On 22 Jul., 11:32, Renato Corsetti <
renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Andreas:
>
> /> *) Mi ne scias, chu la propono de Velger (el la 1990-aj jaroj)
> atingis la Akademion kaj - se jes - kiel ghi pritraktis ghin.
> /
> Mi neniam au(dis pri tio. Povas esti ke g^i okazis antau( mia tempo en
> la Akademio. Se vi oficiale resendus g^in al mi,
> <
sekreta...@akademio-de-esperanto.org>, kun peto ke la Akademio
> pritraktu g^in au( esprimu sin iumaniere, mi provos pus^i g^in tra la
> sistemo.
En
http://www.ipernity.com/blog/37943/257743/comment/10890311#comment10890311
estas jena referenco:
"Welger, Helmut (1992)
Diskutpropono pri internaciaj vortoj: Kiel apliki la 15-an regulon?
Letero de l'Akademio 1992/20, p.6-8"
Mi ne havas tiun "Leteron" kaj ankau ne konas ghiajn enhavon kaj
situon.
La diskutpropono mem - se temas pri la sama - aperas en la paghoj 34
ghis 36 de jena verko:
Velger, Helmuto (1994): "Kontribuoj al la norma esperantologio.
Enkondukoj - Ekspertizetoj - Kritikoj". Marburg, info-servo r. a.
La redono de tiu verko en elektronika formo estas ech en tiu chi
retgrupo:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/download?s=files .
La kerno estas tio, kion mi citas el la teksto de Velger:
"Nun ni povas reformuli la 15-an regulon, eksplicite enmetante tion,
kion Zamenhof subkomprenis: 'La tiel nomataj vortoj `fremdaj`, t.e.
tiuj, kiujn la plimulto de la plej chefaj europaj lingvoj prenis el
unu fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen shangho, ricevante
nur la ortografion de tiu chi lingvo; ...' Kaj ni aldonu: La chefaj
europaj lingvoj estas la lingvoj hispana, angla, rusa, portugala,
germana kaj franca."
Plue Velger skribis:
"Ech se oni ne akceptas nian reformuladon de la 15-a regulo de la
Fundamenta Gramatiko, ghi estas ghusta almenau kiel regulo de la
eksterfundamenta 'Zamenhofa stilo', kiu estas ne deviga, sed oficiale
rekomendata de § 4 frazo 6 de la Bulonja Deklaracio. Tial oni tute
bone jam nun povas verki, lau la priskribita maniero, Provizoran
Vortaregon, sen atendi decidon de la Akademio, kiu forigus chiujn
eventuale restintajn dubojn. Oni devas nur priatenti la malpermeson de
sinonimoj de jam oficialigitaj vortradikoj, char tiam ja ne temus pri
sendube internaciaj vortoj, sed nur pri neoficialaj vortoj generitaj
lau la Zamenhofa maniero."
En la venontaj tagoj mi estos che l' UK en Kopenhago. Kiu volas, povos
paroli pri la temo kun mi tie.