SMARTWATCH

4 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Jul 17, 2013, 5:52:00 PM7/17/13
to la-bona...@googlegroups.com

Amikaro, kion vi pensas pri PLURRIMEDA HORLOĜO (aŭ MULTRIMEDA HORLOĜO) aŭ PLURFUNKCIA (aŭ MULTFUNKCIA) HORLOĜO por esperantigi la nomon de tiu horloĝo plena je rimedoj, inkluzive informo pri temperaturo, korpulsado, kontrolo de banka konto ktp), anstataŭ INTELIGENTA HORLOĜO, kiu jam legeblas tie kaj tie ?

 
[Vidu fotojn:
 
 

Same mi ekpensas pri la jam legata INTELIGENTA TELEFONO (smartphone); PLURRIMEDA TELEFONO (aŭ MULTRIMEDA TELEFONO) aŭ PLURFUNKCIA (aŭ MULTFUNKCIA) TELEFONO.

 

Kion vi pensas? Ĉu estas aliaj eble ne tiel longaj alternativoj?

 

 

Renato Corsetti

unread,
Aug 24, 2013, 11:31:21 AM8/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|  PLURRIMEDA HORLOĜO (aŭ MULTRIMEDA HORLOĜO) aŭ PLURFUNKCIA (aŭ MULTFUNKCIA) HORLOĜO . . .  anstataŭ INTELIGENTA HORLOĜO

| Same mi ekpensas pri la jam legata INTELIGENTA TELEFONO (smartphone); PLURRIMEDA TELEFONO (aŭ MULTRIMEDA TELEFONO) aŭ PLURFUNKCIA (aŭ MULTFUNKCIA) TELEFONO.
En Rajkjaviko la Akademio diskutis pri 'kompufono'. Ne estis klara konkludo, sed certe la konkludo estis kontraŭ tia vortfarado.

Viajn alternativojn vi rajtas kuraĝe ekuzi.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages