html
Eĉ nur la prezento de la libro igas min tre suspekta. Vidu ekzemple jenajn citaĵojn:
Evertype anoncas la publikigadon de presita eldono de ESPDIC, la Esperanto-angla vortaro kompilita de Paul Denisowski.
La superba Esperanto-English Dictionary de Montagu Butler tro longe estas elĉerpita, kaj kvankam mi opinias ke nova eldono profitus de nova kompostado kun malpli da arbitraj mallongigoj, eĉ neŝanĝita represaĵo estus bonvena por multaj lernantoj. La malnova Esperanto-English Dictionary de Fleming Fulcher kaj Bernard Long estas certe utila, kaj enhavas iujn obskurajn vortojn kiuj ne troviĝas en Benson aŭ Wells.
Iom da ripetado troviĝas en ĉi tiu vortaro, eble ĉar multaj el la vortoj enhavitaj estas neologismoj, anstataŭ vortoj oficialigitaj de la Akademio de Esperanto, tiel ke iliaj ortografio kaj morfologio ankoraŭ ne estas formale fiksitaj. Estas dividstrekitaj kunmetaĵoj, nedividstrekitaj kunmetaĵoj, kaj seninterrompaj kunmetaĵoj kun -a aŭ -o mankanta. Loknomoj aparte montras multan ortografian variadon. Bona ekzemplo estas ‘Saud-Arabio’, kiu aperas kiel Sauda Arabio, Sauda Arabujo, Saud-Arabio, Saud-arabujo, Saudiarabio, Saudiarabujo, Saŭda Arabujo, kaj Saŭd-arabujo.
bona good, nice, OK, kind. bona ordo well-ordering. bonaj manieroj good manners. bonan matenon! good morning!
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org