federacio, federi, federala

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 10, 2007, 7:05:20 PM12/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nun havas la linion

federaci-o = feder-o

Tamen mi opinias, ke ni prefere havu inversan linion

feder-o = federaci-o

(au ech kun "-->" anstatau "=").

"Federaci-" estas multe pli kutima radiko ol "feder-", kaj almenau lau dato de oficialigho multe pli malnova. (Mi ja scias ke en "La bona lingvo" Piron subtenas la evoluon, lau kiu pli longaj radikoj anstatauighas per malpli longaj; sed chi-kaze la ghenerala uzo daure tre klare favoras "federaci-", kaj ankau mia persona lingvosento preferas tiun radikon).

Chu estas iu kialo, pro kiu la listo donas preferon al "federo"? Au chu tio estas nur kopio de iu fonto-listo?

Chiuokaze, ni malrekomendu la vorton "federala". Sed chu la rekomendata alternativo estu "federacia" au "federa" dependas de tio, kiun vorton ni volas preferi en nia listo.

Kion opinias la aliaj?

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 10, 2007, 9:10:56 PM12/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer:

> Tamen mi opinias, ke ni prefere havu inversan linion

> feder-o = federaci-o

> (au ech kun "-->" anstatau "=").

> Kion opinias la aliaj?

Mi same opinias kiel Marcos. "Federacio" kaj "federacia"
estas la preferindaj vortoj.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Pilar Otto

unread,
Dec 11, 2007, 5:04:45 AM12/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> (Mi ja scias ke en "La
> bona lingvo" Piron subtenas la evoluon, lau kiu pli longaj radikoj
> anstatauighas per malpli longaj; sed chi-kaze la ghenerala uzo daure
> tre klare favoras "federaci-", kaj ankau mia persona lingvosento
> preferas tiun radikon).
[...]
> Kion opinias la aliaj?

Mi ne havas fortan opinion, sed mi gxenerale simpatias al la Pirona
principo, i.a. cxar ju pli mallonga estas radiko, des pli oportune estas
derivi el gxi: "federismo" jam estas suficxe longa, kaj "federaciismo" estas
cxe la limo de trolongeco.

Mi sxatus havi la eblon diferencigi plurajn signifojn de unu sama vorto per
paralelaj radikoj. Bona ekzemplo estas la angla kaj franca "association",
kiu jen signifas "asocio" (organizajxo), jen estas psikologia termino
signifanta "kunligo (de ideoj)". En tiu lasta senco mi volonte en Esperanto
dirus "asociacio", se oni ne proponus pli trafan bonlingvan terminon.

La plej gxena E-a rezulto de senkritika enkonduko de internacia vorto, kies
signifoj disevoluis, estas "sankcii". Gxi signifas jen "permesi, aprobi",
jen "malpermesi, puni"! Dum publika kunveno de la Akademio en iu UK Albault
uzis la vorton kun la du signifoj en la sama parolado, kaj mi kuragxis
demandi pri la vera signifo de la vorto. Albault donis klarigon, kiu sxajnis
al mi tiom nebula, ke mi forgesis gxin.

Sed atendu nur: baldaux en E-o svarmos tiaj hxameleonoj, importitaj el la
angla. Jam oni hispanigis la anglan komputil-kuntekstan "by default" per
"por defecto" = "per difekto"!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Dec 11, 2007, 5:14:19 AM12/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Chu estas iu kialo, pro kiu la listo donas preferon al "federo"? Au
>chu tio estas nur kopio de iu fonto-listo?

Temas pri kopio el pli frua listo, sed vers'ajne g'i ne trafis mian
atenton, c'ar mi trovas g'in akceptebla. Ni vidu la opiniojn de aliaj.

>Chiuokaze, ni malrekomendu la vorton "federala".

Mi aldonis g'in.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.org>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Renato Corsetti

unread,
Dec 11, 2007, 5:38:15 AM12/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>"sankcii". Gxi signifas jen "permesi, aprobi",
>jen "malpermesi, puni"!

Mi kredas ke la uzo de "sankci-" en la dua senco estas pura
francismo-italismo (en kies burokrata lingvo ec' punpagoj por
misparkado estas nomataj "sanzione"). Mi notas g'in.

>Sed atendu nur. . .

Jes.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages