pneuxmono --> pulmo
pneuxmonit-o --> pulm-inflam-o
pneuxmoni-o --> pulm-inflam-o
Kiel oni diras "pneuxmonio/pulm-inflamo" en viaj lingvoj?
En la itala "polmonite". "Polmone" estas "pulmo".
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.org>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
En la norvega "lunge-betennelse" (pulm-inflamo). Cxar "be-tenn-else" havas
kaj prefikson kaj sufikson germandevenajn, oni en "nynorsk" povas uzi pli
norvegajn vortojn, el kiuj la plej ofta estas "lunge-brann" (pulm-brulo). En
la hispana oni diras "pulmonía".
Otto
> Kiel oni diras "pneuxmonio/pulm-inflamo" en viaj lingvoj?
en la finna
Pneuxmonio keuhkokuume pulmo+febro
Sxajnas, ke la anglaj kaj francaj uzoj de "pneumonia" kaj "pneumonie"
ne estas samaj en la internacia klasado de malsanoj (ICD-10).
Pneuxmonito: Mi ne estas certa, kio gxi estas. Kvankam PIV-2000
asertas ke "pneuxmonio = pneuxmonito", diverslingvaj retpagxoj
alilingvaj konjektigas, ke "pneumonitis" estas pli gxenerala vorto por
diversaj pulmaj malsanaj statoj, kaj ke "pneumonia" gxenerale ne estas
nomata "pneumonitis". La anglan "pneumonitis" mi trovis tradukitan en
la francan per "pneumopathie".
PIV havas ankaux la vorton "pneuxmopatio" por "pulma malsano"
(gxenerale), finne keuhkosairaus = pulmo+malsaneco
Pli ofta diagnozo, ekz. okaze de gripo, estas latine "bronchitis",
bronkito, gxi estas finne
Bronkito keuhkoputkentulehdus pulmo+tubo+inflamo
Kiel cxiam, mi donas la finnajn ekvivalentojn nur informe, por eble
servi en la diskutado pri tauxgaj vortoj, ne kiel rektajn proponojn.
Amike
--
Harri
Nun ni havas:
pneuxmon-o --> pulm-o
pneuxmonit-o --> pulm-inflam-o
pneuxmoni-o --> pulm-infekt-o
pmeuxmopati-o --> pulm-mal-san-o