pri la (fush)vorto "vizio"

5 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 12, 2010, 9:03:14 AM2/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
ankaw mi opinias ke estas tiom da distingo inter "vido" kaj "vizio" ke nepras
havi malsamajn vortojn. Vido bezonas lumon kaj okulon, dum vizio bezonas nur
imagpovon. Ke latindevenaj lingvoj kia la angla ne distingas ilin vorte, estas
ties (cxu ties eblas cxe pluralo?) problemo..

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

José Antonio Vergara

unread,
Feb 12, 2010, 9:14:39 AM2/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
> ankaw mi opinias ke estas tiom da distingo inter "vido" kaj "vizio" ke
> nepras
> havi malsamajn vortojn.

Nu, mi agnoskas ke, se oni trovas la latinidlingvan polisemion
(=plursignifon) de "vido" tro tikla au neakceptebla, la semantika
diferenco inter ambau nocioj ja postulus du malsamajn vortojn, sed
kial diable ili estu etimologie tiom proksimaj, do devenantaj el la
sama latina radiko? Tio ghenegas min.

> Ke latindevenaj lingvoj kia la angla ne distingas ilin vorte,
> estas
> ties (cxu ties eblas cxe pluralo?) problemo..

Lau mia lingvosento "ties" ja uzeblas ankau multnombre.

Kompreneble estas nenia problemo en la hispana lingvo, oni
laukunteskte tute facile distingas inter ambau nocioj, kaj interese,
ghuste la fakto ke la sama vorto (visión) signifas kaj vidon kaj
vizion permesas tutan aron da lingvaj ludoj kaj retorikaj shancoj.

Shajnas al mi ke en la angla, la vorto "view" ankau foje uzatas en pli
ghenerala senco ol la pure fizika/fiziologia fenomeno "vidi".

Jose' Antonio Vergara

ro-esp

unread,
Feb 16, 2010, 1:23:34 PM2/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "José Antonio Vergara" <joseanton...@gmail.com>
> Date: Feb 12 11:14AM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/f06433b4846fe938

>
>> ankaw mi opinias ke estas tiom da distingo inter "vido" kaj "vizio" ke
>> nepras havi malsamajn vortojn.
>
> Nu, mi agnoskas ke, se oni trovas la latinidlingvan polisemion
> (=plursignifon) de "vido" tro tikla au neakceptebla, la semantika
> diferenco inter ambau nocioj ja postulus du malsamajn vortojn, sed
> kial diable ili estu etimologie tiom proksimaj, do devenantaj el la
> sama latina radiko? Tio ghenegas min.

kredeble por la pretendata "internacieco"... Cxu vi pli felicxus se
ni anstatawus
"vizio"-n per "visiuno" aw "viziono" ?

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

José Antonio Vergara

unread,
Feb 16, 2010, 1:27:36 PM2/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
> kredeble por la pretendata "internacieco"...  Cxu vi pli felicxus se ni
> anstatawus
> "vizio"-n per "visiuno" aw "viziono" ?

chu tio estas sincera, serioza demando, au iaspeca primoko? Evidente
la monstra formo "viziono" ne estas pli bona ol "vizio" sed male.

Mi preferus tute alian, neeuropan radikon por "vizio", se lau la
lingvosento de la plimulto tute ne akcepteblus dusignifeco de "vido".

Jose' Antonio

Antonio De Salvo

unread,
Feb 16, 2010, 2:02:46 PM2/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Estas diferenco inter vido kaj vizio: "vido" estas efektiva, reala, "vizio" estas sxajna, imaga, songxa kaj simile.
Ekzemple, Genezo 46,2: Dio diris al Izrael en nokta vizio.
Pro tio, mi diras televido, kaj ne televizio.

Gxis
Antonio


José Antonio Vergara

unread,
Feb 16, 2010, 3:18:49 PM2/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Estas diferenco inter vido kaj vizio: "vido" estas efektiva, reala, "vizio" estas sxajna, imaga, songxa kaj simile.

ke estas diferenco inter la semantikaj kampoj de ambau nocioj estas
ekster chiu dubo. Mi chiam agnoskis tion. Mi simple menciis ke en la
hispana (kaj vershajne en aliaj latinidaj lingvoj) oni tamen uzas unu
solan vorton por ambau nocioj, kaj ke min ghenas la fakto ke ghsute
tial, en Esperanto ambau vortoj estas etimologie parencaj.

> Ekzemple, Genezo 46,2: Dio diris al Izrael en nokta vizio.

Jes, dum la malfelichaj izraelidoj (chu jam punitaj de Dio mem, au
ankorau punotaj?) plej probable ne havis bonan noktan vidon, do
vidkapablon, egale al chiuj ceteraj homoj. Aliaj mamuloj (ankau
kreitaj de Dio mem) tamen ghuas tre bonan noktan vidon.

> Pro tio, mi diras televido, kaj ne televizio.

prave

Amike,

Jose' Antonio Vergara

ro-esp

unread,
Feb 18, 2010, 8:04:15 AM2/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "José Antonio Vergara" <joseanton...@gmail.com>
> Date: Feb 16 03:27PM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/2424def7e74470c6

>
>> kredeble por la pretendata "internacieco"...  Cxu vi pli felicxus se ni
>> anstatawus "vizio"-n per "visiuno" aw "viziono" ?
>
> chu tio estas sincera, serioza demando, au iaspeca primoko?

Ne estas moko. Mi vere kredas ke indas enkonduki novajn vortojn se tio igas
la lingvon agrable pli klara

> Evidente la monstra formo "viziono" ne estas pli bona ol "vizio" sed male.

Kial do? "viziono" ja estas multe pli malsama al "vido" ol "vizio", kaj pli
bone rekonata far germanlingvuloj


>
> Mi preferus tute alian, neeuropan radikon por "vizio", se lau la
> lingvosento de la plimulto tute ne akcepteblus dusignifeco de "vido".

Mi konsentas ke novaj terminoj prefere estu malpli "ewropa" ol la averagxa
jama vorto de esp-o

gxis, Ronaldo N

José Antonio Vergara

unread,
Feb 18, 2010, 9:38:44 AM2/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Ne estas moko. Mi vere kredas ke indas enkonduki novajn vortojn se tio igas
> la lingvon agrable pli klara

bone. Mi kompreneble ankau kredas ke indas (kaj fakte ofte endas)
enkonduki nnovajn vortojn se necese.

> Kial do? "viziono" ja estas multe pli malsama al "vido" ol "vizio", kaj pli
> bone rekonata far germanlingvuloj

Mm, interese. Nun mi rimarkas ke fakte vi pravas.


>> Mi preferus tute alian, neeuropan radikon por "vizio", se lau la
>> lingvosento de la plimulto tute ne akcepteblus dusignifeco de "vido".
>

> Mi konsentas ke novaj terminoj prefere estu malpli "ewropaj" ol la averagxa
> jama vorto de esp-o

Mi ghojas ke pri tiu via sinteno! Lau mi chi tio devus esti unu el la
chefaj celoj de la asocio por Tutmondeca Esperanto.

Jose' Antonio

José Antonio Vergara

unread,
Feb 18, 2010, 9:39:31 AM2/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
pardonon : superfluas la vorto "ke" en mia lasta rimarko. Jen ghustigita :

> Mi ghojas pri tiu via sinteno! Lau mi chi tio devus esti unu el la

Renato Corsetti

unread,
Feb 18, 2010, 12:38:55 PM2/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:



Mi konsentas ke novaj terminoj prefere estu malpli "ewropaj" ol la averagxa
jama vorto de esp-o
    
Mi ghojas ke pri tiu via sinteno! Lau mi chi tio devus esti unu el la
chefaj celoj de la asocio por Tutmondeca Esperanto.
  
Bone. En la okazo de "vido"/"vizio"/"viziono", mi kontrolis en la araba, kaj mi ŝerce proponas "rujat-o" el la radiko por "vid-". Fakte ŝajnas ke tiu vorto estas luktanta ankaŭ por forpuŝi la internacian "talfizijun".

Amike

Renato

José Antonio Vergara

unread,
Feb 18, 2010, 1:00:00 PM2/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> En la okazo de "vido"/"vizio"/"viziono", mi kontrolis en la araba, kaj
> mi ŝerce proponas "rujat-o" el la radiko por "vid-". Fakte ŝajnas ke tiu
> vorto estas luktanta ankaŭ por forpuŝi la internacian "talfizijun".

Nu, interesa provo. Eble iam ni havos denaskajn parolantojn de
neeuropaj lingvoj kiuj povos fari leksikajn proponojn al la komunumo,
ne nur pri kulturaj apartajhoj (ekz. geisho), sed por pli glate kaj
demokratie solvi pli kernajn problemojn de la Esperanta vortprovizo.

Jose' Antonio

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 20, 2010, 4:35:04 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi trovas sensenca serchi neeuropajn vortojn por novaj nocioj, char
la internacieco ne trovighas precipe en la aspekto de la radiko. La
internacieco de Esperanto trovighas precipe en la fakto, ke "malghoja
katido" estas por europa ne-Esperantisto same nerekonebla kiel por
alikontinenta ne-Esperantisto, kaj ke ghi estas por neeuropa
Esperantisto same facile rekonebla kiel por europa Esperantisto. El
kiu ajn lingvo oni origine tiris la radikon.


> Jose' Antonio:
>
>
>>> Mi konsentas ke novaj terminoj prefere estu malpli "ewropaj" ol la
>>> averagxa
>>> jama vorto de esp-o
>>>
>>
>> Mi ghojas ke pri tiu via sinteno! Lau mi chi tio devus esti unu el la
>> chefaj celoj de la asocio por Tutmondeca Esperanto.
>>
> Bone. En la okazo de "vido"/"vizio"/"viziono", mi kontrolis en la araba,

> kaj mi s^erce proponas "rujat-o" el la radiko por "vid-". Fakte s^ajnas
> ke tiu vorto estas luktanta ankau( por forpus^i la internacian
> "talfizijun".
>
> Amike
>
> Renato
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages