chine 髕骨

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2015, 5:40:30 AM11/12/15
to ~ listo lbl

Mi ne scias, chu mi elektis la ghustajn skribo-signojn. Chiuokaze en la tajvana listo oni diskutas kiel esperantigi la nomon de tiu china pato, kiu estas konata kiel wok en la anglalingva mondo.

Vikipedio diras 'kurba pato' kaj mencias ankauy la variajhojn de Wells: 'uoko' kaj 'volbo-pato'.

Kion ni registru en nian Azian Terminaron?

Amike

Renato


lowenstein, anna

unread,
Nov 12, 2015, 5:45:45 AM11/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi, kurba pato estas malĝusta. Tio estus pato iom misformita, tiel ke la ujo kaj la tenilo kune formus kurbon. Mi nomas ĝin "ĉina pato". Kompreneble, se oni estus ĉino, oni simple nomus ĝin "pato", ĉar tio estus la normala formo de pato.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Cho Chaoming

unread,
Nov 12, 2015, 10:32:57 AM11/12/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kurba pato ne estas ĝusta termino por la ĉina pato aŭ Vok. Estas aliaj nomoj por ĝi:

1.     Kuirujo: ujo por kirle kuiri aŭ friti (rizon, avon, nudelojn, legomojn…)

2.     kuililo

3.     Konkava poto

4.     Malprofunda poto

5.     Duonsfera poto

 

Krom pato, kuirujo, vok, gŭo (mandarino por vok). Voko estas iom stranga, kuirforno (aŭ simple forno) aperas ankaŭ bona. Oni metas  kelkajn adjektivojn por priskribi la paton:

Fajra poto (fajrpoto) : franca fondu, japana ŝapuŝapu (huo + guo, 火鍋))

Rapida poto (rapida kuirilo) (kuai + guo 快鍋)

Premita poto (prempoto): oni fermas la poton por havi premon, tiel la kuiraĵo estas rapide kuirita. (yali + guo 壓力鍋))

Malprofunda poto (qian + guo , 淺鍋))

Keramika, alumina, ŝtela poto  (tao guo, lu guo. Gang guo, 陶鍋, 鋁鍋, 鋼鍋)

 

Abengo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages