Renato :
> Mi agnoskas la bezonon de fakuloj foje
> fari pli da distingoj (...) ol faras normala parolanto, sed tio ne signifas ke ankaŭ fakuloj
> ne povas diri "kor-doloro" anstataŭ "kardiopatio". Eĉ preciza devo de
> kuracisto estas komprenigi sin de la paciento.
1. Jes ja, tio estas aplomba memevidentajho kaj mi supozas ke neniu
mense sana kuracisto malatentas la etikan respondecon plene
komunikighi kun sia paciento kaj liaj/shiaj familianoj, per la plej
klara kaj komprenebla lingvajho.
Mi konscias tamen ke ofte la pedantuloj au tiuj al kiuj mankas memfido
intence, arogante uzas netravideblajn fakterminojn por shajnigi sin
kleraj au gravaj. Char mi ja kredas je lingva demokratio ankau
tiukampe, mi bonvenigas la komunlingvajn alternativojn al la fakaj
terminoj, kiuj troveblas por kelkaj konceptoj, char ili povas utili
ghuste tiel (interkrampe, "kardiopatio" signifas kormalsanon, ne
kordoloron).
Mi tamen diru ke mi suspektas ke ghuste pro la chiea rimarkebleco de
la medicino, do char la sanproblemoj trovighas inter la plej
universalaj spertoj de la homoj kaj socioj, kun ofta, foje strecha
renkontigho inter la uzantoj de la sanservoj kaj la fakuloj, la
intensa grekradikofobio supozate bonlingva elektis la
medicinan/biologian lingvajhon kiel sian konstantan atakocelon.
Chi-liste mi ne rimarkis, ekzemple, ke la astronomiaj au matematikaj
terminoj vokus tiom da ghustiga fervoro.
En mia opinio kiel medicinisto kaj samtempe subtenanto de regule
vortoderiva, tutmondeca Esperanto, la grekaj radikoj estas kaj fake
utilaj kaj estetike belaj, kaj ilia lernado/uzado en la komunikado kun
fakuloj fakte richigis mian lingvosenton. Mi jam alifoje komentis ke,
agnoskante ke tiajn terminojn oni uzas nur en la okcidentaj lingvoj,
mi timas ke tamen la neeuroplingvaj medicinistoj devas egale lerni
ilin por legi anglalingvajn artikolojn, almenau dum tiu etnolingvo
restos hegemonia sur la scienca kampo. Krome, mi kompreneble ja
interesighas pri la nehindeuroplingvaj versioj de tiuj terminoj, kiel
en la china au hungara.
Se nia lingvo estus vaste uzata en tiu kampo, la Esperantigo de tiaj
terminoj povus utili por iom simpligi kaj reguligi ilin : ekzemple la
termino "imuna sistemo" en la angla estas "immune system" (do kun
duobla mo) dum en la hispana ("sistema inmune") ghi estas kun la
kombino no-mo. En Esperanto, ghi estis saghe enkondukita nur kun unu
mo.
2. Kiel jam dirite alifoje, mi timas ke la medicina grekradikaro ne
estas la plej inda malamiko por ni bonlingvuloj. La danghero kushas
aliie, ekzemple je tio ke oni senchese enkondukas vortojn kiel
"resursoj" au tiu sklava "rilaksi" kiun mencias Anna, au ke oni ial
enshtelas etimologie kaj semantike parecajn paronimojn apude regule
konstruitaj vortoj, kiel la paro prezidanto/"prezidento" (por tiu
lasta, mi chiam diras "shtatprezidanto" se necesas precizigo, se ne,
la kunteksto permesas uzi la simplan vorton prezidanto).
Lau mi, ni devus pli koncentrighi pri tiaj sensencajhoj, kiuj
bedaurinde abundas.
Jose' Antonio Vergara