implici

0 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
May 10, 2009, 4:48:25 AM5/10/09
to la bona lingvo
Chu (la laumiatakse nova vorto) "implici" signifas je "enteni, logike
enteni, subkomprenigi, konsekvencigi"?

Kiel oni povas bonlingve esprimi la vorton "implico", uzata en la
logiko
(< http://eo.wikipedia.org/wiki/Implico >; la tiea teksto cetere estas
fusha)?

Chu per "rezultigo" au "konsekvencigo"?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2009, 5:59:54 AM5/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Kiel oni povas bonlingve esprimi la vorton "implico", uzata en la
> logiko
>
"A implicas Bo-n" en normala lingvo povus esti "A kaŭzas/okazigas Bo-n".
"Bo estas implicata de A" eble "Bo rezultas el A".

En la araba oni uzas la vorton por "enhavi", "enteni". Kion oni uzas en
viaj aliaj lingvoj.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2009, 6:10:40 AM5/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi forgesis la demandosignon.

> En la araba oni uzas la vorton por "enhavi", "enteni". Kion oni uzas en
> viaj aliaj lingvoj?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
May 10, 2009, 11:56:04 AM5/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

"A implicas Bo-n" en normala lingvo povus esti "A kaŭzas/okazigas Bo-n".
"Bo estas implicata de A" eble "Bo rezultas el A".

Laŭ mia impreso "implic-" ne vere rilatas al kaŭzoj kaj rezultoj, sed al signifoj: "A implicas B" signifas ke se iu diras A tiam oni ankaŭ jam komprenas tiun diron kiel esprimon de la ideo B.

Ĉiuokaze, mi opinias ke la radiko "implic-" tute ne estas evitinda, sed male estas oficialiginda.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2009, 2:18:35 PM5/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Laŭ mia impreso "implic-" ne vere rilatas al kaŭzoj kaj rezultoj, sed al signifoj: "A implicas B" signifas ke se iu diras A tiam oni ankaŭ jam komprenas tiun diron kiel esprimon de la ideo B.
Alivorte la araboj per "enhavas" alproksimiĝas al la ideo.

Ĉiuokaze, mi opinias ke la radiko "implic-" tute ne estas evitinda, sed male estas oficialiginda.
La alia listo estas je via dispono.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
May 11, 2009, 4:38:26 AM5/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> En la araba oni uzas la vorton por "enhavi", "enteni". Kion oni uzas
> en viaj aliaj lingvoj.

La norvega ne povas multe helpi, cxar la fakvorto estas "implisere".
Klarigante gxin al laikoj, oni uzus vortojn signifantajn "kunkonduki" kaj
"enporti". La adjektivon "implisitt" (implicita) fremdvortaro glosas kiel
"nerekte enkalkulita aux indikita; subkomprenita". La sama fremdvortaro
glosas "eksplisitt" (eksplicita) kiel "klar, tydelig". Tiuj vortoj estas
preskaux samsignifaj = "klara", sed la lauxlitera signifo de "tydelig" povus
esti "decxifrebla", kp. la germanan "deutlich".

Otto

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2009, 4:54:06 AM5/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
> La norvega ne povas multe helpi . . . subkomprenita
Sub-kompren-i povus esti unu el la variaĵoj.
> "eksplisitt" (eksplicita) . . . "klara"
Tiun linion ni jam havas.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 11, 2009, 5:19:54 AM5/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato respondis al Otto:


> > "eksplisitt" (eksplicita) . . . "klara"
> Tiun linion ni jam havas.

Efektive ni jam havas la linion

eksplicit·a → klar·a

Tamen mi pensas ke en kelkaj fakaj kuntekstoj, la simpla "klara" povas esti tro malpreciza. Tiukaze oni povas diri "malimplicita". Do laŭ mi la linio estu

eksplicit·a → klar·a, mal·implic·it·a

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2009, 5:41:36 AM5/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
eksplicit·a → klar·a, mal·implic·it·a
Tio funkcias, se la ceteraj, kiel vi, akceptas senprobleme la radikon "implic-", kiu ankoraŭ ne estas oficiala, ĉu ne?

Ĉu ankaŭ funkcius:

eksplicit-a --> klar-a, ne-sub-kompren-at-a ?

Mi ne havas fortan senton pri la afero.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
May 11, 2009, 10:37:03 AM5/11/09
to la bona lingvo
On 11 Mai, 11:19, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> eksplicit·a → klar·a, mal·implic·it·a

En mia lingvo-uzo mi ofte uzas la vorton "klarvorte", kiam mi volas
esprimi la de mi konjektitan ideon de "eksplicite".

Klarigi "eksplicita" per "malimplicita" lau mi ne vere helpas, almenau
ne, dum "implic'" ne estas oficiala.

Por "implici" mi emas diri "konsekvencigi" au "subkomprenigi".

Cetere: La Fundamenta "impliki", kiu kredeble devenas de la sama
latina radiko "implicere"(?), estas io alia ol "implici", chu ne?

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
May 11, 2009, 10:44:51 AM5/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Klarigi "eksplicita" per "malimplicita" lau mi ne vere helpas, almenau
ne, dum "implic'" ne estas oficiala.

Ĝi helpas, ĉar en Esperanto IMPLIC estas uzata multege pli ol EKSPLICIT, kaj do komprenata de la plej multaj Esperantistoj (ankaŭ ne-eŭropaj).

Ĉiuokaze, IMPLIC estas nun proponata por oficialigo en la listo oficialigindaj-radikoj.

Cetere: La Fundamenta "impliki", kiu kredeble devenas de la sama
latina radiko "implicere"(?), estas io alia ol "implici", chu ne?

Temas pri vorto kun tute alia signifo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2009, 5:17:35 AM5/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Por "implici" mi emas diri "konsekvencigi" au "subkomprenigi".
>
Ĉu "subkomprenigi" aŭ "subkompreni"? Verŝajne "subkomprenigi" estas pli
taŭga en multaj okazoj. Ĉu vi povus doni ekzemplojn?

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
May 12, 2009, 10:09:37 AM5/12/09
to la bona lingvo
On 12 Mai, 11:17, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:> Por "implici" mi emas diri "konsekvencigi" au "subkomprenigi".
>
> Ĉu "subkomprenigi" aŭ "subkompreni"?

Kredeble "subkomprenigi".

> Verŝajne "subkomprenigi" estas pli
> taŭga en multaj okazoj.

Kompare kun "subkompreni": jes; kompare kun "konsekvencigi": Mi ne
scias.

> Ĉu vi povus doni ekzemplojn?

1) "Konsekvencigas" anstatauas je "implicas" (eble pli ofte en la
logikscienca signifo de "implicas"):
La fakto "pluvas" konsekvencigas la fakton "la strato estas malseka".

2) "Subkomprenigas" anstatauas je "implicas" (eble pli ofte en la
chiutaga uzado de "implicas"):
"... la proceduro por la elekto restis la sama: ghi estas la Konklavo,
kies nomo jam en si mem implicas [subkomprenigas] la bezonon kaj la
devon je silento, rigore respektenda ..." (citita el
< http://www.ikue.org/papoj/konklavo/konstitucio.html >)

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages