per-fort-

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 24, 2008, 9:15:40 AM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com


Otto diris:

> Mi kaptas la okazon por demandi pri la origino de "per-fort-":
> La kunmetajxo estas ne tute intuicie travidebla, do mi supozas,
> ke la koreaj komencantoj bezonas propran kapvorton por gxi

Mi opinias la vorton aparte malkonvena. Ne nur cxar la kunmetajxo
mem ne klaras, sed ankaw cxar gxi havas du malsamajn signifojn.
Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu
specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"

Renato Corsetti komentis:

> Mi proponus la araban "ŝadid-".

Mi ne vidas la komencliteron. ido de kio?

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2008, 8:48:27 AM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu
specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"
Mi aldonis "trud-seks-um-i" al la variaĵoj.

Mi ne vidas la komencliteron. ido de kio?
Temas pri "sxadid-" (araba por forta, perforta)

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 30, 2008, 8:54:54 AM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu
specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"
Mi aldonis "trud-seks-um-i" al la variaĵoj.

 Pli kutima, kaj lau mi pli rekte komprenebla, esprimo por tio estas "sekse perforti". Ghi ankau aperas en la granda german-Esperanta vortaro de Krause (kiu do chi-kaze escept-okaze preferas bonlingvan esprimon al malbonlingva novradiko).

La linio lau mi do estu

violent-i --> (seks-e) per-fort-i

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2008, 9:35:57 AM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
violent-i --> (seks-e) per-fort-i
Bone, mi transprenis tion kaj aldonis "seks-atenc-i" laŭ indiko de Anna.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Oct 31, 2008, 6:52:21 PM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Thurs 30 Oct 2008 05:48
From: Renato Corsetti


Ronaldo:


>> Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu
>> specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"


>Mi aldonis "trud-seks-um-i" al la variaĵoj.

ewfemisto...

>> Mi ne vidas la komencliteron. ido de kio?
>Temas pri "sxadid-" (araba por forta, perforta)

do, ecx en la fontlingvo gxi jam estas dusenca :-(

From: "Marcos Cramer"

>>> Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu
>>> specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"
>
>> Mi aldonis "trud-seks-um-i" al la variaĵoj.

> Pli kutima, kaj lau mi pli rekte komprenebla, esprimo por tio
> estas "sekse perforti".

unuflanke tio estus iom pleonasme, aliflanke ekzistas pli da specoj de
seksa perforto

> La linio lau mi do estu

> violent-i --> (seks-e) per-fort-i

kial enplekti la interkrampajxon ? Law mi "violent-" havas
nur la largxan sencon


gxis, Ronaldo


Andreas Kueck

unread,
Nov 1, 2008, 9:03:51 AM11/1/08
to la bona lingvo
On 24 Okt., 14:15, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
> Otto diris:
>
> > Mi kaptas la okazon por demandi pri la origino de "per-fort-":
> > La kunmetajxo estas ne tute intuicie travidebla, do mi supozas,
> > ke la koreaj komencantoj bezonas propran kapvorton por gxi

Chu la signifo de "perforto" estas esprimebla per "malmildego"?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2008, 9:12:24 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Chu la signifo de "perforto" estas esprimebla per "malmildego"?
Ofte mi komprenas, ke ĝi estas esprimebla per "agres-", "atak-".

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 2, 2008, 4:50:37 PM11/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>
> > Mi kaptas la okazon por demandi pri la origino de "per-fort-":
> > La kunmetajxo estas ne tute intuicie travidebla, do mi supozas,
> > ke la koreaj komencantoj bezonas propran kapvorton por gxi

Andreas Kueck:

Chu la signifo de "perforto" estas esprimebla per "malmildego"?

Mi respondas:
verdire, mi neniam havis problemojn kun la termino "perforto"; laux mi,
"perforto" klare montras, ke iu ago okazas "per-forto", nome per la misuzo
aux trouzo de sia forto. Laux mi, gxi estas trafa vorto.
Ekzemploj pri gxi estas sennombraj. Nur specimene:

el la Nova Testamento:
foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto;
la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin;
ne perfortu iun, nek maljuste iun postulu;

el la "Dia Komedio":
bolas meze, kiu perforton al homfrato faras (Kalocsay);
perfort' ekestas, kiam la subjekto al perfortant' nenion alpermesas (Dondi);

Koncerne la altrudon de seksa interrilato, persone mi diras: seksa atenco/
perforto; seksatenco; seksperforto.
El la Malnova Testamento mi povus citi plurajn ekzemplojn; specimene:
li kaptis sxin kaj perfortis sxin kaj kusxis kun sxi;
li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.

Rilate la demandon, "Chu la signifo de "perforto" estas esprimebla per
"malmildego", mi dirus ke ne.
Fakte, malmildego rilatas ne al la misuzo aux trouzo de forto, sed al la
akreco/ krudeco/ malmildeco de konduto aux fenomeno. Do, oni povas paroli
pri la "malmildego" (aux, eble pli bone, "malmildeco") de reago/ respondo
kaj simile, sed tio havas nenian rilaton kun la koncepto de "perforto".
Alia afero estas, cxu "malmilda" povas anstatauxi "violenta"-n; en tiu kazo
mi respondus jese, se la esprimenda koncepto rilatas al la krudeco de la
konduto aux fenomeno; do, malmilda akuzo, sed ankaux malmilda vento.

Gxis
Antonio De Salvo

Pilar Otto

unread,
Nov 3, 2008, 6:55:20 AM11/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio, pro viaj atestajxoj! La ekzemploj el la Malnova Testamento
montras, ke la kunmetajxo "per-fort-" estas Zamenhofa. Mi siatempe levis la
demandon i.a. por scii, cxu Esperanto havas aliajn kunmetajxojn similajn en
tiu senco, ke prepozicio + radiko adjektiva/substantiva signifas econ aux
kondutmanieron. Eble iu jam prezentis tiajn ekzemplojn, sed mi tiuokaze
preteratentis ilin.

Otto

ro-esp

unread,
Nov 2, 2008, 6:02:39 PM11/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Sat 1 Nov 2008 06:03
From: Andreas Kueck


> Chu la signifo de "perforto" estas esprimebla per "malmildego"?

Cxu vi tradukus "malmildego" al "gewalt" ? Law mi ne

Respondis Renato:

> Ofte mi komprenas, ke ĝi estas esprimebla per "agres-", "atak-".

hmm..nu..plimalpli.. , sed samgrade "devig-" "malliberig-" "trud-",
"senelektig-"...

gxis, Ronaldo

Andreas Kueck

unread,
Nov 3, 2008, 12:07:59 PM11/3/08
to la bona lingvo
On 3 Nov., 12:55, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
> Dankon, Antonio, pro viaj atestajxoj! La ekzemploj el la Malnova Testamento
> montras, ke la kunmetajxo "per-fort-" estas Zamenhofa.

Kaj chu el tio chi sekvas, ke ghi ja estas tute intuicie travidebla
kaj ke vi do ja supozas, ke la koreaj komencantoj ne bezonas propran
kapvorton por ghi?

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Nov 3, 2008, 4:16:16 PM11/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto:

>La ekzemploj el la Malnova Testamento montras, ke la kunmetajxo "per-fort-" estas Zamenhofa.

Andreas Kueck:


>Kaj chu el tio chi sekvas, ke ghi ja estas tute intuicie travidebla
kaj ke vi do ja supozas, ke la koreaj komencantoj ne bezonas propran
kapvorton por ghi?

Mi respondas:
1) pri la zamenhofeco de "perforto" kaj derivajxoj ne eblas dubi. Pliaj ekzemploj (en la malgranda spaco de la mallonga biblia libro de Hxabakuk):

Hxabakuk 1,2: Gxis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos, mi krios al Vi pri PERFORTAJXO, kaj Vi ne helpos?

Hxabakuk 1,3: rabado kaj PERFORTADO estas antaŭ mi, leviĝas disputoj kaj malpaco

Hxabakuk 2, 17: via PERFORTECO sur Lebanon falos sur vin

2) tamen, Andreas pravas, kiam li diras, ke estus bone havi en PIV apartan kapvorton por perfort-, aux minimume resendan kapvorton (kiel okazas, ekzemple, cxe "reformi vd formi")
Cetere, temas pri principa demando, kiu koncernas la arangxon de esperanto-vortaroj surbaze de la radikoj (anstataux de la finaj, pretaj vortoj), kaj laux la alfabeta ordo de la radikoj (tiel ke Auxstr-io antauxas Austral-ion). Tia arangxo havas la avantagxon, ke gxi okulfrape montras la eblecojn de kunmetajxoj, sed certe gxi ne estas komforta por nespertuloj, kaj povas estigi gxenojn ankaux cxe spertuloj (estas vere, ke tele-vido estas malkombinebla, dum telegramo ne povas esti tele-gramo sed nepre devas esti telegram-o; sed ne estas agrable, fari tian analizon je cxiu sercxenda vorto).

Amike
Antonio De Salvo

Pilar Otto

unread,
Nov 4, 2008, 4:11:06 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Ne! Pro io mi skribis ion post la parto citita de vi. Se "per-fort-" estas
pli-malpli unika ekzemplo de la tipo de kunmetajxo, kiun mi karakterizis en
tiu ne citita parto, gxi gxuste _ne_ estas intuicie travidebla!

Por igi mian ret-adreson intuicie pli travidebla, mi cxi-sube aldonas
"subskribon".

Otto

--
Pilar MENÉNDEZ / Otto PRYTZ <pil...@online.no>
Arnstein Arnebergs vei 16
NO-0274 Oslo
tel. +47-22555038 (+47-91161765)

Andreas Kueck

unread,
Nov 4, 2008, 2:27:58 PM11/4/08
to la bona lingvo
On 3 Nov., 22:16, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:
> 2) tamen, Andreas pravas, kiam li diras, ke estus bone havi en PIV apartan kapvorton por perfort-,

Nu, fakte mi ion tian ne diris (mi ankau ne diris la malon). Tial mi
ne povas "pravi" tiurilate. Mi nur demandis por certigi min pri tio,
chu mi bone komprenis Otto.

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Nov 4, 2008, 3:37:44 PM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> 2) tamen, Andreas pravas, kiam li diras, ke estus bone havi en PIV apartan
kapvorton por perfort-,

Andreas Kueck:


>Nu, fakte mi ion tian ne diris (mi ankau ne diris la malon). Tial mi
ne povas "pravi" tiurilate. Mi nur demandis por certigi min pri tio,
chu mi bone komprenis Otto.

Mi respondas:
mi pardonpetas pro mia mis-interpeto de la frazo de Andreas:


>Kaj chu el tio chi sekvas, ke ghi ja estas tute intuicie travidebla kaj ke
vi do ja supozas, ke la koreaj komencantoj ne bezonas propran kapvorton por
ghi?

Amike
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2008, 4:36:22 PM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj Andreas kajAntonio,

mi komprensi ankoraŭ pli malmulte.

Sed mi dirus, ke korea komencanto kiu renkontas "per-fort-" devus kompreni ke estas io rilatanta al "per forto" (trakti, ataki, ktp.).

La sama korea komencanto, kiu renkontus "violent-", pardonpetus al siaj prapatroj kaj mortigus sin.


amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 4, 2008, 6:25:59 PM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Se nia proverba koreo renkontas la vorton "violent-", ri eble komprenas gxin
pere de la angla

Se ri renkontas la vorton "perfort-", ri ne komprenos pli ol ke io
faritis per forto, do ne per ruzo, zorgo (?) aw pacienco....

Kaj ecx se ri jam jes konas la vorton, ri ne komprenos la
bibliocitajxojn - cxar ne klaras kiu de la du signifoj validas kie
en la teksto..
gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2008, 7:16:06 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| Se ri renkontas la vorton "perfort-", ri ne komprenos pli ol ke io
faritis per forto, do ne per ruzo, zorgo (?) aw pacienco....
Jes. Ni teorie povas ankaŭ per-ruzi aŭ per-zorgi aŭ per-pacienci.

Kiel vi povas akiri piron, kiu estas tro alta? Simple sidu sub la arbo kaj per-paciencu ĝin.
[mi konfesas, ke la afero estas iom streĉita]

Renato

Andreas Kueck

unread,
Nov 5, 2008, 10:25:44 AM11/5/08
to la bona lingvo
On 5 Nov., 00:25, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
> Se nia proverba koreo renkontas la vorton "violent-", ri eble komprenas gxin
> pere de la angla
>
> Se ri renkontas la vorton "perfort-", ri ne komprenos pli ol ke io
> faritis per forto, do ne per ruzo, zorgo (?) aw pacienco....

Nur antau malmultaj semajnoj estighis en nia lernrondo la demando,
kiel diri "Gewalt" en Esperanto. Mi ja memoris pri la vorto
"perforto", sed mi ne estis certa, chu por trovi ghin en vortaro
konvenas rigardi sub "P" au sub "F". Alivorte: Al mi ne estis klare,
chu temas pri la unu radiko "perfort'" au la du radikoj "per'" kaj
"fort'". Sed en nia lernrondo ne estis koreo ;-)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2008, 1:23:30 PM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Al mi ne estis klare,
chu temas pri la unu radiko "perfort'" au la du radikoj "per'" kaj
"fort'". 
Pri du, kaj almenaŭ PIV listigas tiajn vortojn sub la ĉefa radiko, en ĉi tiu okazo "fort-".

Sed en nia lernrondo ne estis koreo ;-)
Tio eble esta sunu el la problemoj. Se oni povus meti unu korean komencanton en ĉiun unuagradan kurson, ĉiuj povus kompreni la malfacilaĵojn de Esperanto.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Nov 5, 2008, 2:17:02 PM11/5/08
to la bona lingvo
On 5 Nov., 19:23, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas

> Sed en nia lernrondo ne estis koreo ;-)
>
> Tio eble esta sunu el la problemoj. Se oni povus meti unu korean
> komencanton en ĉiun unuagradan kurson, ĉiuj povus kompreni la
> malfacilaĵojn de Esperanto.

En nia lernrondo tiucele ne estas bezonata korea komencanto.

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages