Re: (la bona lingvo) Abridged summary of la-bona-lingvo@googlegroups.com - 5 updates in 3 topics

14 views
Skip to first unread message

mar...@melburno.org.au

unread,
Jan 19, 2016, 7:28:39 PM1/19/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "planti":
"Siatempe" ne estas problemo, 'car "en sia tempo" 'gustas en "Ili
faris tion siatempe = en la tempo kiun ili decides" same kiel "Mi
faris tion mia- tempe = en mia tempo" kaj "Ci faros tion ciatempe" =
en la tempo kiun ci decidas.
Cetere mi 'ciam uzas "dirata" kaj mi Fundament'ece rajtas fari tion
'car Zamenhof mem uzis kelkfoje la adjektivon (por eviti
miskomprenon), kiam la predikato referencas al subjekta aw al objekta
infinitivo aw suborda propozicio, kaj mi faras tion 'car la adjektivo
estas logika (kiel en etnaj lingvoj) kaj la adverbo estas gramatike
mallogika.
Amike, Marcel.


> =============================================================================
> Today's topic summary
> =============================================================================
>
> Group: la-bona...@googlegroups.com
> Url:
> https://groups.google.com/forum/?utm_source=digest&utm_medium=email#!forum/la-bona-lingvo/topics
>
>
> - R: siatempe (estis: plant-i) [1 Update]
> http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/f05f6ee43914c7ce
> - plant-i [2 Updates]
> http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/c9a221531bf20228
> - Abridged summary of la-bona...@googlegroups.com - 2 updates in 1
> topic [2 Updates]
> http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/c7f45c88bd47cb1d
>
>
> =============================================================================
> Topic: R: siatempe (estis: plant-i)
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/f05f6ee43914c7ce
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 1 ----------
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: Jan 16 11:49AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/81ff8c3befb48
>
> Nombroj 23,23:
>
> Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.
>
>
>
> Saluton
>
> Antonio De Salvo
>
>
>
>
>
> Da: la-bona...@googlegroups.com
>
>
> =============================================================================
> Topic: plant-i
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/c9a221531bf20228
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 2 ----------
> From: Harri Laine <harri...@iki.fi>
> Date: Jan 16 11:32AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/81bc88fbd0f59
>
> Renato, 14.1.2016 1:37:
>
>> La vorto 'planti' ne estas en tiu nivelo, sed kial vi volas
>> malpermesi al homoj havi dubojn?
>
> Eble mi miskomprenis la tutan ekzistokialon de la SSV-listoj. Ili do
>
> ---------- 2 of 2 ----------
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Jan 16 10:05AM
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/81d98af9c3024
>
> Harri:
>
> ​|
> Eble mi miskomprenis la tutan ekzistokialon de la SSV-listoj. Ili do ne
> temas pri evitindaj neoficialaj vortoj, sed estas ĝenerala sinonima
> vortaro.
>
> ​Ne, vi tute ne
>
>
> =============================================================================
> Topic: Abridged summary of la-bona...@googlegroups.com - 2 updates in 1
> topic
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/c7f45c88bd47cb1d
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 2 ----------
> From: Pjer <pj...@ozone.net>
> Date: Jan 15 02:52PM -0800
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/7f8e0a44e8099
>
> Prave, Marcel, tamen sciu, ke miaj nunaj instruatoj estas plenkreskuloj,
> kaj mi klopodas, por ke ili precize komprenu, kion vi reklarigas ĉi tie
> en
> 1, 4, 7, 9.
>
> Pri 2 & 3, mi sufiĉe konsentas,
>
> ---------- 2 of 2 ----------
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
> Date: Jan 16 10:33AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/81bd9aef6e4b3
>
> Op 15/01/2016 om 23:52 schreef Pjer:
>> ne nur signifas estas. Mi estas lernanta (simpla fakto) tiun kanton
>> (ĉu vi konas ĝin ?). Mi lernantas tiun kanton ! (Atentu, ke mi estas
>
>
>
>
>
> --
> You received this digest because you're subscribed to updates for this
> group. You can change your settings on the group membership page:
> https://groups.google.com/forum/?utm_source=digest&utm_medium=email#!forum/la-bona-lingvo/join
> .
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>
>


Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2016, 1:43:32 PM1/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
Sekve de la mesaĝo de Marcel mi inaŭguras novan serion de diskutoj nomata 'gramatiko'. Mi petas resti ĉe la temo en la temlinio kaj ne parolu pri aliaj aferoj.


!     "Siatempe" ne estas problemo, 'car "en sia tempo" 'gustas en "Ili faris tion siatempe = en la tempo kiun ili decidis" same kiel "Mi faris tion mia- tempe = en mia tempo" kaj "Ci faros tion ciatempe" = en la tempo kiun ci decidas.

Bonvolu pensi pri la uzo de 'siatempe' kaj diri ĉu laŭ vi estas problemoj en ĉi tiu esprimo.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 21, 2016, 3:06:06 PM1/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
Il 21/01/2016 19:43, Renato Corsetti ha scritto:
> Sekve de la mesaĝo de Marcel mi inaŭguras novan serion de diskutoj nomata
> 'gramatiko'. Mi petas resti ĉe la temo en la temlinio kaj ne parolu pri aliaj
> aferoj.
>
>
> ! "Siatempe" ne estas problemo, 'car "en sia tempo" 'gustas en "Ili faris
> tion siatempe = en la tempo kiun ili decidis" same kiel "Mi faris tion mia-
> tempe = en mia tempo" kaj "Ci faros tion ciatempe" = en la tempo kiun ci decidas.

Mi uzus tiun vorton nur por triaj personoj (kaj singularaj, kaj pluralaj: li,
ŝi, ĝi, ili), komprenebbe koncerne la tempon de la raportitaj faktoj.

Se se mi estas parolanta pri mi, vi kaj ni:
- Tiutempe ni estis junaj...
- Tiam mi vi kaj estis veraj amikoj.

Sed se mi parolas pri tria persono mi povas diri:
- Siatempe ĝi estis vere ĉarma
- Siatempe li fine doktoriĝos... espereble.

Por mi temas pri vorto tute klare uzebla.
JoKo


Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2016, 5:46:01 PM1/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:


Mi uzus tiun vorton nur por triaj personoj (kaj singularaj, kaj pluralaj: li, ŝi, ĝi, ili), komprenebbe koncerne la tempon de la raportitaj faktoj.

Bone, sed ne ĉiuj samopinias pri 'siatempe'.
Vedi: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/fiksitaj_esprimoj.html

ro-esp

unread,
Jan 21, 2016, 7:09:00 PM1/21/16
to la bona lingvo


On Thursday, January 21, 2016 at 7:43:32 PM UTC+1, Renato Corsetti wrote:
Sekve de la mesaĝo de Marcel mi inaŭguras novan serion de diskutoj nomata 'gramatiko'. Mi petas resti ĉe la temo en la temlinio kaj ne parolu pri aliaj aferoj.


!     "Siatempe" ne estas problemo, 'car "en sia tempo" 'gustas en "Ili faris tion siatempe = en la tempo kiun ili decidis" same kiel "Mi faris tion mia- tempe = en mia tempo" kaj "Ci faros tion ciatempe" = en la tempo kiun ci decidas.

Bonvolu pensi pri la uzo de 'siatempe' kaj diri ĉu laŭ vi estas problemoj en ĉi tiu esprimo.

Mi ne vidas problemojn (ebla cxar la nederlanda havas "op zijn tijd" kaj "tezijnertijd"), sed law mi la signifo ne rilatas al decido.

                                              gxis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Jan 22, 2016, 4:52:43 AM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 21/01/2016 om 19:43 schreef Renato Corsetti:
>
> ! "Siatempe" ne estas problemo, 'car "en sia tempo" 'gustas en
> "Ili faris tion siatempe = en la tempo kiun ili decidis" same kiel "Mi
> faris tion mia- tempe = en mia tempo" kaj "Ci faros tion ciatempe" =
> en la tempo kiun ci decidas.
>
> Bonvolu pensi pri la uzo de 'siatempe' kaj diri ĉu laŭ vi estas
> problemoj en ĉi tiu esprimo.


Mi ne vidas problemojn en tiuj esprimoj.

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 22, 2016, 5:35:43 AM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:
> ne ĉiuj samopinias pri 'siatempe'.
> Vedi: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/fiksitaj_esprimoj.html
Bertilow portis gravan kontribuon al gramatika fako... ekzemple pri la kunmetaĵoj,
sed ankoraŭ li ne estas la evangelio de esperanto.

"Sia" en niaj fundamentaj reguloj rilatas nur al triaj personoj (li, ŝi, ĝi, ili).
Neniu povas preteratenti tionb, ĉu?
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2016, 5:51:35 AM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
JoKo:
|   "Sia" en niaj fundamentaj reguloj rilatas nur al triaj personoj (li, ŝi, ĝi, ili).
Neniu povas preteratenti tion, ĉu?

Ne, mi ne preteratentas tion, sed foje oni uzas 'siatempe' en absoluta senco. 

- Kiam vi aĉetos persikojn?
- Siatempe! [en la tempo de kiu?]

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 22, 2016, 9:13:56 AM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Il 22/01/2016 11:51, Renato Corsetti ha scritto:
> JoKo:
>> | /"Sia" en niaj fundamentaj reguloj rilatas nur al triaj personoj (li, ŝi,
>> ĝi, ili). //
>> //Neniu povas preteratenti tion, ĉu? /
>
> Ne, mi ne preteratentas tion, sed foje oni uzas 'siatempe' en absoluta senco.
>
> - Kiam vi aĉetos persikojn?
> - Siatempe! [en la tempo de kiu?]
Li devintus respondi miatempe, kiu ne taŭgas.

Al "Kiam vi aĉetos ..." oni devus respondi
- aŭ per preciza tempo aŭ okazo
- aŭ senprecize iam, en la pasinto, pasintjare, pasintmonate.
JoKo


Leo De Cooman

unread,
Jan 22, 2016, 3:31:21 PM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/01/2016 om 11:35 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> "Sia" en niaj fundamentaj reguloj rilatas nur al triaj personoj (li,
> ŝi, ĝi, ili).
> Neniu povas preteratenti tionb, ĉu?
Laŭ mi Johano Karlo pravas. Ni je ne diras "Mi vidas sian filon",
celante diri "Mi vidas mian filon".

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 22, 2016, 3:34:47 PM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/01/2016 om 11:51 schreef Renato Corsetti:
> - Kiam vi aĉetos persikojn?
> - Siatempe! [en la tempo de kiu?]
Supozeble en la tempo, kiam la persikoj maturas.
En la flandra ni dirus "te gepasten tijde" (en/je la taŭga tempo)

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 22, 2016, 4:20:48 PM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ en Italio... tamen ĉi tiu esprimo estas gramatike senerara.
JoKo

Noël SIMONET

unread,
Jan 22, 2016, 6:26:43 PM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com


"[en la tempo de kiu?]" (Renato)

- "Estu vi mem , chiuloj aliaj estas jam prenitaj" ! (Oscar Wilde)  



- En la tempo 'es' ili , en ilies tempo , sia tempe .

- En la tempo 'es' vi , en vies tempo , via tempe , mem tempe , propra tempe , ghusta tempe , 'bona' tempe .

- En la tempo 'es' mi , en mies tempo , mia tempe ,


'Si' , reciproka por la tria persono estas ne montra do komplete cetera kaj ghenerala , konsekvence por chiuj inkluzive por la unua kaj por la dua persono sed oni ne uzos 'ni' char ekde la komenco oni decidis neniujn montri .

"Kiam vi aĉetos persikojn? - Siatempe!" estas plene ghenerala respondo , sen erara , ech belsona k agrabla . Mi tradukus al la Germana , la Angla , la Hispana , la Itala , la Franca : 'seiner' , 'its' , 'su' , 'suo' , 'son' , chiam uzighos la sama nocio 's' pli posesiva ol montra .   


Noël
.
.
.
.
.
.
.
.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 23, 2016, 1:19:49 AM1/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
Al Noël SIMONET ne mankas la imagopovo
> "[/en la tempo de kiu?]/" (Renato)
> - "Estu vi mem , chiuloj aliaj estas jam prenitaj" ! (Oscar Wilde)
kiel ĉi diraĵo rilas al "siatempe"?

> - En la tempo 'es' ili , en ilies tempo , sia tempe .
tria persono: laŭregule

> - En la tempo 'es' vi , en vies tempo , via tempe , mem tempe , propra tempe ,
> ghusta tempe , 'bona' tempe .
> - En la tempo 'es' mi , en mies tempo , mia tempe ,
Ĉi uzo de "es" kiel "de" estas bizara poetaĵo, kiu same neniel rilas al "siatempe".
La finaĵo "-es" oni povas uzi nur en la korelativaĵoj.

> 'Si' , reciproka por la tria persono estas ne montra do komplete cetera kaj
> ghenerala , konsekvence por chiuj inkluzive por la unua kaj por la dua persono
> sed oni ne uzos 'ni' char ekde la komenco oni decidis neniujn montri .
Preskaŭ buljono en kiu vi miksas argumentado pri pronomo kun kun la uzo de "es"
ankaŭ ekster korelativaĵoj, por poste - per nova salto - kiamaniere mi ne
komprenis! - ĝeneraligi tiu buljono al la uzo de sia.

En matematiko oni tuj komencas instruante ke oni ne povas fari operaciojn inter
ne kunmezureblaj aferoj.

> "/Kiam vi aĉetos persikojn? - _Siatempe_!/" estas plene ghenerala respondo ,
> sen erara , ech belsona k agrabla . Mi tradukus al la Germana , la Angla , la
> Hispana , la Itala , la Franca : 'seiner' , 'its' , 'su' , 'suo' , 'son' ,
> chiam uzighos la sama nocio 's' pli posesiva ol montra .
Al poetoj ĉio estas konsentita. Sed en prozo regas la regulojn. JoKo

ro-esp

unread,
Jan 23, 2016, 10:03:24 AM1/23/16
to la bona lingvo


On Friday, January 22, 2016 at 11:51:35 AM UTC+1, Renato Corsetti wrote:
JoKo:
|   "Sia" en niaj fundamentaj reguloj rilatas nur al triaj personoj (li, ŝi, ĝi, ili).
Neniu povas preteratenti tion, ĉu?
hmm..


Ne, mi ne preteratentas tion, sed foje oni uzas 'siatempe' en absoluta senco. 

- Kiam vi aĉetos persikojn?
- Siatempe! [en la tempo de kiu?]

Je la tempo de la acxetado!


Siatempe li malsxatis frazanalizadon. kiu tempo? Kiam li estis en bazlernejo

                              gxis, Ronaldo N

                                 

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2016, 1:18:49 PM1/23/16
to la-bona...@googlegroups.com

Ŝajnas al mi, ke ni ne estas en kondiĉo konsili ion pri siatempe, ĉu ne?
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages