[Fwd: Re: (la bona lingvo) perpendikl-a]

0 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Jan 19, 2010, 5:18:58 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj amikoj,
mi resendas la mesaĝon, kiun mi jam sendis, sed kiu iamaniere kripliĝis survoje.
Mi jam kontrolis, ĉu mesaĝo sendita al mia propra google-retpoŝta adreso bone alvenas. Jes!
Nu, ni vidu...
Amike salutas Leo

-------- Original Message --------
Subject: Re: (la bona lingvo) perpendikl-a
Date: Tue, 19 Jan 2010 14:43:47 +0100
From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
Reply-To: la-bona...@googlegroups.com
Organization: Telenet Internet
To: la-bona...@googlegroups.com
References: <4B52354D...@gmail.com> <2a81da9e1001171334n7b2...@mail.gmail.com> <4B549E0B...@pandora.be> <a03e5d0e-1e3a-40ac...@a32g2000yqm.googlegroups.com>


Johan Derks skribis:
 > Leo pravas ke ghenerale -anto forsendas al persono.
Sed kiun alian elekton ni havas ? ortulo ? Ne

PIV difinas "ort-" kiel substantivan radikon.  Ĉu vere? Renato skribis 
"orta"
Nederlande ni diras "loodrecht", laŭvorte "plumbe rekta" evidente 
masonista termino transprenita en geometrio.
Parolante pri linio orta al iu elemento (kiu estas alia linio, ebeno, 
kurbo, surfaco), ni povus nomi ĝin ort-lini-o (nederlande loodlijn)
Parolante pri ebeno, ni povus nomi ĝin ort-eben-o (nederlande loodvlak).
Fakte ne necesas paroli pri "normalo", ĉar ĝi estas la ortlinio (aŭ 
ortebeno) sur (al?) iu kurbo aŭ surfaco. Ni ne bezonas du vortojn por 
tiu elemento.
Parolante pri helicaj dentradoj oni nacilingve havas terminojn, kiaj 
"normala modulo, ŝajna modulo, normala paŝo... Specialistoj same facile 
komprenus "orta modulo, ...

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Jan 19, 2010, 6:12:12 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


> PIV difinas "ort-" kiel substantivan radikon. Ĉu vere?

Jes. La Oka Oficiala Aldono difinis "ort/o" kiel substantivan radikon, kun la difino "90-grada angulo". Do PIV, same kiel ReVo, sekvis la Oficialan Aldonon de la Akademio.


> Parolante pri linio orta al iu elemento (kiu estas alia linio,
> ebeno, kurbo, surfaco), ni povus nomi ĝin ort-lini-o
> (nederlande loodlijn) Parolante pri ebeno, ni povus nomi ĝin
> ort-eben-o (nederlande loodvlak).

Bone. Tamen "ortanto" jam estas kutima termino en la faka Esperanto, kaj ĝi estas tute bonlingva. Ja ekzistas la verbo "orti", derivita de la substantivo "orto", kiu signifas "sekci (aŭ intersekciĝi) tiamaniere ke estiĝas orto kiel angulo de la intersekco". Kaj de tiu verbo oni povas, uzante la metaforecon de la matematika lingvo, kiu permesas al oni personigi matematikajn objektojn, derivi la kutiman formon "ortanto".

Kiam ekzistas jam kutima tute bonlingva alternativo al iu novradiko, mi kontraŭas al propono de nova bonlingva alternativo, eĉ se la nova propono estas marĝene pli bona ol la kutima bonlingva esprimo. Ja la jam kutima bonlingva esprimo havas multe pli realan ŝanĉon venki kontraŭ la novradika esprimo ol la tute nova bonlingva propono. Pro ĉi tiu rezonado mi ĉi-kaze listigus nur la alternativon "ortanto" kaj ne la proponojn "ortlinio" kaj "ortebeno".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2010, 4:00:54 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos (al Leo):
Jes. La Oka Oficiala Aldono difinis "ort/o" kiel substantivan radikon, kun la difino "90-grada angulo". Do PIV, same kiel ReVo, sekvis la Oficialan Aldonon de la Akademio.
Efektive tiel eĉ kun la ekzempla frazo estas en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=8oa:_ort-o [La tutan okan aldonon kun la ekzemploj mi kopiis tien].
"ortanto" jam estas kutima termino en la faka Esperanto. . .Pro ĉi tiu rezonado mi ĉi-kaze listigus nur la alternativon "ortanto" kaj ne la proponojn "ortlinio" kaj "ortebeno".
Sed  eble kiel aldonaj alternativoj en la dua kaj tria vico ili ne multe ĝenus.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages