R: kiel traduki "antitrust"-aŭtoritato

1 view
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Apr 21, 2015, 9:33:14 AM4/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi trovigxis antau la problemo (cxe la E-lingvaj elsendoj de Radio Roma), mi solvis gxin jene:

020302:

La leĝpropono rilate la konflikton de interesoj ricevis, ĵaŭde, sian unuan jeson ĉe la itala Deputita Ĉambro, per tricent ok favoraj voĉoj kaj neniu kontraŭa. La centromaldekstra opozicio, ja, forlasis la kunsidejon por protesti kontraŭ leĝo, kiun ĝi taksas “hontinda”. Estas la unua fojo, ke la itala Parlamento aprobas normojn pri konflikto de interesoj, kaj la centrodekstra plimulto opinias, ke “temas pri leĝo avangarda en Europo, kiu respektas la spiriton de la Konstitucio, agnoskante ke la privata proprieto ne estas neakordigebla kun la praktikado de la civilaj rajtoj”. Tre akra la opozicio, kiu substrekas, ke la novaj reguloj ne antaŭvidas neakordigeblon inter proprieto kaj regado, sed nur la devon, por la membroj de la Registaro, ne praktiki agadojn kaj profesiojn kaj ne okupi gvidajn postenojn, eĉ se nur honorofice: sekve, la sola devo de Ĉefministro Berlusconi, kiu posedas interalie televidojn kaj gazetojn, estas tiu eksiĝi el la honora prezidanteco de la futbala teamo Milan. La centromaldekstra opozicio ankaŭ kontestas, ke la leĝo ne antaŭvidas administraciajn aŭ monajn punojn, sed nur politikan malaprobon fare de la Parlamento en la kazo ke la sendependa Instanco kontraŭ monopoloj atentigu pri faro en konflikto de interesoj. La centrodekstra plimulto kompakte apogis la leĝproponon, akuzante la opozicion, ke ĝi volas senproprietigi la Ĉefministron kaj lin devigi vendi siajn havaĵojn.

 

 

Nature, same tauxgus “Kontrauxmonopola Instanco”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: martedì 21 aprile 2015 10:55
A: ED.BLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) kiel traduki "antitrust"-aŭtoritato

 

Ĉu "kontraŭmonopola aŭtoritato" estas taŭga solvo?

En la angla-esperanto (kaj ankaŭ en la itala-esperanto) vortaroj estas "kontraŭtrusta" aŭtoritato.
J-K

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2015, 9:49:52 AM4/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ni interkonsentu pri la linio:

antitrusta --> kontraŭmonopola

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
Apr 21, 2015, 1:43:37 PM4/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 21/04/2015 om 15:49:
> Ni interkonsentu pri la linio:
>
> antitrusta --> kontraŭmonopola


Pri la evito de "anti" mi konsentas.
Mi vidas, ke ankaŭ la radiko "trust" estas oficiala.
Cetere, ŝajnas al mi, ke monopolo ne tute egalas al trusto. Supozeble
ambaŭ vortoj povas esti utilaj.

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Apr 21, 2015, 2:11:27 PM4/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
En la itala, la oficiala nomo de la instanco komunlingve noma "antitrust" estas: "Sendependa Auxtoritato garantianta konkurencon kaj merkaton". Fakte, la celo de tiu instanco ne estas la batalado kontraux monopoloj (trustoj), sed kontraux monopoligo de la merkato. Sed laux mi kontrauxmonopola suficxe kaj bone klarigas la koncepton.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: martedì 21 aprile 2015 19:44
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kiel traduki "antitrust"-aŭtoritato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages