faka kaj nefaka lingvajho

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 11, 2009, 4:15:49 PM12/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
En la pasintaj semajnoj plurfoje leviĝis la demando de la rilato inter nia listo kaj faka lingvaĵo. Pluraj kontribuantoj ĉi-liste esprimis sian opinion, ke ni diskutas ĉefe pri la komuna lingvo kaj iom flankenlasu la fakan lingvon. Ankaŭ la rekomendoj sur bonalingvo.it ŝajne de multaj listanoj estas komprenataj nur kiel rekomendoj pri nefaka lingvaĵo.

Laŭ mi ni tamen ne tro ignoru la fakan lingvon. Unuflanke, la faka kaj komuna lingvo ne ĉiam estas klare apartigeblaj, kaj forte influas unu la alian. Due, ankaŭ en la faka Esperanto laŭ mi gravas la principo de netroeco de novradikoj. Kompreneble ni devas akcepti ke por iuj specifaj fakaj celoj oni foje bezonas novradikon, kiu komunlingve ne estas bezonata. Sed tamen multaj el la novradikoj kiujn iuj novradikemuloj proponas por la faka lingvo estas tute ne bezonataj en la faka lingvo, ĉar eblas ankaŭ same precize sin esprimi per pli kunmet-prefera vortfarado.

Mi mem foje proponas la rekomendojn de nia listo sur la diskutpaĝoj de la Vikipedio, kaj foje niaj proponoj eniras ankaŭ en la artikolojn mem. Se ni nun komencas plilimigi nian kampon al la nefaka lingvaĵo, tiam tio povas esti uzata kiel kontraŭargumento kontraŭ la uzo de nia listo por tiaj celoj kiel lingvaj decidoj en la Vikipedio.

Ni ĉi-liste havas diversajn fakulojn (juriston, mediciniston, matematikiston, lingvistojn, sociscienciston ktp), kaj almenaŭ por la fakoj, kiuj estas reprezentataj ĉi-liste, ni ja povas fari utilajn lingvajn rekomendojn. Kompreneble ni devas esti singardaj pri la fakoj, por kiuj ni ne havas iujn spertulojn. (Sed eĉ tiuokaze ni ne forgesu ke ofte iu kun multaj lingvaj konoj kaj limigita faka kono povas fari pli bonajn terminajn proponojn ol iu kun alta faka kono sed tre limigitaj lingvaj konoj; kaj kunigante niajn ĝeneralajn sciojn kaj niajn kapablojn kontroli aferojn en enciklopedioj kaj sciencaj verkoj, ni kun niaj lingvaj spertoj ja ofte povas ankaŭ por fakoj, por kiuj ni ne havas spertulojn, fari utilajn rekomendojn.)

Ni ja povas foje fari apartajn rekomendojn por la komuna kaj la faka lingvo. Sed ni ne limigu nin plene al la komuna lingvo.

Kion opinias la aliaj pri miaj ĉi-supre prezentitaj pensoj pri la rilato inter niaj diskutoj kaj rekomendoj unuflanke kaj la faka lingvaĵo en Esperanto aliflanke?

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Dec 12, 2009, 4:54:33 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ofte vortoj estas enkondukataj en Esperanton sub la preteksto, ke oni bezonas ilin por faka uzo (precipe la literatura!) Poste la homoj komencas uzi ilin g’enerale. Ekzemplo de tia vorto estas “rilaksi”. Lau’ la malnova PIV tiu vorto havas nur teknikan signifon. Poste kompreneble la homoj ekuzas g’in normale. Mi mem iam korektis instruistinon de Jogo dum kunveno en iu Esperanto-renkontig’o, kiu konstante admonis nin ”rilaksi”. S’i respondis per la kutima krio ”Sed g’i estas en PIV!” Jes, g’i estis en PIV, sed nur kun la teknika signifo. En la nova PIV, kompreneble, g’i nun aperas ankau’ kun la komunuza signifo.

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: venerdì 11 dicembre 2009 22.16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) faka kaj nefaka lingvajho

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2009, 5:36:10 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Kion opinias la aliaj pri miaj ĉi-supre prezentitaj pensoj pri la rilato inter niaj diskutoj kaj rekomendoj unuflanke kaj la faka lingvaĵo en Esperanto aliflanke?
Mi precize samopinias kiel Marcos. Mi agnoskas la bezonon de fakuloj foje fari pli da distingoj (pri la cento da milpiedulaj bestetoj, kiuj eble ekzistas) ol faras normala parolanto, sed tio ne signifas ke ankaŭ fakuloj ne povas diri "kor-doloro" anstataŭ "kardiopatio". Eĉ preciza devo de kuracisto estas komprenigi sin de la paciento.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Dec 12, 2009, 7:19:18 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato :

> Mi agnoskas la bezonon de fakuloj foje
> fari pli da distingoj (...) ol faras normala parolanto, sed tio ne signifas ke ankaŭ fakuloj
> ne povas diri "kor-doloro" anstataŭ "kardiopatio". Eĉ preciza devo de
> kuracisto estas komprenigi sin de la paciento.

1. Jes ja, tio estas aplomba memevidentajho kaj mi supozas ke neniu
mense sana kuracisto malatentas la etikan respondecon plene
komunikighi kun sia paciento kaj liaj/shiaj familianoj, per la plej
klara kaj komprenebla lingvajho.

Mi konscias tamen ke ofte la pedantuloj au tiuj al kiuj mankas memfido
intence, arogante uzas netravideblajn fakterminojn por shajnigi sin
kleraj au gravaj. Char mi ja kredas je lingva demokratio ankau
tiukampe, mi bonvenigas la komunlingvajn alternativojn al la fakaj
terminoj, kiuj troveblas por kelkaj konceptoj, char ili povas utili
ghuste tiel (interkrampe, "kardiopatio" signifas kormalsanon, ne
kordoloron).

Mi tamen diru ke mi suspektas ke ghuste pro la chiea rimarkebleco de
la medicino, do char la sanproblemoj trovighas inter la plej
universalaj spertoj de la homoj kaj socioj, kun ofta, foje strecha
renkontigho inter la uzantoj de la sanservoj kaj la fakuloj, la
intensa grekradikofobio supozate bonlingva elektis la
medicinan/biologian lingvajhon kiel sian konstantan atakocelon.
Chi-liste mi ne rimarkis, ekzemple, ke la astronomiaj au matematikaj
terminoj vokus tiom da ghustiga fervoro.

En mia opinio kiel medicinisto kaj samtempe subtenanto de regule
vortoderiva, tutmondeca Esperanto, la grekaj radikoj estas kaj fake
utilaj kaj estetike belaj, kaj ilia lernado/uzado en la komunikado kun
fakuloj fakte richigis mian lingvosenton. Mi jam alifoje komentis ke,
agnoskante ke tiajn terminojn oni uzas nur en la okcidentaj lingvoj,
mi timas ke tamen la neeuroplingvaj medicinistoj devas egale lerni
ilin por legi anglalingvajn artikolojn, almenau dum tiu etnolingvo
restos hegemonia sur la scienca kampo. Krome, mi kompreneble ja
interesighas pri la nehindeuroplingvaj versioj de tiuj terminoj, kiel
en la china au hungara.

Se nia lingvo estus vaste uzata en tiu kampo, la Esperantigo de tiaj
terminoj povus utili por iom simpligi kaj reguligi ilin : ekzemple la
termino "imuna sistemo" en la angla estas "immune system" (do kun
duobla mo) dum en la hispana ("sistema inmune") ghi estas kun la
kombino no-mo. En Esperanto, ghi estis saghe enkondukita nur kun unu
mo.

2. Kiel jam dirite alifoje, mi timas ke la medicina grekradikaro ne
estas la plej inda malamiko por ni bonlingvuloj. La danghero kushas
aliie, ekzemple je tio ke oni senchese enkondukas vortojn kiel
"resursoj" au tiu sklava "rilaksi" kiun mencias Anna, au ke oni ial
enshtelas etimologie kaj semantike parecajn paronimojn apude regule
konstruitaj vortoj, kiel la paro prezidanto/"prezidento" (por tiu
lasta, mi chiam diras "shtatprezidanto" se necesas precizigo, se ne,
la kunteksto permesas uzi la simplan vorton prezidanto).

Lau mi, ni devus pli koncentrighi pri tiaj sensencajhoj, kiuj
bedaurinde abundas.

Jose' Antonio Vergara

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2009, 10:36:11 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:
> 2. Kiel jam dirite alifoje, mi timas ke la medicina grekradikaro ne
> estas la plej inda malamiko por ni bonlingvuloj. La danghero kushas
> aliie, ekzemple je tio ke oni senchese enkondukas vortojn kiel
> "resursoj" au tiu sklava "rilaksi" kiun mencias Anna, au ke oni ial
> enshtelas etimologie kaj semantike parecajn paronimojn apude regule
> konstruitaj vortoj, kiel la paro prezidanto/"prezidento" (por tiu
> lasta, mi chiam diras "shtatprezidanto" se necesas precizigo, se ne,
> la kunteksto permesas uzi la simplan vorton prezidanto).
>
Vi pravas, sed ni provas konsideri ĉiujn kampojn. Komparante la
greklatinajn vortojn kun la japanaj kaj vjetnamaj ni povas lerni multon.
> ni devus pli koncentrighi pri tiaj sensencajhoj
Certe. Tiuj estas niaj ĉefaj malamikoj, kaj tuj kiam opni atntigas pri
ili, ni enlistigas ilin.

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Dec 12, 2009, 2:32:21 PM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:
> Kion opinias la aliaj pri miaj ĉi-supre prezentitaj pensoj pri la
rilato inter niaj diskutoj kaj rekomendoj unuflanke kaj la faka lingvaĵo
en Esperanto aliflanke?


Viaj klarigoj estas akceptindaj. La tasko estas malfacila sed ne neebla.

Amike salutas
Leo
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.427 / Virus Database: 270.14.104/2560 - Release Date: 12/12/09 07:38:00
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages