Oni povus nomi ĝin komputileto! Sed fakte mi kutime diras “portebla komputilo”. “Sino” donas al mi iom strangan impreson, ĉar mi emas imagi pli la bruston ol la genuojn.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 12 giugno 2012
11.06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
tekokomputilo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
Oni povus nomi ĝin komputileto!
Ankaux al mi aspektas stranga tiu “sin-komputilo”, ne nur cxar en mia menso mi emas prokismigi “sino” al “brusto”, sed ankaux (kaj ecx precipe) cxar unuavide mi opiniiis ke tiu “sin” estas la akuzativa formo de “si” (analoge al sintrudo, singxeno, sindedicxo, sindono ktp).
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Anna Lowenstein
Inviato: martedì 12 giugno 2012 12:31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) tekokomputilo
Memkompreneble, “sino” havas ankaux la signifon kiun vi celas.
Sed mi rilatigas min al zamenhofaj ekzemploj kiaj la subaj.
Gxis
Antonio
Eliro 4,6: Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita
Sentencoj 6,27 : 27 Cxu iu povas teni fajron en sia sino tiel, ke liaj vestoj ne brulu?
Psalmo 79,12 : redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron,
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 12 giugno 2012 16:04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: tekokomputilo
Pri la interpretado de "sino": Ĉu por vi do estas
strange diri al infano "Sidiĝu sur mia sino"? Mi tiel uzas
"sino" hejme, kaj ĉiam opiniis tiun uzadon de "sino" tute
normala.
Amike,
Markos
--
Pri la interpretado de "sino": Ĉu por vi do estas strange diri al infano "Sidiĝu sur mia sino"? Mi tiel uzas "sino" hejme, kaj ĉiam opiniis tiun uzadon de "sino" tute normala.
Amike,
Markos
<<<>>>
Laŭ mia opinio oni tiam diras: „… sur miaj genuoj”. Sino havas apartan signifon por naskiĝo.
Amike
Ronaldo
“Sino” donas al mi iom strangan impreson, ĉar mi emas imagi pli la bruston ol la genuojn.
Ronaldo:
>Laŭ mia opinio oni tiam diras: „… sur miaj genuoj”. Sino havas apartan signifon por naskiĝo.
Nu, tiu estas unu plia signifo de sino. Euxfemisme oni uzas gxin anstataux la pli krudaj utero kaj ventro (ekzemple, en la kristana pregxo Saluton Maria oni diras : Benata estas la frukto de via sino).
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Ronald Schindler
Inviato: martedì 12 giugno 2012 17:20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: tekokomputilo
Pri la interpretado de "sino": Ĉu
por vi do estas strange diri al infano "Sidiĝu sur mia sino"? Mi tiel
uzas "sino" hejme, kaj ĉiam opiniis tiun uzadon de "sino"
tute normala.
Amike,
Markos
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
Laŭ mia opinio oni tiam diras: „… sur miaj genuoj”.
--
Johan:
Interesa diskuto pri tekokomputilo.
Sed mi serchis kial kaj kiam fakte la malrekomendo de tekokomputilo originis.
Mi trovis ne pli malnovan mesaghon ol je la 22a de septemrbo 2012a.
Kio do estas la problemo pri tekokomputilo?
Se ghi estas derivita de la radikvortoj teko kaj komputilo kaj oni akceptas ilin, estas strange malrekomendi fari iun kunmetajhon.
Au chu la vorto "teko" ne estas en ordo?
Ankaŭ mi preferas uzi la esprimon „tekokomputilo“. Tiu ja diras ĉion, kion oni deziras informi pri tiu maŝino.
Ronaldo
| Ni do restu ĉe "klapkomputilo" kaj "portebla komputilo".
> Au chu la vorto "teko" ne estas en ordo?
| Ĉi tiaj aparatoj estas efemeraj fenomenoj, en historia perspektivo, sed
dum ili furoras, ili bezonas nomon. Nuna popularaĵo estas ankaŭ "tabulkomputilo", pri kies nomo mi ne tre kontentas ("tablet computer"
kaj similaj esprimoj alilingve). Bonaj nomoj ofte naskiĝas spontanee.
Mi komprenas la ideon malantaŭ "plat-komputilo"/"plata komputilo". Kial "glata"?
"Teko" estas simple dokumentujo. Tiu vorto lau' mi meritas oficialigon, sed
ne c'iuj kromaj signifoj (ejo, ujo ktp) donitaj en PIV.
Mi volonte legos pliajn proponojn, sed nun mi preferas
skribi "platkomputilo", kiam ne sufiĉas la simpla, senzorga
"plato".
Mi estas nur komencantino pri Esperanto sed mi havas tian ilon kiun mi nomus komputilsimila tableto, fakte ĝi ne kapablas fari vere ĉion kion faras vera komputilo, ĉu granda aŭ portebla (tekokomputilo).
Kion opiniias la bonlingvistoj?
----- Original Message -----From: Marcos Cramer
Sent: Wednesday, June 13, 2012 3:35 PMSubject: Re: (la bona lingvo) tablet (estis: tekokomputilo)
Ni havas la jenan linion:
tek·o·komput·il·o → port·ebl·a komput·il·o
- klapkomputilo ne kongruas kun la signifoj de klapo
- teko por mi estas pli kofro ol sako
- tabulkomputilo sxajnas esti al plej kutima/tradicia