Re: (la bona lingvo) bateri-o

10 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Nov 15, 2012, 10:31:37 AM11/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, respondu faktrilate kaj honeste!
Kompreneble ni ne bezonas havi tabuojn. Tio kion Andrea komentas vershajne nur indikas, ke vi prezentu iun signon de konscio,
ke diskuti pri oficialigitaj vortoj meritas ekstreman zorgemon.
Ni ne estas Schleyer, do ni pezu chiujn argumentojn de aliaj ankau tiujn el la pasinteco. Chu ni, en la 21a jarcento nepre estas pli saghaj ol la akademianoj antau unu jarcento?
 
Mi konsentas kun vi, ke principece chiuj vortoj povas esti pridiskutataj, sed ne sendistinge.
Se iu franco diras, ke li preferas "pilo", sen doni argumenton por mi kompreneblan, tiam li fushas la intershanghon de argumentoj.
Pli frape: Ankau mi preferas "pilo", sed mi ne kuraghas doni definitivan opinion sen profunda esplorado.
Por tio utilas nombri la lingvojn, respektive homojn, kiuj jam konas la vortojn baterio au pilo.
Shajnas, ke granda plimulto konas baterion kaj ne pilo, sed ankau tio estas refutebla.
"pile" certe estas konata ankau kiel angla vorto, sed mi ne povas en kelkaj mintuoj au ech horoj pruvi, ech ne trovi, chu pile estas pli komuna tie ol baterio,
pro tio ke pile  en la angla havas multajn aliajn signifojn ankau.
Ja estas almenau, lau mia limigita scio, tri uzosituacioj: la malgrandaj baterioj por mastrumaj aparatoj, la autbaterioj kaj la historiaj baterioj (Volta, Galvani ktp).
En mia kalkulado de grado de internacieco mi supozis, ke tamen en la angla "baterio" estas la pli preferata vorto ol "pilo",
sed eble mi eraras kaj mia kalkulado devas esti korektita.
Char mia antaua resumo de la kalkulo ne ricevis unu reagon, mi prezentas en la aldonajhoj la rezulton por 51 lingvoj.
Tiu maniero de prezentado prenas al mi multe da tempo, dum chiu bonlingvano povas mem uzi la interagan programon www.esp-evoluo.org.
Tial mi atendas de chiu membro kiu volas entemigi iun supozebele internacian vorton, ke li/shi unue konsultas tiun programon.
Se ne, ghia posta pridiskuto estas "bato en la aeron".
 
Amike,
Johan Derks
 
 
 
 
 
----- Original Message -----
Sent: Thursday, November 15, 2012 10:56 AM
Subject: (la bona lingvo) bateri-o (estis: konsilo de la tago: Digest Number 290)

Andrea:
|   mi ne komprenas kial ni devas diskuti per vortoj, jam apartenantaj al la Oficialaj Aldonoj al la Fundamento...
Ĉar ni ne havas tabuojn. Se vorto estas malbona, ni diras, ke ĝi estas malbona kaj proponas alternativon. Tamen en la okazo de Fundamentaj aŭ oficialaj vortoj ĝenerale ni metas la signon ~ , kiu signifas: diru tiel sed, se vi volas, ankaŭ tiel.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
electrical battery.jpg
pile électrique.jpg

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2012, 1:58:05 PM11/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   . . . respondu faktrilate kaj honeste!
Se vi pluuzas tian tonon, mi entute ne plu respondos al vi.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages