Re: metroo

6 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 29, 2010, 8:22:31 PM9/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Iu demandis:

> subtera? kio estas tero?

Tero estas la planedo sur kiu ni vivas, kaj la materialo el kiu gxi(a
surfaco) konsistas


> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

> Je 25/09/2010 21:32, Anna Lowenstein skribis:
>
>> Mi ĉiam nomas tion “subtera fervojo”, ekzemple “Mi prenis la subteran
>> fervojon al la lasta haltejo”.

tiu uzo de "preni" miatakse estas plene enradikigxinta

>
> Jes, sed tiel mi devus traduki la frazon
>> Subways run under the ground.
>> 地下鉄は地面の下を走る。
>> 地铁在地下通行。
>
> jene: el la franca: "La subtera trajno (? aŭ vojaro?) iras subtere" aŭ
> el la angla "Subteraj fervojoj estas sub la tero" (laŭ mia nur elementa
> scipovo de la angla min mirigas, ke "vojoj kuras" :-)

en la nederlanda ili ne kuras, sed faras ion por kio esp-o ne havas
vorton. Io inter
pasxi, promeni kaj marsxi.

> From: Cvi Solt <cvi...@gmail.com>
> Date: Sep 26 10:09AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/c42c2738c9b5a468
>
> 2010/9/26 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
>
>
>> jene: el la franca: "La subtera trajno (? aŭ vojaro?) iras subtere"

kiel "post kiam la registaro deklaris la partion malpermesata, gxi
iris subteren" ?


> From: Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

> Jes, multaj uzas "subtera fervojo", kaj tiu esprimo ja povas esti bona
> termino por tiaj specoj de fervojoj. Sed oni atentu, ke metroo (au
> metropoliteno) principe ne ĉiam kaj ĉie estas subtera. Preskaŭ ĉiam la
> ĉefaj partoj de metroa fervojo estas subteraj, sed tre ofte grandaj
> partoj de tia fervojo estas ne subteraj, iafoje eĉ superteraj!
> Ekzemple en Stokholmo grandaj partoj de la metroa reto estas
> nesubteraj kaj ialoke eĉ superteraj.
>
> Tio povas esti argumento por aparta termino, "metroo" (aŭ
> "metropoliteno"), sed ankaŭ bone eblas doni al "subtera fervojo"
> apartan difinon. Oni tiam tamen rimarku, ke tio malfaciligas uzi
> "subtera fervojo" por parto de ordinara fervojo, kiu iras sub la tero.

Mi preferas oficialigon de "metroo", pro gxia uzo en la NL-a kaj FR-a
(cxu ankaw aliloke?)

> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> c^u ni devus havi la liniojn:
>
> metro-o --> sub-ter-a fer-voj-o
> metropoliten-o --> sub-ter-a fer-voj-o.

hmm, kio pri

metropoliteno--> metroo=(parte) subtera person-trajnsistemo, kutime
ene de granda urbo

iom svagas la limo inter LBL kaj RadOf cxi tie..

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 30, 2010, 2:07:36 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
ĉu subtera fervojo, subvojo aŭ urba fervojo?

Ronaldo:


> Mi preferas oficialigon de "metroo", pro gxia uzo en la NL-a kaj FR-a
> (cxu ankaw aliloke?)

Efektive ankaŭ en la itala, hispana kaj angla: preskaŭ internacia vorto!

Mi ĝin listigus inter la oficialigindaj vortoj,
kun la aldono "Tamen kontentige esprimebla ankaŭ per subtera fervojo,
subvojo aŭ urba fervojo".
Do duonpropono, eventuale markante tiajn vortojn per la signo ?
Same pri "flako".

Poste la tempo kaj kromaj proponoj helpos por la fina decido.
J-K Rinaldo

renato corsetti

unread,
Sep 30, 2010, 4:09:31 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> hmm, kio pri

metropoliteno--> metroo=(parte) subtera person-trajnsistemo, kutime
ene de granda urbo

Ŝajnas al mi ke ĝis nun la preferoj de la listanoj estis por "subtera fervojo". Ni povas ankoraŭ diskuti.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 30, 2010, 4:30:48 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> metropoliteno--> metroo=(parte) subtera person-trajnsistemo, kutime
> ene de granda urbo

> Ŝajnas al mi ke ĝis nun la preferoj de la listanoj estis por "subtera fervojo". Ni povas ankoraŭ diskuti.

Efektive "metroo" estas nur enurba (rapidtransporta) sistemo
(plejparte subtera). Subtera fervojo eksterurba (longdistanca...), se
io tia ie ekzistas, neniel estas metroo, sed estas supozebla tamen
nomebla "subtera fervojo", krom se oni konvencie limigas la sencon de
"subtera fervojo" al enurba rapidtransporta subtera fervojo.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Johan Kohler

unread,
Sep 30, 2010, 4:39:27 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

2010/9/30 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
Ronaldo:


> hmm, kio pri

metropoliteno--> metroo=(parte) subtera person-trajnsistemo, kutime
ene de granda urbo

Ŝajnas al mi ke ĝis nun la preferoj de la listanoj estis por "subtera fervojo". Ni povas ankoraŭ diskuti.

En la afrikansa estas la esprimo "moltrein", au talpotrajno.  Chu ne la sama esprimo aperas en aliaj lingvoj?

Sincere,
Johano
 

Anna Lowenstein

unread,
Sep 30, 2010, 4:58:22 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi ni povas sekure supozi, ke "subtera fervojo" rilatas al enurba rapidtransporta sistemo.
Povus esti, ke ie en la mondo ekzistas interurba fervojo, kiu iras parte subgrunde. Tio ne sufiĉas por kaŭzi dubon pri la kutima signifo de la esprimo "subtera fervojo".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: giovedì 30 settembre 2010 10.31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) metro-o

Renato:

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

renato corsetti

unread,
Sep 30, 2010, 5:01:44 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:


> En la afrikansa estas la esprimo "moltrein", au talpotrajno.  Chu ne la sama esprimo aperas en aliaj lingvoj?

 

Mi ne konis ĝin, sed ĝi estas tre beleta. Donu pli ofte afrikansajn trandukojn.

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Sep 30, 2010, 11:53:48 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 30/09/2010 9:39, Johan Kohler skribis:

> En la afrikansa estas la esprimo "moltrein", au talpotrajno. Chu ne
> la sama esprimo aperas en aliaj lingvoj?
>
Belega vorto! Dankon al Johano! Mi volus tuj akcepti ĝin en Esperanto.
Mi jam delonge asertis, ke la afrikansa havas belajn tuj kompreneblajn
vortojn, por kiuj la nederlanda "prunteprenas" (sed neniam redonas)
nekomprenblaĵojn, lastatempe precipe el la angla aŭ usona.

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Sep 30, 2010, 2:38:14 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Belega vorto! Dankon al Johano! Mi volus tuj akcepti ĝin en Esperanto.

Mi samopinias, kaj certe uzos ĝin en geamika rondo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages