indulgenco

5 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Apr 14, 2026, 12:37:43 AM (3 days ago) Apr 14
to la bona lingvo

En Fejsbuko, Adam Bunu diras pri la simpligo:

  • indulgenco → pekliberigo

ke "Indulgenco ne estas pekliberigo, sed pun-liberigo." Mi kredas, ke ri pravas. Laŭ mia (nefakula) kompreno, indulgenco liberigas onin de tempa puno pro jam pardonita peko -- ĝi ne forigas la pekon mem. Sed mi vidas, ke en variaj lingvoj (kiel en la ĉina, greka, hebrea, araba, turka, kaj en slavaj lingvoj kiel la pola) oni uzas vorton pri "pardono", mi supozas ĉar oni komprenas liberigon de puno kiel tipon de pardono.

Ĉu iuj katolikoj povas klarigi tion?

Tial mi preferus:

  • indulgenco ~ pekamnestio, aŭ (malpli glate) pekpunliberigo

 Mi rimarkas, ke ni jam havas ankaŭ:

  • absolvi ~ pekliberigi

lowenstein, anna

unread,
Apr 14, 2026, 9:32:51 AM (3 days ago) Apr 14
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "indulgi" tamen ekzistas en Esperanto - eĉ estas Fundamenta. Ĉu ni ne povus teni la saman radikon? Mi pensas pri "indulgaĵo", aŭ simple "indulgo".

Mi redaktas kelkajn tekstojn el "La rakontoj de Kanterberio". de Chauder. Inter la pilgrimantoj estas Pardonisto, t.e. homo, kiu vivitenas sin vendante indulgojn. La tradukisto nomis ilin simple "pardonoj".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/f248f216-83ee-40e3-970e-11734f2f1a78n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

ro-esp

unread,
Apr 15, 2026, 8:36:42 AM (2 days ago) Apr 15
to la bona lingvo


Op dinsdag 14 april 2026 om 15:32:51 UTC+2 schreef anna lowenstein:
La vorto "indulgi" tamen ekzistas en Esperanto - eĉ estas Fundamenta.

Jes, sed ĝia signifo estas tiom malklara ke preskaú neniu uzas ĝin

 
Ĉu ni ne povus teni la saman radikon? Mi pensas pri "indulgaĵo", aŭ simple "indulgo".

Mi redaktas kelkajn tekstojn el "La rakontoj de Kanterberio". de Chauder.

Chaucer, ĉu?

 
Inter la pilgrimantoj estas Pardonisto, t.e. homo, kiu vivitenas sin vendante indulgojn. La tradukisto nomis ilin simple "pardonoj".

Hmm..  Tamen, tute ne temas pri simpla aú ĝenerala pardono. Temas pri pardono kiu savas vian animon de infero/purgatorio (mi ne estas katoliko), pardono aĉetata per mono kiun oni donas al la eklezio.

Kiom mi komprenas la anglan, "to indulge" ofte neniom rilatas al "indulgence" 

                                                              ĝis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages