puĉo

20 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 12, 2013, 3:37:50 PM3/12/13
to ED-LBLdiskutlisto
La novvorto estas listigita en PIV kun jena politika signifo:
Subtila perforta provo renversi regnan reĝimon.

Ĉu --> ŝtatrenverso
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2013, 5:32:49 PM3/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:  
|   Ĉu --> ŝtatrenverso
Mi dirus ke jes. Kion opinias la aliaj?

Amike

Renato



--

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

José Antonio Vergara

unread,
Mar 12, 2013, 5:58:36 PM3/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
mi opinias ke temas pri novvorto utila, char tre specifa.
Shtatrenversoj povas okazi pro aliaj kialoj.

Mi skribas tion kiel civitano de lando kie la Pinocheta pucho en 1973
okazigis suferegon al vastaj amasoj.

José Antonio

2013/3/12 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
>
>

Johan Derks

unread,
Mar 13, 2013, 3:18:54 AM3/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi daure konstatas ke membroj de chi-tiu retdiskutlisto havas neniun konscion pri la enhavo de la Antauparolo de la fundamento de Esperanto.
Ghi enhavas ja ke chiu povas ekuzi novajn vortojn "post interkonsilighado kun homoj kiuj estas konsiderataj la plej autoritatoj en la lingvo".
Tio estas por plirichigi la lingvon.
 
Nur ia autoritata institucio havas la rajton kontraui novan formon, se tiu estas "tro neoportuna".
 
Klopodante konformigi la kutimon en chi-tiu listo al tiu Zamenhofa vojo,
oni povus diri, ke nun J-K Rinaldo "interkonsilighas kun homoj kiuj estas konsiderataj la plej autoritatoj en la lingvo".
Pro la tute shanghita eduka situacio en la mondo, kompare al la komencode la 20a jarcento, nin "autoritataj en la lingvo".
Sed kio okazas anstataue: Tuj kiam nova vorto aperas, kiu ne plachas al iu, tiu proponas konsideri ghin "tro neoportuna" kaj
malrekomendi ghin.
Ech iu esploro pri tio chu la vorto plenumas la kondichon de la 15a regulo de la FG, ne estas kondukita.
 
Kial? En la nomo de iu kiu lau mia opinio nur volis propagandi simplan stilon, Claude Prion, vi apartigas vin de la cheffluo de la esperantistaro.
Tio estas hobiismo, kiu ne okazu inter lojalaj esperantistoj, ech ne se oni estas nur "simplaj esperantistoj".
 
Johan 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 12 maart 2013 20:37
Onderwerp: (la bona lingvo) puĉo

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2013, 10:28:28 AM3/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:
|   mi opinias ke temas pri novvorto utila, char tre specifa.
Shtatrenversoj povas okazi pro aliaj kialoj.
Do, vi estus por oficialigo, ĉu ne?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

José Antonio Vergara

unread,
Mar 13, 2013, 10:39:31 AM3/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Do, vi estus por oficialigo, ĉu ne?

jes, fakte.

Amike,

José Antonio

J-K Rinaldo

unread,
Mar 13, 2013, 11:09:46 AM3/13/13
to la-bona...@googlegroups.com


josé antonio:
...Shtatrenversoj povas okazi pro aliaj kialoj.
 
Vere la propono "ŝtatrenverso" rilatis al neniu kialo,
nek la vorto mem elvokas iun kialon.

José Antonio Vergara

unread,
Mar 13, 2013, 1:29:05 PM3/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo

> Vere la propono "ŝtatrenverso" rilatis al neniu kialo,
> nek la vorto mem elvokas iun kialon.

Jes, mi nun komprenas.

Mi havas la impreson ke la kunmetajho "shtatrenverso" havas longan
historion en Esperanto. Instigite de J-K Rinaldo, mi kontrolis en ReVo
(mi tute ne fidas la tro francecan NPIV), kie mi malkovris ke
"renversi" fakte estas transitiva. Jen:

"1. Faligi ion aŭ iun starantan: renversi inkujon, meblon, muron;
(figure) renversi ministraron, reĝon; (figure) la tablo staras
malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝosZ; (figure) la veturilo
renversiĝis; (figure) la ŝipo renversiĝis sur la rivero.
2. (figure) Ruinigi, detrui, ekstermi: tio ĉi renversas tre vastigitan
opinion; la malvirtuloj renversiĝos kaj pereos, sed la domo de
virtuloj staros forteZ.
3. Inversigi: renversi la ordon de listo; renversi la randon de ĉapelo."

Do, ne plu validas mia rezisto al "shtatrenverso", kiun mi malghuste
taksis nesifuche emfaza de la fakto ke temas pri aktiva faligo de
registaro. Krome, mi shatis ke venis germana radiko, char kiel
latinidlingvano mi hontas ke la vortprovizo de Esperanto ighis pli kaj
pli tro latinida, pro la influo de uloj kiel Waringhien.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2013, 5:39:51 PM3/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:
|   ne plu validas mia rezisto al "shtatrenverso"
Bone. Mi, do, provizore registras la linion:

puĉ-o --> ŝtat-renvers-o

ro-esp

unread,
Mar 14, 2013, 7:36:05 PM3/14/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it


Op woensdag 13 maart 2013 22:39:51 UTC+1 schreef Renato Corsetti het volgende:
José Antonio:
|   ne plu validas mia rezisto al "shtatrenverso"
Bone. Mi, do, provizore registras la linion:

puĉ-o --> ŝtat-renvers-o

Mi estas kontraw. Unue cxar ne necesas renversi la tutan sxtaton. Suficxas anstatawi la registaron. Due cxar ne cxiu sxtatrenverso estas pucxo.
Se la renverson kawzas granda amaso de ordinaruloj, ne estas pucxo. Nur se kawzas gxin relative malgranda grupo temas pri pucxo (la angla ekvivalento estas "coup d'etat")

                                                 gxis, Ronaldo N

Johan Derks

unread,
Mar 15, 2013, 6:53:58 AM3/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias ke Ronaldo pravas.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: ro-esp
Verzonden: vrijdag 15 maart 2013 0:36
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: puĉ-o
--

Pjer

unread,
Mar 16, 2013, 5:32:02 AM3/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Ĉu ŝtat'ek'renvers'i?
Regn'rab'o?
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2013, 5:44:17 AM3/16/13
to Pjer, la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|  Ĉu ŝtat'ek'renvers'i?
Regn'rab'o?
Nu, oni povas precizigi la aferon laŭbezone.

Antonio De Salvo

unread,
Mar 16, 2013, 6:50:55 AM3/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it



José Antonio:

|   ne plu validas mia rezisto al "shtatrenverso"

Ronaldo:


Mi estas kontraw. Unue cxar ne necesas renversi la tutan sxtaton. Suficxas anstatawi la registaron. Due cxar ne cxiu sxtatrenverso estas pucxo.
Se la renverson kawzas granda amaso de ordinaruloj, ne estas pucxo. Nur se kawzas gxin relative malgranda grupo temas pri pucxo (la angla ekvivalento estas "coup d'etat")

Mi samopinias.

(Tamen, pretere dirite: “coup d’état” estas franca esprimo, senpere transprenita en la anglan. En la itala, en la sama senco – do, se temas pri “sxtat-renverso” - oni diras egalvalore “colpo di Stato”. Estas kurioze, ke la granda vortaro franca-esperanto Le Vil-Danvy ne registras “coup d’état”, malgraux granda spaco donita al la kapvorto “coup”).

 

Laux mi, la vorto “pucxo” ne limigxas al “sxtat”-renverso, sed, en pli gxenerala senco, gxi temas pri:

1)      Komplota ribelo;

2)      Fare de malgranda grupo, apartenanta al la sama medio trafita de la renverso;

3)      Konspire/ sekrete, subite kaj lauxnecese perforte;

4)      Kun la celo ekpreni la povon.

Cxu “renversa/ ribela komploto”?

Cxe-okaze: pri la siatempaj okazintajxoj en Hamburgo 1974 oni parolas pri “pucxo” kaj “komploto”:

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6493&id=1294&recenzo=montru

Gxis

Antonio De Salvo

 

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2013, 10:50:52 AM3/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


|   Cxu “renversa/ ribela komploto”?

Mi aldonis tion kiel duan variaĵon.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages