Mi metis la komencajn resendojn al ĉiuj literoj.

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2015, 1:03:33 PM10/19/15
to ~ listo lbl
Vastalto kaj Leo, ghojiu! Chiuj literoj nun havas la resendon al chiuj aliaj literoj.  Bonvolu diskonigi la adreson www.bonalingvo.net al viaj samlandaj listoj. Ni faru nian retejon la plej legata retejo en Esperantujo.

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Oct 20, 2015, 6:23:58 PM10/20/15
to la bona lingvo
Bone Renato, dankon, tio estas pli rapide uzebla ; jes mi informos pri tiu nia adreso.
Mi do foliumis kaj rimarkis en ssv:A la apudajn vortojn amortizi kaj amplif(ik)i, kies ssv-proponoj ĝenas min.
Oni proponas : unue dampi, kiu tamen estas ankoraù neoficiala; plie tiuj vortoj havas sencojn tute malaj, sed niaj proponoj ne estas tiaj.

Oni elektis nur : (pli)fortigi por amplifi, sen aludi al vibro* (tion ni faris pri amortizi), do mi proponas evidentigi la malecon de tiuj vortoj tiamaniere:

amplifi (origine pli'vast'ig'i...) - - > fort'ig'i, pli'vibr'ig'i
amortizi (origine al'mort'ig'i...) - - > mal'fort'ig'i, mal'pli'vibr'ig'i, vibrosorbi ; eble povus eĉ taùgi en iu kunteksto, la pli mallonga: senvibrigi

Amike, Pjer.

Vasil Kadifeli

unread,
Oct 20, 2015, 9:57:26 PM10/20/15
to °listo 'lbl'
Pri "amortizi"... 

Ĉu ion kiel "malpli-valorigi" ? 

Ĉar laŭ mi la vorto meritas esti en la listo de derivaĵoj sub la vorto "valoro" en : 

Alia pli brava :-) propono povus esti :  "valor-degradigi"

Amike,
Vasil

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2015, 7:25:04 AM10/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Pjer, pro via mesaĝo. Nun ni rekomencu la debato pri la unuopaj vortoj, kiujn vi proponis.

En niaj listoj estas:

amortiz·i (en la senco 'malfortigi vibrojn') → damp·i, vibr·o·sorb·i
amortiz·il·o → damp·il·o, vibr·o·sorb·il·o

Pjer diras:

Oni proponas : unue dampi, kiu tamen estas ankoraù neoficiala;
amortizi (origine al'mort'ig'i...) - - > mal'fort'ig'i, mal'pli'vibr'ig'i, vibrosorbi ; eble povus eĉ taùgi en iu kunteksto, la pli mallonga: senvibrigi

Kion pensas la aliaj nur pri ĉi tiu senco de la vorto 'amortiz-i'?

Amike

Reanto

Vilhelmo Lutermano

unread,
Oct 21, 2015, 7:52:14 AM10/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laû PIV, la unuaj du sencoj estas ekonomiaj-financaj. Kaj en tiuj
sencoj mi tre ofte uzas la vorton (en Le Monde diplomatique en
Esperanto; en MAS).
Por tiuj sencoj oni diras en la germana "abschreiben" (deskribi, dekalkuli).
En tiu kiel en ĉiuj ceteraj kazoj estus interesa scii, kiel la ĉinoj
diras por la samaj nocioj.

Vilhelmo Lutermano.

2015-10-21 11:25 GMT, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Dankon, Pjer, pro via mesaĝo. Nun ni rekomencu la debato pri la unuopaj
> vortoj, kiujn vi proponis.
>
> En niaj listoj estas:
>
> amortiz·i /(en la senco 'malfortigi vibrojn')/ → damp·i, vibr·o·sorb·i
> amortiz·il·o → damp·il·o, vibr·o·sorb·il·o
>
> Pjer diras:
> Oni proponas : unue dampi, kiu tamen estas ankoraù neoficiala;
>> amortizi (origine al'mort'ig'i...) - - > mal'fort'ig'i,
>> mal'pli'vibr'ig'i, vibrosorbi ; eble povus eĉ taùgi en iu kunteksto,
>> la pli mallonga: senvibrigi
>
> Kion pensas la aliaj nur pri ĉi tiu senco de la vorto 'amortiz-i'?
>
> Amike
>
> Reanto
> --
> /Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
> /tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com/
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2015, 7:58:25 AM10/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ĝis nun ni parolis nur pri la senco 'malfortigi bruon aŭ ion similan'.

Pri la senco financa ni povas diskuti.  Kiel tio estas en neeŭropaj lingvoj? Ni bezonas pli da ĉinaj membroj en ĉi tiu listo. Thu, kiel ĝi estas en la vjetnama?

Amike

Renato

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 21, 2015, 8:39:08 AM10/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
> Corsetti: Kion pensas la aliaj nur pri ĉi tiu senco de la vorto 'amortiz-i'?

Miaopinie taŭgas
- amortiz·il·o → vibr·o·sorb·il·o, damp*·il·o
* vorto proponata por oficialigo

JoKo Rinaldo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 21, 2015, 8:44:05 AM10/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
> Corsetti: ..Pri la senco financa ni povas diskuti.
Mi perceptas la senson financan kiel "figurasenca", tial ne necesas kroma vorto
JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2015, 9:45:46 AM10/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo,


|   Mi perceptas la senson financan kiel "figurasenca", tial ne necesas kroma vorto

Nu, mi ne scias. Mi kredas, ke la senco financa estas la baza senco kaj ke la alia pri bruoj kaj similaĵoj venis poste.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti

117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com




Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Leo De Cooman

unread,
Oct 21, 2015, 10:14:08 AM10/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 21/10/2015 om 13:52 schreef Vilhelmo Lutermano:
> Por tiuj sencoj oni diras en la germana "abschreiben" (deskribi, dekalkuli).
> En tiu kiel en ĉiuj ceteraj kazoj estus interesa scii, kiel la ĉinoj
> diras por la samaj nocioj.
Nederlande "afschrijven" en la ekonomi-financa senco (alia senco de tiu
vorto estas kopie skribi)

La neoficiala "dampi" estas en la listo Radikoj oficialigindaj.

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 21, 2015, 11:34:22 AM10/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

> Johano Karlo: Mi perceptas la senson financan kiel "figurasenca", tial ne
> necesas kroma vorto
>
> Corsetti: Nu, mi ne scias. Mi kredas, ke la senco financa estas la baza senco
> kaj ke la alia pri bruoj kaj similaĵoj venis poste.
En la ĉiutaga vivo per amortizilo ĉiu ajn simplulo tuj komprenas aŭtoparton ĉe
la radoj, do mekanika signifo.
Ja fakte temas pri scienc-fizika signifo: malpliigi la amplitudon (ekzemple de
osciloj) laŭ la tempo. Tamen la principo koncernas ankaŭ aliajn sciencojn kiel
elektron.

La saman signifon oni povas apliki al financaj fenomenoj: malpliigi la grandon
de ŝuldo per partopagoj.

En Italio ekzemple la vorto estas uzata ankaŭ en la socia vivo, ekzemple
parolante pri sociaj amortiziloj.

Tamen la scienca bazo estas "malpliigi la amplitudon laŭ la tempo", de risorto
(mekaniko), de osciladoj (matematiko), de rezistanco (elektro)... de ŝuldoj
(banko), de salajroj (socia vivo)

Mi argumentis surbaze de la ilo (amortizilo), ĉar per tio oni tuj povas asocii
konkretaĵojn.

__________

Laste sed ne balaste mi vidis ke la vorto "amortizi" estas oficiala vorto.
Tial ne indas ĝin anstataŭi per SSV
JoKo Rinaldo

Leo De Cooman

unread,
Oct 24, 2015, 11:50:06 AM10/24/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 21/10/2015 om 13:25 schreef Renato Corsetti:
Kion pensas la aliaj nur pri ĉi tiu senco de la vorto 'amortiz-i'?

Pluraj Esperantaj vortoj havas signifon proksiman al tiu de "vibri". Mi iom ŝercis kaj trovis jenajn:
vibri, skuiĝi, tremi, ŝanceliĝi, balanciĝi, svingiĝi, agitiĝi, pendoli, frapiĝi, batiĝi, brui, ondadi, oscili (tiu lasta vorto konsidereblas faka)
Por ĉiu vorto ni povus bezoni vorton (ankaŭ ilon) por esprimi la pliigon.
La vibron de kordo ekzemple en piano oni malpliigas premante felton sur ĝin, ... svingiĝon de turo pro tertremo oni malpliigas per moviĝebla mas(eg)o supre en la turo, ...
En la nederlanda ni uzas la ĝeneralan vorton "dempen" (damp-i) por (matematike kaj teĥnike) priskribi tiun malpliigon. Eĉ fosaĵon oni povas "dempen". La responda germana vorto estas "dämpfen". La angla (kiel ofte) ŝajnas havi plurajn vortojn "damp" (vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Damping ), "attenuate", "deaden", "muffle", "mute", ...?  kaj "silencer "estas dampilo

Mi povos konsenti pri "amortizi", nur se tiu vorto havos (preskaŭ) ĉiujn sencojn, kiujn la nederlanda "dempen" havas. Ekzemple: iuj muntas sur pafilon ilon por malplifortigi la pafbruon. En la nederlanda oni nomas tiun ilon "demper", ĉu "amortizilo"? La gasoj eligitaj de eksplodmotoro pasas tra "knaldemper" por mallaŭtigi la bruon de la eksplodoj, sur muro de sonregistrejo oni vidas sonsorbajn strukturojn, ĉu "amortiziloj"? Ĉu laboristoj, kiuj uzas bruegan ilon, ekzemple premaeran martelon, surmetu "amortizilon"? Ĉu la feltoj en piano por ĉesigi la vibron de la kordoj nomiĝos "amortiziloj"? Ĉu ordinara aŭtomobilo havos kvar amortiziloj sur la radoj kaj eble amortizilon sur la stirilo? K.t.p.

Kaj jen mia plej grava dubo: Ĉu la financistoj povos amortizi la aĉeton de tiuj amortiziloj? Alivorte, ĉu la radiko "amortiz" vere havas la saman sencon, kiel "dampi" en ĉiuj fakoj?
Interesite mi legis la kvinan argumenton en la teksto de Marcel. Ĉu vere la radiko "amortiz" havas la saman sencon en ĉiuj fakoj? Por mi la senco de "damp" estas malpliigi la energion de fenomeno. Scienc-teĥnike oni priskribas tiun malpliigon logaritme, ekzemple en "decilbeloj" (vidu http://vortaro.net/#decibelo ). Ĉu tio estas ankaŭ la financa signifo?
Se jes, kial do estas tri priskriboj de tiu radiko en http://vortaro.net/#amortizi ?
Kial ne eblas priskribi ĉiujn signifojn per unu sola difino (se necesas kun aplikaj ekzemploj por apartaj fakoj)?

Permesu min starigi demandon pri unu el la ekzemploj el PIV http://vortaro.net/#amortizi sub 3. Ĉu tie temas pri financa amortizo?
amortizo de oscilcirkvito

Amike salutas Leo



Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 24, 2015, 1:29:34 PM10/24/15
to la-bona...@googlegroups.com
> /amortizo de oscilcirkvito
>
> /Amike salutas Leo
Efektive post amortizi ne estas la simbolo de la tuta scienco, nek en ReVO, nek
en PIV.

Akustiko, laŭ mia memoro, baziĝas sur vibrado de sonaj ondoj... kaj ReVo, sub la
vorto "amortizi" parolas pri "sinsekvaj osciloj de vibrado".
La dubo eventuale koncernus nur la fako akustiko, kaj nur por tiu fako "dampi"
eventuale povus esti pli taŭga vorto.

Tion dirite mi lasus la finan vorton al inĝeniero Leo De Cooman... En la latina
oni diras "ubi maior minor cessat".
JoKo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages